Hodiaŭ mi kun mia edzino vizitis prelegon de RMS (Richard Stallman), fondinto de multo de la nuna GNU operacisistemo, kiun li komencis skribi en la 1983a jaro. Li kreis la tekstoredaktilon Emacs, kiun li fiere proponas kiel plej bona redaktosistemo. Pensu ke programistoj debatas pri tekstoredaktiloj same kiel kuiristoj pri kuirejoj aŭ manĝaĵoj, ĉar ja temas pri la ĉefaj iloj por la kuira aŭ programista laboro.

Kiel kutime li proponis liberan programaron, liberan uzon da elektronika informo (ĉu librojn, ĉu muzikojn,.), kaj pri tio mi ne longe parolos. Mi konsentas kun li.

<p<Tamen, li forte propagandis kontraŭ la amaskolekto de informo pri la agoj de civitanoj. Li priparolis pri spionado de retpoŝto, pri spionado de onies vojaĝoj per la RFID metrokartoj aŭ per la uzo de publikaj bicikloservoj, per la spionado de telefonaj mesaĝoj, aŭ de situoj per poŝtelefonaj retoj.

Li devas uzi en Boston RFID karton por aliri la publikan transporton, kiun oni ŝarĝas per pliaj vojaĝoj. Por eviti spionadon li interŝanĝas kun aliaj homoj vakuajn kartojn ĉiun monaton, kaj neniam ŝarĝas ilin per kreditkarto. Aldone li konservas tiun karton en la poŝo ĉirkaŭatan de aluminia papero. Li ne uzas poŝtelefonon, kvankam li agnoskas ke ĝi tre helpus al li.

Li propagandas por ke pli da homoj agu kiel li, por ke la entreprenistoj kaj landestrsoj rimarku la riproĉon de la civitanoj. Kaj tiel atingi plian liberon por ĉiuj.

Mi ne konsentas kun iliaj agoj aŭ celoj. Mi ne sentus min pli libera, se ĉesi uzi multajn tiajn komfortaĵojn. Aldone, mi pensas ke oni povas uzi tiun informon (vojaĝojn de homoj, situon de homoj, aĉetaĵoj de homoj) kun tre bonaj celoj. Ja la teĥnoligio ilin provizas, do kial rifuzi de ili? Laŭ mi, li proponas bremson teĥnologian. Anstataŭe, mi proponas ke oni ja kolektu tian informon, kun nepra aldono ke la kolektantoj publikigu ĉion kolektitan! Mi malkonsentas kun kaŝo de informo. Mi ne konsideras la kaŝeblon homa rajto por pli "libera socio". Laŭ mi, se mi scius ke iu ajn povas aliri informojn pri mi (loĝloko, vojaĝoj, aĉetceloj, ktp.), mi ŝajne klopodus konduti pli bone - t.e. pli kontentige al mia konataro. Tio ja ne signifas, ke mi min submetos sub la kontrolon de la konataro; mi sufiĉe ofte kontentigas mian konataron per diskonigo de miaj pensoj, kaj ne per akcepto de iliaj.

Laŭ mi Stallman agas tute paranoie, kaj promocias kaŝemon kaj kaŝeblon rilate al la agoj de ĉiu civitano. Mi ne opinias ke li vivas pli libere ol mi. Kaj mi pensas ke li ne bezonas kaŝiĝi tiom pene de la "daten-kolektantoj"! Se iu volas malbonon al li, la maliculo trovos lin senprobleme, mi pensas.

Mi uzas ĉiam la ĉifrokapablon por malhelpi al tio, ke oni ne trovu informon pri mi, kiun tiu povos misuzi. Ekzemple, mi ne publikigas rete la numerojn de mia kreditkarto, ĉar mi eble provokus malican tenton al alia homo, kaj tio povus tre malhelpi al mia vivo se iu kaŝe forprenas al mi monon. Tiu homo eĉ eble sentos rimorsojn pri tio, kaj je akumulo da tiaj sentoj, eventuale finfreneziĝi al neraciaj agoj.

Se entreprenoj interesiĝas pri tio, kion mi aĉetas, kaj pri la lokoj, kien mi iras... ŝajne ili tion volas uzi por plej vendi. Mi pensas ke tiel mi ricevos propagandon pli trafan al miaj voloj, kaj tio kontentigos ĉiujn: kaj min kaj la vendistojn.

Laŭ mi necesas aktive agadi por libera informo ne nur rilate al komputilaj programoj, sed en ĉiuj aspektoj de la vivo. Oni nepre mispensu pri tiu, kiu volas agi kaŝe. Deviga informaliro por ĉiuj permesu tion ke la homaro juĝu pli ĝuste, je interesiĝo.

Fine, RMS pajacis kiel kutime per maltroa ŝerco rilate al sankteco. Li diris ke multaj konsideras lin sanktulo, sanktulo de la Eklezio de Emacs (lia tekstoredaktilo). Kaj li diris ĉiuj bonvenas al tiu Eklezio, kaj ke por aparteni al ĝi kaj iĝi sanktulo, necesas nur etike konduti. Li klare eksplikis, ke en tiu Eklezio oni ne malpermesas al sanktuloj seksajn rilatojn. Mi aldonas al tio, tamen, ke en tiu Eklezio vi ne povos uzi publikajn bicikloservojn, poŝtelefonojn, kaj ĝenerale devos paranoiege konduti rilate al la uzo de ĉiuj kartoj de via poŝo.

Antaŭ la pajaca fino de la prelego, li akceptis papere demandojn de la aŭskultantaro. Mi demandis triaferojn:

  1. Kiel iu povas responsi pri la uzo de libera programo? Iuj entreprenoj deziras responsi pri la uzo de iliaj propraj programoj. Stallman diris, ke li ne komprenis la demandon. Tio okazigis amasan ridadon en la aŭskultantaro. Mi ja scias iujn respondojn al tio, sed mi volis ke li pritraktu la temon. Ja preskaŭ la tuta libera programaro klarigas "ni ne responsas pri la programo". Iuj entreprenoj responsas pri la fontokodo. Sed ja iuj entreprenoj devas responsi pri la uzo de la programo, ekzemple en programetoj interne de kuracila aparataro.
  2. Kion vi pensas pri tio, ke tra retpaĝoj multaj tute kaŝitaj programoj pritraktas niajn datumojn, kaj do la programoj eĉ ne rulas en nia komputilo? Li respondis kvazaŭ li antaŭe forgesis tiun temon, kaj proponis ne uzi tiujn servojn.
  3. Ĉu ne pli bone oni plu kolektu informojn pri la agoj de la civitanoj, kaj lukti por la deviga publikigo de tiuj datumoj, anstataŭ ol lukti por atingi kaŝeblon de la civitanaj agoj? Ĉu tio ne okazigus, ke ĉiuj klopodus konduti pli bone?Li respondis kvinvorte ke jes, ŝajne tiel, sed li ne kredas ke tio povas iam ajn okazi. Li tuj transiris al alia demando.

Aliaj homoj faris demandojn kiajn: Kion vi pensas pri OXML?, Kion devas fari bildodezajnisto, kiu ne trovas liberajn programojn necesajn por la laboro?, kaj aliajn al mi malgravajn demandojn.