Min interesas legi nigrablanke skanitajn librojn en mia espereble estonta PRS 505. Kelkajn librojn mi havas en djvu-formo, kaj do mi devos aliformigi ilin al PDF.

Tial mi interesiĝis pri libera JBIG2 kodigilo. Antaŭ longe mi malkovris ke iu kreis liberan malkodigilon. Tamen mi hodiaŭ eksciis pri tio, ke iu kreis ankaŭ kodigilon! Morgaŭ mi provu ĝin. Tamen mi ankoraŭ ne scias kiel ŝovi tiun JBIG2 en PDF-fluon.

Jen interesa kompila retejo pri tio