Jam sufiĉe evidentas en multaj komunumoj ke demokratio ne donas al la homoj la plej bonajn decidojn por la plej bono de plej da membraro. Tion eblas rimarki en multaj landoj Eŭropaj.
En demokratio, ĉiu membro de la socio (aŭ asocio) havas ian povon por decidi planojn por estonto. Kutime, al alta procento de la membraro mankas informo por eldiri bonan decidon, aŭ eĉ ne kapablas racie eltrovi bonan decidon por kiu voĉdoni favore.
Demokratio konsideras ankaŭ tion, ke multaj membroj voĉdonos ekskluzive por sia bono; se ĉiuj bone komprenus, kiu plano plej bonas por ili, do averaĝe eble rezultiĝus decido bona por sufiĉo da homoj. Tamen eĉ tio ne okazas.
Antaŭ iom da tempo mi mem ne komprenis, do, por kio utilas demokratio. Ja klare ĝi ne donas la plej bonajn solvojn por niaj problemoj. Tamen antaŭ ne longe malkovris la kialon de demokratio: ĝi utilas por ne trafi al malplej bonaj planoj.
Se la membraro devas kune ion decidi kontraŭ problemo, per demokratio verŝajne ĝi ne elektos la malplej bonan solvon. Nun, do, mi komprenas demokration kiel sistemon protektan kontraŭ malbonaj decidoj. Antaŭe mi komprenis ĝin ekskluzive kiel sistemon por trafi bonajn decidojn, kaze ke la voĉdonantoj saĝe decidas.
Do, pro demokratio ni havas tiom malbonajn estrojn en Eŭropo. Tamen, pro demokratio ni ne havas malpli bonajn!
Jen do necesas juĝi tion, ke iuj homoj decidas ne voĉdoni. Se multaj ne voĉdonas, demokratio perdos tiun econ protekti kontraŭ la plej malbonaj decidoj. Ĉu ne? Do je voĉdono, por la venontaj ŝtataj balotoj, mi pensas ne konsideri ke mankas por mi plaĉaj politikistoj. Tamen mi planas voĉdoni, demokratie, por ke la malplej plaĉaj ne estru.
Send a message
Search for members
Karulo (Karles) * says:
Multaj homoj, memnomataj maldekstruloj, iom troigas situaciojn en tempo de balotado kvazaŭ ni devus elekti inter demokratio kaj maldemokratio, kaj tio ripetiĝas konstante, tiel ke multaj maldekstruloj voĉdonas pli pro timo ol pro entuziasmo.
Mi defendas sindetenon, unue ĉar rajto al sindeteno estas unu el la atingoj de demokratio, kvankam mi ne povas aserti ke ĉiuj demokratreĝimoj atingis tiun nivelon kiel nian. Due, sindeteno povas agadi kiel instigilo por ŝanĝoj en la politikaj partioj, fakte sindetenado estas ilia defio cele al kreskado kaj sukceso.
Mi ne kontraŭas ke aliaj homoj voĉdonas sed mi kontraŭas la tendencon al reduktismo kaj ŝanĝo en la esenco de voĉdonado, kiu iĝas kvazaŭ imposto por teni la sistemon dece funkcianta astataŭ investo por ekhavi plibonigilojn.
Nia demokratio funkcias laŭ kapitalisma inspiro, ju pli oni havas des pli oni daŭre havos. Ekzemplo de tio estas la leĝo de Hondt kaj aliaj leĝoj kiuj favoras al la grandaj partioj. Oni povas tion konstati en la reklamado de la partioj dum la kampanjoj: ju pli da mono havas la partio des pli da informoj kaj reklamoj kaj sekve, influado en la voĉdonoj, sekve pli da sukceso en la kolektado de voĉdonoj, sekve pli da mono ricevota por sekvantaj kampanjoj. Tiu kapitalisma inspiro atingas skandalajn proporciojn en Usono, kie ĉiuspecaj kompanioj kaj oligopoloj "malavare" donacas al siaj pereferataj partioj milojn da dolaroj.
Lluís replies:
Ĉu vi ne preferas nulan voĉdonon?
Aliteme, mi konsentas pri la loka agado, klopode informi la socion, ktp. Mi simile faras, kaj tamen plu planas voĉdoni. Sed mi ĝojus, se mi komprenus, kiel konkrete vi atendas instigi la partiojn al pli bona politiko. :)
Phil replies:
En Francio, nula voĉdono ne estas prikonsiderita, kiam oni fine kalkulas la "poentojn" por la kandidatoj. Ili estas kalkulitaj nur el la DONITAJ voĉoj.
Do fine "nula voĉdono" rezultigas same kiel sindeteno.
Dum 50 jaroj mi neniam voĉdonis. Sed tiujn lastajn jarojn mi plurfoje voĉdonis (eble kadukiĝas mi :o).
Amuza afero estas, ke mi ĉiufoje voĉdonis por iu, kiun mi ne ŝatas, por (provi) malhelpi, ke iu, kiun mi malŝategas, iĝas prezidento (ekzemple).
Frank Merla replies:
Karulo (Karles) * replies:
en miaj du antaŭaj intervenoj vi trovos respondon al via demando kaj mian vidpunkton pri via sinteno.
Karulo (Karles) * replies:
Balotado, eĉ se blanke aŭ nule, nur legitimigas ilian agadon, ĉar en tiu kazo oni rifuzas la dolĉaĵojn sed ne rifuzas la dolĉaĵvendiston.
Oni ne multe devas pensi por trovi ekzemplon de frustriĝo. Esperanto mem estas unu el la multegaj. Diru al mi, kiel esperantisto (esperanto-partolanto se vi preferas), kiun partion mi devas voĉdoni?
Jes ja, Bernat Joan (ERC) iom esprimis favore sed la ŝanco ke lia simpatieto iel ajn prosperos estas tiel minimuma ke oni malfacile distingas ĝin de nulo. Krom tio, mi ne estas sendependisto, ne ĉar mi kontraŭas sed nur ĉar mi ne vidas sendependismon kiel solvon de prioritataj problemoj, naciaj aŭ mondaj. Do, ĝenerale (sed ne absolute) malfidas je desuprismo. Mi agnoskas ke mi estas "romantikulo", kiel ankaŭ estis romantikuloj la anarkiistoj kiuj ĉefrolis kontraŭ Franko.
Eble vi mem, lerninte Esperanton, lasis vin allogi de romantikemo...;-)
Karulo (Karles) * edited this comment 21 months ago.
Lluís replies:
Mi celis klarigi ke, laŭ mia kompreno, demokratio (en la nuna situacio) ne utilas por elekti la plej bonan eblon, sed por ne elekti la malplej bonan.
Karulo (Karles) * replies:
Cetere, ATTAC verŝajne estas ekzemplo de kiel eblas influi en la socio kaj politiko disde ekstere de la parti-kratio.
Lluís replies:
ATTAC-antoj ĝuste ĝojas pro tio, ke ili konvinkigis kelkajn parlamentanojn, kaj do ili sukcesis ke parlamentanoj parolu pri tiaj aferoj. Certe mi ne parolas pri parlamentanoj de la regantaj partioj, kvankam ankaŭ iom gravaj. Pli povaj ol mi, almenaŭ. :)
Certe mi ne celis diri, ke pro voĉdonado oni rifuzu de alia aktivado.
Kaj certe mi kredas ke en Hispanio ekzistas pli teruraj partioj, ol la PPa, kiuj ĝuste ne regas pro la voĉdona sistemo.
Rilate al ne-voĉdonantoj, mi ankoraŭ ne komprenas kion imagas atingi la ne-voĉdonantoj. Mi ne plendas pri viaj opinoj - mi simple volas profiti la okazon diskuti kun nevoĉdonemulo, por enprofundiĝi en viaj ideoj. Ni konsideru, ekzemple, sukcesegan venkon de nevoĉdonantoj (estu voĉdoninta nur 30% de la loĝantaro). Kion vi imagas, ke okazos?
Karulo (Karles) * replies:
Mi ne voĉdonas por partioj sed tio ne signifas ke mi neniam voĉdonas. Mi balotis kontraŭ la aliĝo al NATO kaj, lastatempe, kontraŭ la eŭropa konstitucio. Mi eĉ balotus por partio se mi vidus vere iluziigan kaj probable realigeblan proponon. Intertempe mi klopodas influi al miaj amikoj kaj familianoj por ke ili elektu tiujn kandidatojn aŭ partiojn kiujn mi konsideras pli bonaj (preskaŭ ĉiuj miaj konatoj kutime balotas).
Mi bedaŭras ke mi ne povas esti pli preciza en miaj respondoj al vi. En politiko ne mia racio kaj konoj regas sed iaspeca holistika intuicio. Ne prenu min kiel ekzemplo de tipa sindetenanto.
Frank Merla says:
Lluís replies:
Same kiel vi diras, mi penas ke necesas profiti tiun bonon de la demokratio: malhelpi al tio, ke la plej aĉaj regu. Kaj de la demokratia balotado oni dume ne atendu plion. La malofto de tiaj balotoj permesas agadi tra multaj aliaj vojoj!
Roland Platteau says:
Nunan demokration oni faras nuran trompŝajnon. Por pli bone "okupi", amuzi, trankviligi, pli sekure obeigi, la popolon. Sed la celo estas, ke la povo pli kaj pli transiru al la grandaj transnaciaj kapitalismaj firmaoj, kaj al la internaciaj intitucioj iliaservaj :MOK Monda banko tribunalo de la komercaj malakordiĝoj (mi ne scias la E-an nomon, estas la afero el kio Evo Morales ĵus foririgis sian landon) ktp. Ĉio tio estas amaso kaj sistemo de artifikoj por pli bone kaj pli kaj pli instali potencon de la la grandaj kapitalismaj "korporacioj" (estas false, ke oni parolas tie ĉu pri "privata" posedo, ĉu pri individuismo, ĉu pri "libera entrepreno": nenio plia malamikas al vera libera entrepreno (de ĉiu individuo!) de vera individua libereco (de ĉiu individuo!) de vera privataj hejmoj kaj privataj aferoj (de ĉiu homo sur la tero! male!) ol tiu trompa feŭdisma, mafieca, totalisme kaj cinika ideologio nuna, konata sub la nomo "novliberalismo")
La veraj decidoj estas preparataj en kluboj kiel Bilderberg, La Triflanka, ktp, kaj faritaj sub influo de bone eniĝintaj premgrupoj inter "fakuloj" de la sama "mondo". ne nur la elektoj kaj planoj de la financa sfero (kiel diras attac) pli pezas ol la eksteraj ŝajnaj decidoj de la ministroj sed oni pli kaj pli forigas ĉiajn terenon el la agpovo de la ŝtatoj kaj admistracioj, kiun oni inside mallaŭdas, intence, ĉar nur ili povas (eventuale!) esti subjekto de premo de la civitanoj, do danĝeraj!! do oni devas redukti ili kiel eble plej, kaj tion oni faras pli ĉiun tagon: nur malfermu vian gazeton!
(france vi povas vidi tion: www.syti.net/Topics2.html kaj la libroj de Viviane Forrester kaj Jean Ziegler, ktp)
Lluís replies:
Laŭ mi ekzistas boncelaj politikistoj, tamen multaj el ili ne bone komprenas la nunan ekonomipovan sistemon.