Ŝajne al ni ĉiuj klaras, ke ni tro eluzas nian planedon, por kontentigi nin. Do, al ni ĉiuj devus interesi ne elĉerpi la planedajn naturajn provizojn.

Al mi gravas la maniero atingi tian celon: malkreskon. Mi citu iujn gravaĵojn al mi:

  • Mi ne volas suferi. Mi povas peni, sed ne suferi.
  • Mi ne volas suferigi aliajn.
  • Pro ne certo de la sukceso, mi volas almenaŭ agi paŝe direkte al la celo, ne male.

Kelkaj ekologistoj proponas aĉeti malpli. Mi ĝenerale kontraŭas tion, pro kelkaj gravaj ekonomiaj kaŭzoj, ĉiuj rilataj al la t.n. ekonomia aktiveco. La ekonomistoj uzas tiun terminon por paroli pri la mezuro de la kvanto de interŝanĝo de mono inter homoj, en difinita tempo. Ju pli da vendoj/acxetoj (mone), des pli da ekonomia aktiveco. Ĝenerale, ju pli da ekonomia aktiveco, des pli da eblecoj por labori, kaj reciproke. Malrapidigo de la ekonomia aktiveco okazigas, forte ligite, senlaboron. En nia kapitalisma mondo, klaras ke ne eblas vivi sen labori, ĉar ne eblas vivi sen enspezoj. Ni bezonas enspezi, ĉar por satigi niajn vivo-bezojnojn, ni devas elspezi. Do se malrapidiĝas la ekonomia aktiveco, iuj suferos.

Kiam malrapidiĝas la ekonomia aktiveco? Ekzemple, ĝenerale, se ni malpli aĉetas, aŭ eĉ se ni malpli elspezas. Do jen unu kialo por ne sekvi la rekomendojn de la ekologistoj.

Mi citu alian problemon de la problemo de tiu ekologisma propono... Mi pensas ke, se homoj malpli elspezas, pli ŝparas. Ŝajne ties salajro ne malaltiĝas samtempe kun la elspezoj, do tio signifas ke tiuj homoj ŝparos pli da mono. Se tiuj homoj tenas sian ŝparitan monon en bankokontoj, per malaltigo de elspezoj, ni kvazaŭ agas tiel: Mi ĉesu kontribui al fluo de aĉetado-vendado de varoj, kaj cedu por tempo mian monon al la bankistoj, por ke ilin ĝin profitu pli saĝe.. Eble iuj jam rimarkis iun problemon en tiu agmaniero.

Kion faras bankistoj per nia mono? Ĝenerale ili ĝin investas en financaj varoj. Oni distingas la financajn varojn de la produktaj varoj. En la unua grupo ni klasifikas la kreditojn, la vendo-aĉeton spekulativan de valutoj, de akcioj, de ŝuldoj. Ĉiuj tiuj negocoj produktas neniun varon, neniun valoron al la homaro - nur provokas monan interŝanĝon, tute kazine (pro spekulativeco). Tiu mona interŝanĝo okazas ĝenerale inter teritorioj (ĉu landoj ĉu regionoj), kaj se ĝi iĝas grava (kompara al la mona interŝanĝo por produktaj varoj), tio povas ruinigi aŭ riĉigi tiun teritorion. Kiam mi parolas pri riĉigo aŭ ruinigo de teritorio, mi parolas pri la homoj tie vivantaj. Ekzemple, en la valuta merkato, kazine la valoroj de la valutoj ŝanĝiĝas, same kiel en vetoj por ĉevaloj (landaj ekonomioj). Simile, pri la akcia-merkato, kvankam rilate al entreprenoj. En Eŭropunio, nia valuto Euro havas tian valoron internacie, ĉar veto-ludantoj tiel opinias. Kaj se iu ludanto havas sufiĉon da veto sur unu valuto, ĝi povas decidi tiun valoron (George Soros ŝatas tian ludon: malvalorigi valutojn).

Se la ekonomia aktiveco rilate al financaj varoj multe pli gravas ol la de produktaj varoj, tio faras ke ĉiuj indeksoj (mezuroj) pri la bonfarto ekonomia de la lando pli venos de statistikoj de la financaj merkatoj, ol de la produktivaj merkatoj. Tio pli malpli signifas ke la ekonomiaj mezuroj venos pli de (analogie) kazinaj ludoj, kun la rilata ĝenerala risko de tiaj ludoj. Aldone, se ni ne ludas en tiuj financaj merkatoj (per iaj investoj), nia bonfarto jam ne korelativos kun tiu de la landaj ĝeneralaj ekonomiaj mezuroj. En tiaj kazoj, la politikaj estroj kutime diras "Nia lando bonegas", kaj multaj landanoj diras "Mia vivo ne tiom bonegas".

Do, kio, se ni decidas pli ŝpari en niaj bankokontoj, pro malplia aĉetado... ni akcentigas la ekonomiajn financajn ludojn. Brile, ĉu ne?

Kiel do mi agas por malkresko? Mi ne speciale aĉetas malmulton, mi ŝparas mian monon en la banko TrioDos (kiu ne ludas en financaj merkatoj), kaj aldone aktivetas en ekonomiaj rondoj, speciale por lernado kaj instruado. Mi opinias ke necesas ŝanĝi la ekonomiajn regulojn. Ekzemple, mi pensas ke ni atingos malkreskon nur kaze ke oni ne bezonos labori (aŭ tiom labori) por vivi. Tial mi favoras diversajn ekonomiajn proponojn, kiel la Bazan Renton. Tamen, ŝajne tio malrapidigos la evoluadon de la produktivaj teĥnikoj. Elteneble. Eble hobie oni esploros pli profitan sciencon. :)

Mi pensas ke la ekologismemaj homoj bezonas iom pli da sintrudo en ekonomion, ol en la vendo-aĉetado de varoj. La ŝtato, la registaro, decidas ekonomiajn regulojn laŭ la popolaj petoj (demokratio). Tamen mi pensas ke la amaskomunikiloj (subtenataj de monpovuloj kazinludemaj) klopodas komplikigi la ekonomiajn novaĵojn, por ke apenaŭ homoj komprenu.