Mi volas prikomenti la trian parton de Zeitgeist, kiu parolas pri la Federal Reserve.

Tie ili diras, ke la Centra Banko usona (la Federal Reserve) enspezas pro la interezoj, kiujn ĝi ricevas de kredito, kiun povas doni per mona printado (aŭ elektronika mondono al ŝuldonto). Malkonsente, mi opinias ke la Centraj Bankoj ne enspezas tiujn interesojn, ĉar tiu banko mem devas reguli la ekonomion per la elekto de tiu pozitiva interezo, *ne enspezi*. Alie, ĝi certe povus konduti kontraŭe al celo reguli la ekonomion. Mi eksplikis en mia antaŭa artikoleto, ke laŭ mi la Centra Banko detruas la monon enspezitan per la interezo.

En la dokumentalo ili klarigas ke la ŝtato prenas tro da kredito de la Centra Banko, kaj tial konstante altigas la Publikan Monŝuldon. Kaj ili daŭrigas, ke la plej multo da impoŝtoj pagataj de la popolo iras al pago de tiu Publika Monŝuldo. Aldone ili proponas ne pagi rektan impoŝton (la impoŝton sur rento). Malkonsente, mi pensas ke plej oportunas la rektaj impoŝtoj por ke la ŝtato enspezu monon. La civitanoj preferu la rektajn impoŝtojn, ĉar laŭ esenca celo, ili devas taŭgi por ke la plej riĉaj plej pagu impoŝtojn, kaj la malplej riĉaj, malplej pagu. Tia dokumentalo ne devus proponi abolon de rektaj impoŝtoj, malgraŭ tio ke leĝe ili eble ne ekzistas en usono. Due, la ŝtato devas iel adekvatigi la monenspezon per impoŝtoj kun la publikaj elspezoj, kaj ne postuli kreon de mono. Alie, tiu konstanta kreo de mono far la Centar Banko por la ŝtato iĝas kvazaŭ nova impoŝto por la popolo (elprinto de nova mono malvalorigas la valuton, do, la ŝparitan monon kaj portempe la salajrojn de la civitanoj, rabe de la civitanoj por la ŝtato). Trie, laŭ mi la ŝtato ne pagas la interezojn de la Publika Ŝuldo *nur* per kreskigo de la Publika Ŝuldo (plia kredito al Federal Reserve), sed ankaŭ per la mono kiun la Centra Banko kreis kaj distribuis tra la privataj bankoj al entreprenistoj kaj kreditatoj.