En la antaŭa artikolo mi skribis, ke la inflacion kaŭzas tio, ke la bankoj ne donas krediton kun nula aŭ negativa interezo. Mi hodiaŭ malkovris, ke tiun parton mi komprenis tute erare.

Se vi tralegas miajn konkludojn, vi eble divenos gravan missupozon. Mi erare supozis, ke la mono enspezita de la privataj bankoj akumuliĝas, kaj ne estas plu elspezata en la merkato. Kompreneble la bankistoj aĉetas varojn kaj servojn. Do, tiusence, la kredito de la bankoj funkcias kiel normala varo, kies prezo konsistas el la kontraktaj interezoj.

Do mi nun opinias ke inflacio aperas de tio, ke iuj homoj (ĉu multaj aŭ malmultaj, sed sume) akumulas monon, kaj ĝin ne uzas por pluaj aĉetoj de servoj.

Simile, mi supozis ke la Centra Banko riĉiĝas, kiam ĝi ricevas la interesojn de la pruntita mono (ĉu al bankoj, ĉu al registaro). Tamen mi nun opinias, ke ili ŝajne detruas tiun monon. Aŭ vi povas konsideri ke tiu mono reiras al novaj kreditoj por la bankoj aŭ la registaro, kaj ke la Centra Banko ne kreas do tiom da mono; parte venas de la interesoj.

Mi iom komprenas nun la politikon de la Centra Banko pri la altigo de la interbanka prunta interezo por malaltigi la inflacion, kiu laŭ mi havas la celon malaltigi la suman kvanton de novaj kreditoj. Mi pensas ke tiu movo iom okazigas, kaj teorie devas okazigi ke tiuj, kiuj akumulis monon, ekuzu ĝin.