Laŭ www.publico.es/dinero/033486/europa/prepara/matar/emule/2008 , meze de la 2008a jaro, komisio pretigos reguligan proponon por la Eŭropa Parlamento rilate al nerajtigita disdono de dosieroj tra interreto. En ĝi, oni klopodos nuligi la disdonon de dosieroj tra la retoj e-donkey (per programo Emule, ekzemple) kaj similaj per ligo inter socioj de aŭtoroj/eldonistoj kaj la interretprovizantoj. Oni planas ke, se la interreta provizanto (aŭ alia) detektas disdonon ne-rajtigitan de dosieroj, la provizanto povas ĉesigi la interretan konekton ĉe la disdoninto. Jen la konstante ĉiam pli elreviga Eŭropo.