Mi neniam zorgis pri la regiono elektita en mia DVDlegilo. Fakte mi neniam decidis gxin. Kaj gxis nun havis neniun problemon.
Tamen la lastan semajnon mi akiris du DVDojn, kiujn mi ne povis ludi bone. Mi apenaux pensis pri problemo pro ne elekto de regiono en mia DVDaparato. Fine, per dissendolisto mi trafis sugeston pri tia eraro.
Per la programo regionset mi decidis la regionon 2 por miaj RPC-Phase 2 legiloj. Ambaux, kiujn mi posedas, permesas nur 5 sxangxojn.
Onidire ekzistas diversaj internaj kontrolprogramoj por la legilo, kiuj permesos iom ajn da regionaj sxangxoj.
Send a message
Search for members
Kalle Kniiviläpro says:
Tio ne kutimas esti problemo, sed du el la multaj DVD-diskoj, kiun mi aĉetis en Rusio, spekteblas nur nigrablanke per mia DVD-aparato kaj televidilo. En komputilo ne estas tiu problemo. Mi tamen suspektas, ke la problemo ne temas pri la regiona kodo, sed pri la kolorkodo SECAM, kiun la DVD-legilo komprenas, sed ne la televidilo.
Mi kredas, ke la DVD-aparato estas "libera de regionoj", do ludas diskojn el ajna regiono. Almenaŭ mi por tio pagis kelkajn pliajn dekojn da eŭroj, kiam mi ĝin aĉetis.
Lluís replies:
Pri la koloro... Se oni spektigas NTSC filmon en PAL televidilo, ĝi aperos nigrablanke. Komputilo komprenos ajnan; nu, dependas de la programaro, sed programaro povas kompreni ajnan.
Sukceson! :)