Mi aĉetis ĉi libron (Genesis - the evolution of a rock band, de Armando Gallo), kiu priskribas la unuajn jarojn de Genesis kun multego da intervjueroj proze, unuflue. Mi tre ŝatas ties skribojn. Fakte, ĝi komencas per:
I FIRST saw Genesis on 24 January 1971. I remember it very welll because it was my birthday and Van Der Graaf Generator - my favourite English band at the time - were playing at the Lyceum in London. Genesis were to open the show
Mi diru, ke laŭ anglaj grupoj, mi plej ŝatas Genesis and Van Der Graaf Generator. Interesa koincido kun la verkisto de la libro!
.Mi aĉetis ĝin brokante al Bookbarn International, tra Iberlibro, kontraŭ ĉirkaŭ 25€.
Send a message
Search for members
Manolopro says:
Lluís replies:
Manolopro says:
Lluís replies:
En vinildiskaj vendejoj mi ĉiam volis aĉeti iun diskon de Gentle Giant, sed ĝenerale ĉiuj multekostis. Mi ĝis nun povis aĉeti nur unu, iel rilata al "faru por vi maskon de Giganto". Mi ne speciale ŝatas ĝin.
Ĉu vi ŝatas Van-der-graaf-generator-on?
Manolopro replies:
Pri Van der Graaf Generator... mi aŭskultis malmulton. Mi ŝatas fruan diskon (mi ne memoras... temas pri tiu kun "Refugee", eble la unua...) kaj ne bone komprenas alian (ankaŭ fuŝas memoro...) koncerte registritan de la jaro 1978 aŭ 79. En la jaro 1995 mi iris al koncerto de Peter Hammill en Madrido; nu, estis kvazaŭ koncerto de kanzonisto, sed la etoso estis bonega ĉar mi akompanis furorajn admirantojn de li, amikojn el Eŭskujo.
Lluís replies:
Daniel Schöni Bartoli says:
Mi nur estas malkovrante nun tiun "Ipernity", do eble mi revenos paroli pri Genesis kaj aliaj....
Ĝis ! Daniel
Lluís replies: