Legante libron pri ĝeneralsemantiko kaj ekonomiaj merkatoj ("The General Semantics of Wall Street" de John Magee, 1958), mi trovis diskurson [en Preface] tre familiaran al miaj lastmonataj pensoj pri la esperanto-movado. Jen mi skribis tradukon, kaj ankaŭ la originalon.

Traduko:

Ne eblas havi vere signifan diskuton kun la laboristoj de iuj specialaj fakoj, parte pro la kvazaŭ-ekzistanta muro inter la kanto aŭ teĥnika vortaro de la diversaj okupoj, kaj parte ĉar aŭ la profesiaj laboristoj ne havas tempon por ekspliki, aŭ la publiko ne havas tempon por aŭskulti.
Aldone, se iu provas serioze paroli pri seriozaj aferoj kun iu ajn el la lernintaj membroj de la lernitaj profesioj, tiuj specialistoj kutime ripetos (en simplaj, facile kompreneblaj vortoj), la tranĉitan-kaj-sekigitan "oficialan" version de tio, kio "devus" esti rakontita. Tio evitas elspezi multon da tempo en nefruktodona debato kun neinformitaj eksteruloj. Sed tio fojfoje ankaŭ eternigas ian cirkulecon de pensmaniero, kiu faras la bazan progreson ne ebla.
Regule, profesiaj homoj ne engaĝiĝos publike en ajnan debaton, kiu povas defii siajn proprajn premisojn kaj konkludojn, escepte por defendi la status-quon de sia antaŭ-konceptita dogmo. Tio eble estas tiel, ĉar vivante en pli malpli memsufiĉa pensmondo, ili ne avidas aŭ kapablas esplori alian vere malsimilan aliron. Eblas suspekti ke iuj el tiuj ĉi lernintaj homoj, sen ajna propra kulpo aŭ intenco, plenumas sian laboron en kadro de mezepoka filozofio, kadukiĝinta scienco, kaj prahistoria superstiĉo; dirite mallonge, ke ili faras iun tre fajnan laboron konsidere la ilojn, kiujn ili uzas, sed iuj el tiuj iloj eble estas tiom mortaj kiom la pasinto, el kiu ili ricevis ilin.
Kune kun ĉio ĉi estas la grupa defendosistemo, kiu efektive sigelfermas ĉiun esoteran asocion, ajna ĝi estu, per la organizita disciplino de la grupo. Ŝajne neniu membro de profesia grupo defios publike eĉ la plej evidentan ne-sanaĵon en la kredaro de sia ofico. Tiu "eksplikos" bonvole, sed ĉiam en la limoj de la "partia linio". Se vi pikas tiun per tre polemika temo, tiu diros al vi ke tiu "ne estas la porparolanto de la grupo" kaj preferos ne implikiĝi. Pro tio vi apenaŭ povos riproĉi al tiu. Ne eblas imagi advokaton libere parolante en radioprogramo pri iuj leĝaj dogmaĵoj. Ne eblas imagi bankiston en televido, kiu diskutas certajn realaĵojn pri investoj. Ne eblas imagi preĝiston alfrontantan certajn teologiajn demandojn, escepte laŭ terminoj de la preciza dogmo de sia eklezio.
Objektive necesus akcepti, ke la plej multo de sinceraj, honestaj, penlaborantaj profesiaj homoj ja aliĝas sincere al la oficiala linio de sia grupo. Fakte la plej multo el ili tro okupatas, plenumante la gravajn devojn de sia ĉiutaga laboro, por havi tempon por "sencela esplorado". Ilin neniu kuraĝigas esplori science, sub lumo de moderna kompreno, la fundamentajn fontojn de siaj konvinkoj. Kaj povas ankaŭ okazi, ke iuj el ili sentas ke "la celo pravigas la rimedojn". Ili ne sentas bezonon esplori tro profunde en la bazajn filozofiojn de siaj oficoj. Sufiĉas la malfacila kaj utila laboro farenda je la malalta nivelo de la praktika ĉiŭtaga realo. La advokato devas prepari siajn juĝkazojn. La bankisto devas okupiĝi pri praktikaj negocaj problemoj. La ministro devas skribi siajn predikojn, viziti la malsanulojn, edzigi homojn. La instruisto devas doni lecionojn, laŭ priskriboj de la kurso.
Sed ĉar ne eblas demandi la vere "durajn" demandojn kaj ricevi tiajn respondojn, kiujn ni bezonas de la homoj kiuj devus scii en siaj respektivaj kampoj, kaj ĉar ne estas tre multa komuniko inter la spertuloj de diversaj specialigitaj fakoj, ni alfrontas la perspektivon iri plej verŝajne laŭ la sama vojo, kiun ni ĉiam iris; kaj tio ne plu sufiĉe bonas. Se ni devas elvivi kiel homaro, ni devas establi veran "liberon da pensado" kiu ebligos al homoj de diversaj studfakoj komuniki unu kun la alia; restudi la plej fundamentajn ŝtonojn de sia lernado, kaj se bezone, ŝanĝi ilin. Ankaŭ, teni efektivan dudirektan komunikon kun la "laika publiko", kiun ankaŭ koncernas vivo, libereco, kaj serĉo de feliĉo.
Tuŝante la polemikajn aspektojn de iuj tre specialigitaj profesioj mi ne intencas
paradi; kaj mi agnoskas ke estas homoj en tiuj grupoj, kiuj familiiĝis kun tiu ĉi problemo, kaj kiuj plenzorgas pri ĝi.

Originalo:

It is not possible to have a really meaningful discussion with the workers in some of the specialized fields, partly because of the barrier interposed by the cant or technical vocabulary of the various trades, as it were; and partly because the professional workers neither have the time to explain, nor has the public the time to listen.
Furhtermore, if one attempts to talk seriously about serious things with any of the learned members of the learned professions, these specialists will usually repeat (in simple, easy-to-understand words), the cut-and-dried "official" version of what "should" be told. This avoids wasting a lot of time in fruitless debate with uninformed outsiders. But it also sometimes perpetuates a certain circularity of thinking which makes basic progress impossible.
As a rule professional men will not engage publicly in any debate that might challenge their own premises and conclusions, except to the extent of defending the status quo of their pre-conceived dogma. This may be because, living in a more of less self-contained world of thought, they are not anxious nor able to explore any very different approach. There is the suspicion that some of these learned men, through no fault or intention of their own, are carrying on their labors within a framework of mediaeval philosophy, obsolete science, and pre-historic superstition, in short that they are doing some very fine work considering the tools they are using, but some of these tools may be as dad as the past from which they received them.
Along with all this there is the group defense system which effectively seals off each esoteric guild, whichever it may be, through the organized discipline of the group. No member of a professional group is likely to challenge publicly even the most obvious un-sanity in the credo of hist craft. He will "explain" willingly, but always within the limitations of the "party line." If you touch him on some highly controversial matter he will tell you he is "not the spokesman for the group" and would prefer not to become involved. For this you can hardly blame him. You cannot imagine a lawyer speaking openly on a radio program about certain tenets of the law. You cannot imagine a banker appearing on television to discuss frankly certain realities of investment. You cannot imagine a priest facing up to certain questions in theology except in terms of the precise dogma of his church.
In all fairness it should be admitted that the great majority of the sincere, honest, hard-working professional men do subscribe sincerely to the official line of their group. As a matter of fact most of them are far too busy carying out the important duties of their day-by-day work to have much time for "purposeless research." They are not encouraged to explore scientifically in the light of modern understanding, the underlying sources of their convictions. And it may be, too, that some of them feel that "the end justifies the means." They do not feel a need to probe too deeply into the basic philosophies of their crafts. There is enough hard and useful work to be done at the low level of practical everyday reality. The lawyer must prepare his cases. The banker must deal with practical business problems. The minister must write his sermons, visit the sick, perform the marriages. The teacher must conduct classes as outlined in the curriculum.
But since it is not possible to ask the really "tough" questions and get the kind of answers we need from the men who should know, in their respective fields, and since there is not too much communication between the experts in various specialized fields, we are faced with the prospect of going on very much in the way we have always gone on; and that is no longer good enough. If we are going to survive as a human race, we must establish a genuine "freedom of thought" which will make it possible for men in different fields of study to communicate with one another; to re-examine the very foundation stones of their learning, and if necessary, to change them. Also, to maintain an effective two-way communication with the "lay public" who aslo have a stake in life, liberty and the pursuit of happiness.
In touching on controversial aspects of some highly specialized professions I do not mean to be presumptuous, and I realize that there are men in these groups, who are well familiar with the problem and who are much concerned about it.