| December 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |||
| 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | ||
| 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | ||
| 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | ||
| 28 | 29 | 30 | 31 | |||||
Jam pasis la 34a Kataluna Kongreso de esperanto, kaj mi tiom spertis en ĝi, ke mi preferas postlasi skribe tion, kion mi memoras pri ĝi. Tion mi ekskribas vespere de la lasta kongresa tago, en kiu matene ni ankoraŭ ĉeestis prelegojn. Mi skribos ĉion rapide, do eble iom malatente, ĉar mi ne volas dediĉi multan tempon por konservi tiun ĉi mian vortigon.
Dum la eksplikado, mi imagas ke mi memoros specifajn detalojn, kiuj min impresas aŭ mi deziras montri kritikon al ili. Tamen mi volas dankegi la aktivulojn de KEA, kiuj tiom organizis la okazaĵon, ke ĉ. 170 homoj (Farri iam menciis tiun nombron) feliĉe pasigis la tri kongresajn tagojn. Mi imagas ke sen starigo de tiu kongreso, neniun kritikon al ties okazaĵoj mi povus aperigi, kaj mi restus sen tiu ĉi avantaĝa sperto. Mi ankaŭ ne malatentu tion, ke mi tre plaĉe renkontis kaj akiris multajn geamikojn danke al la organizado de tiu ĉi kongreso.
Sabato
La antaŭan nokton venis Ruslan tranokti en Barcelonon ĉe nin, kaj li kaj mi iris al la Sabadelja kongresejo matene, alvenante ĉ. la 11:30. Tiam ni renkontis iujn geamikojn, kaj kolektiĝis por grupe ĉeesti la solenan malfermon ĉe la urbodomo je la 12a.
Solena malfermo
Sur scenejo, malantaŭ prelega tablo, parole regis la ĉambron la urbestro, alia urbestrarano, Llibert Puig (prezidento de KEA), kaj Òscar Puig (kiu tradukis la urbestrajn katalunajn vortojn esperanten por la publiko ne konanta la katalunan.
La urbestro klopodis eldiri iujn vortojn en esperanto, dankante la elekton de la urbo Sabadell por la kongreso, kaj la publikon. Mi imagas ke iuj donis al li la esperantajn vortojn skribitajn per la kataluna skribreguloj. Tamen, la urbestro legis la tekston laŭ la hispanaj skribreguloj, kaj rezultiĝis tre maltrafajn sonojn. Li sufiĉe bone legis "amikoj", sed li prononcis "loĝado" kiel "loĥado". Jen tiu ĉi anekdoto aliĝas al la multnombraj, kiuj rakontas pri la katalunoj antaŭsupozantaj la hispanan en ĉio al ili fremdeska.
Min impresis ankaŭ la posta katalunlingva diskurso de la urbestro, kiu plenis je lecionoj rilate al lingvoj. Mi memoras ion kian: necesas lerni lingvojn, necesas komuniki kun la homoj facile, necesas labori por ebligi facilan komunikadon, necesas strebi al instruado plurlingva, ... Mi sentis ke li preskaŭ eksplikis al esperantistoj, kiel okupiĝi pri lingvaj aferoj. Ne surprize, li konsilis (preskaŭ admonis) per tre banalaj rezonoj rilate al lingvoj: ĉiu povu studi la lingvon, kiu tiu deziras; ĉiu povu interkompreniĝi kun la aliaj; la lernejo utilu por instrui lertan kapablon komuniki,. Mi certe ne memoras ĝuste liajn esprimojn, sed restis al mi tiaj sentoj.
Tagmanĝo
Iel mi aliĝis kun Raúl Salinas kaj Ruslan al tagmanĝo kvinopa kun Humphrey Tonkin kaj Giridhar Rao, en Can Punyetes. La lastan mi jam konis en la katalunlingvaj prelegoj (anstataŭ debatrondoj) de la antaŭa semajno. Mi nomis lin Giri, same kiel faris multaj aliaj, malgraŭ la amuza aspekto de tiu nomo, almenaŭ por katalunoj aŭ hispanoj. Mi pensas ke li mem elektis sin nomi Giri antaŭ iom da tempo, malgraŭ la koincidi kun vorto nia, ĉar li tre aprezas tiun "dh" de sia nomo, kaj multaj esperantistoj malkontentige prononcis tion.
Dum la tagmanĝo ni ĉefe parolis pri anekdotoj, laŭ la kutima sĥemo rememori iun sperton, kaj iel provi partoprenigi la aliajn en ĝin. Mi memoras, kiel Giri kaj Humphrey interŝanĝis parkerajn deklamojn de Ŝekspiro; tio aspektis al mi tre amuza, antaŭe vidita ŝajne nur tra televido. Ja Giri kaj Humphrey okupiĝas pri literaturo en la angla lingvo. Mi eĉ memoris mian lernon de la esprimo "as it were", kaj povis kun ili pridiskuti ĝin.
Ruslan ne bone fartis, kaj li tre silentis dum la tagmanĝo, kaj eĉ ne povis finmanĝi kun ni. Manel Vinyals akompanis lin al la hotelo, kiun li serĉis por kuŝiĝi. Tiel li sukcesis fortikiĝi por posta programo.
Prelego: Humphrey Tonkin. Tutmondiĝo, diverseco, esperanto
Mi ne legis la libron de Humphrey, Lingvo kaj Popolo, sed almenaŭa foliumado esperigis min pri tre kleriga enhavo. Mi esperis kompreni la prelegon, malgraŭ tio ke mi ne legis tiun lian libron.
Mi registris lian prelegon. Mi atendis tute impresan prelegon, kiu eksplikos multon novan al mi, sed fine mi taksas la prelegon ordinara, rakontante al mi malmulton novan. Mi pensas ke Humphrey ĉefe montris analizon pri manieroj bone disvastigi esperanton; kiel iuj distingas, "ne nur la lingvon, ankaŭ la idearon", sed mi pensas ke li ĉefe pensis pri altigo de la nombro da parolantoj. Mi tre bedaŭris, ke li tiom rekte analizis kiel trafe disvastigi esperanton, anstataŭ analizi ĉu disvastigi ĝin, aŭ eble disvastigi ĝin ne nur por altigi la nombron da parolantoj. Nu, mi nuancigu, ĉar eĉ al mi sonas stulta mia lasta frazo, kvazaŭ mi povas facile imagi disvastigon kiu efikos malaltigante la nombron da parolantoj. Malgraŭ tio ke mi lastatempe opinias esperanton malfavora al mia aprezata lingva diverseco, mi ne tuj abomenas la diversajn ilojn kiuj permesas al scivolemuloj trovi manlibrojn pri esperanto, ties historiaĵojn, kaj parolantojn. Mi ne taksis klara ĉu la vorto "disvastigo" inkluzivas tiun tenadon de publika informo pri esperanto. Mi preferas ne konsideri tiun signifon en "disvastigo", kaj rilatigi al ĝi nur rektan venigon de priesperanta informo al aliaj homoj fare de esperantistoj. Mi ŝatis la sperton pri tio, ke mi esperis de Humphrey pli, ol li donis al mi en tiu prelego. Nu, ĉu mi esperis "pli" aŭ "alion", malfacilas rilatigi al plendo, ĉar ja li devis elekti tion, kion li rakontis en tiu difinita prelega tempo. Li eble elektis ne diskuti, ĉu disvastigi esperanton.
Li komparis tre interese la jarcentŝanĝojn inter la 19a kaj la 21a jarcento, kvazaŭ ambaŭ tre similas. Li ne nur diris tion facilanime, sed li montris ankaŭ plurajn aspektojn similajn inter ambaŭ ŝanĝoj. Kaj li neniom atentigis pri malsimilaĵoj. Aŭdinte tion, mi kaptis tion kiel ekzemplon por mia prelego rilate al lingva influo.
Lian libron mi planas refoliumi, serĉante ĝuste tiujn analizojn, min plej interesantajn.
Prelego: Giridhar Rao. Esperanto, ilo por malkoloniigo.
Jen la vico de Giri prezenti antaŭe preparitan temon. Mi apenaŭ imagis la temon de la prelego, kaj do ĉeestis ĝin divenante intereson de ĝi. Mi registris lian prelegon.
Li eksplikis ion pri la eduksistemo en Barato rilate al instruado de lingvoj, kaj eksplikis la nombron da lingvoj tie parolataj. Mi memoras ke iu landaro de suda azio decidis kunigi fortojn, por pli efike instrui la anglan al siaj lernejaĝaj civitanoj. Mi memoras ion kian tion, ke de Barato anglokapablaj homoj iras al aliaj landoj de tiu sudazia landaro por instrui tie la anglan, ekzemple en Vjetnamion.
Dum lia prelego, li iel komentis, kiom da problemoj kaŭzas la elspezo de fortoj por instrui la anglan al tiuj homoj. Kaj fone, mi iel komprenis ke li plendis pri tio, kvazaŭ se uzi esperanton, kaj ne la anglan, rezultiĝus ĉio pli facile. Certe li plendis ankaŭ pri tio, ke multaj barataj lingvoj restas ekster la lerneja instrudao. Mi demandis, ĉu vere necesas multaj homaj penoj por instrui aŭ trudi efektive la anglan en Barato; ĉu laŭ la nunaj fortoj tiu trudo montriĝas tre malmulte efektiva. Li jesis al mi, kaj mi sentis tion kiel pravigo al tiu mia lasta tempo: danke al la ofta malfacileco lerni sufiĉe la anglan, multaj ne-anglaj kulturaj trajtoj bone rezistas la amason da provoj angligi. Kaj mi ĝojas ankaŭ pri tio, ke neniu landopovulo provis plifaciligi la instruadon de pli facila lingvo kiel esperanto.
Mi memoras ke Giri menciis raporton de Abel Montagut, kiun li legis iel tiel: "70% de tradukoj de libroj al la angla lingvo venas de la kvar lingvoj [franca, germana, hispana, rusa (ŝajne!)]". "30% de tradukoj de libroj al esperanto venas de la kvar lingvoj". En tiu kunteksto parolata de Giri, mi tiel komprenis la donon de datumoj, kvazaŭ li volas montri, ke jen tial pli bone anstataŭi la anglan kiel internacian lingvon por esperanto, ĉar ni havus tradukojn de malpli popularaj lingvoj. Mi komprenas tiun konkludon nur imagante plenan fiaskan logikon, kun forta lingva influo: en ambaŭ frazoj malsimilas la procentoj kaj la lingvoj, kvazaŭ indikante klaran kaŭzo-konsekvencon inter tiuj elementoj, kvazaŭ esperanto rolante kiel antaŭsupozata internacia lingvo ne afektus tiujn procentojn.
Prelego: Pedro Hernández. Kiel kompreni Kaŭkazion?
Pedron devis prezenti Onjo, sed ŝi ne venis pro malbonfarto, pro tro da tusemo. Hektoro proponis al mi prezenti lin, kaj mi ja pretis. Mi konatiĝis dum tiu tago kun Pedro, kiun antaŭe mi konis nur rete. Li venis kun Mirjam, germanino jam loĝanta kun li en Madrido, graveda. Ili eĉ venis buse, por ŝpari monon, kiun ili devus alie dediĉi al pago de AVE (rapida trajno en Hispanio).
Mi prezentis Pedron kiel evidentan interesiĝanton pri slavaj lingvoj kaj popoloj, kiu pro lingva scipovo povas aliri tre facile multajn amaskomunikilojn de tiu kaŭkaza regiono. Aldone li vojaĝis iam tie, kaj konis tiujn popolajn problemojn de tre proksime. Li ekprelegis, kaj priskribis la kompleksan homan diversecon de tiu regiono, kaj la kompleksajn landolimojn. Li uzis mapon etenditan sur blankatabulon, kaj lasere de for indikis teritoriojn, pri kiuj li parolis, por ke homoj komprenu la probleman distribuon de la landolimoj kaj de la popollimoj. Aŭŝkultu la registraĵon, malgraŭ tio ke vi ne vidos la mapajn indikojn.
Mi pensis ke Pedro tre bone komprenis tiujn konfliktojn de Kaŭkazio, sed li surprize bezonus pli da tempo por kontente rakonti pri tio en la prelego. Aldone li ja bedaŭras pri la deviaj rakontoj de multaj amaskomunikiloj, kaj male li sukcesis ne montri klaran subtenon al iu el la decidantaj tie popoloj (ĉu rusoj, ĉu NATO-anoj), kaj ne taksi laŭ bonuloj aŭ malbonuloj, almenaŭ la nunajn loĝantajn tie homojn.
Ripozo
Mi ne ĉeestis ajnan el la venontaj prelegoj, kaj iris babilumi kun esperantistoj. Mi parolis kun Ruslan, Mathias, Aida, kaj Eli, kiu ĵus alvenis. Post babilado, ni prenis niajn sakojn de la kongresejo kaj iris al la koncertejo/amasloĝejo. Eli finis sian studadon la antaŭan tagon, pri matematiko, kaj mi profitis do demandi ŝin pri tio. Ŝi, ne strange, ŝajne iom lacis pri la studaj aferoj. Amuze, ŝi tre konvinkita planis iĝi instruisto de matematiko.
Post lasi ĉion en la amasloĝejo (kien ni alvenis tre frue), ni decidis reveni, por trovi pliajn esperantistojn. Voje ni trovis Brian, Raulon, kaj aliajn. Ni kun ili iris manĝi al Pita-restoracio.
Mi memoras en la restoracio ke mi sidis antaŭ italo (mi forgesis lian nomon), kaj apud Ruslan. Mi volis starigi polemikon inter ili, iel amuze, kaj demandis: "Kion vi pensas pri Markoni kaj Popov?". La italo gapetis, kaj Ruslan diris: Kiu estas Markoni? hahaha :D
Teatro
Arno Lagrange, Samia kaj sudfrancino (mi ne memoras ŝian nomon), kune sub nomo Teatra Trupo de Tuluzo, prezentis teatraĵon tre amuzan, kiu primokis la esperantistojn en kongresoj, speciale la organizantojn: La grandioza kongreso, de Rikardo Cash.
Post la teatraĵo, kantis kaj ludis gitaron sur scenejo Alejandro Cossabella. Mi agnoskas ke li kapablis trafi kantajn tonojn, klare prononci, kaj ludi gitaron, sed mi tiom ne ŝatis la tekstojn de liaj kantoj, ke mi senhezite eliris de la sidanta publiko por mendi bieron, kaj paroli kun neatentantoj de la koncerto. Li diris por mi tiom banalajn kantajn tekstojn, ke li memorigis al mi la esperantan poeton de la teatraĵo. Tiu poeto opiniis siajn esperantajn verkojn bonegajn, kaj se iu ne aprezis ilin sufiĉe, li ĉagreniĝis. Certe liaj poemoj elstaris je banaleco, por kurte diri. Kaj simile mi sentis pri la tekstoj de Alejandro. Mi ja aŭdis de li nur du plenajn kantojn, kaj la ceterajn ne aŭdis ĉar mi decidis jam ne atenti; facile li eble ludis pli plaĉe poste.
Mi sukcesis ĉe trinkeja bartablo babili kun Samia - antaŭe, en Arrot mi apenaŭ sukcesis koni ŝin, ĉar ŝi organizis kaj por tio tre laboris. Al mi tre plaĉis ŝiaj sintenoj rilate al esperanto, kaj mi esperas ke ni ekamikiĝis. Ŝi menciis ke ŝi ŝatas ĉefe araban muzikon; mi pensas ke mi apenaŭ povas aprezi ajnan muzikon araban, kiun ŝi ŝajne tre bone komprenas kaj aprezas. Bonŝance al ŝi!
Pli nokte, krom babili kun kutimaj geamikoj, mi konatiĝis kun la dano Denizo. Li studas homan komunikadon (ŝajne entreprenrilate), kaj kun Regin ili uzis mian poŝtelefonan vortarprogramon por enpoŝigi sian ĵusan dana-esperantan vortaron. Regin prezentis ĝin en la IJK; ili sukcesis organizi tre bone retajn programojn, por ke kelkaj danoj tre efektive kunlaboru por realigi tiun tradukan vortaron. La danan poŝtelefonan vortaron tre profitis amiko de ili, dano, kiun mi konis en la IJK. Li vere parolis nun multe pli bone ol en Hungario! Ankaŭ li tre plaĉas al mi.
Je la dua horo, mia komprenata limtempo de diboĉado, mi ekiris dormi. Mi kaj Raulo, ankaŭ li dormema, sukcesis akiri ĉambron en tiu domego, kiu iom ŝparis al ni la bruon de ne ĉesinta diboĉado kaj la noktan konstantan hejtadon
Dimanĉo
Tiun tagon mi devis prelegi en la unua programhoro de la mateno. Mi ellitiĝis frue, kaj eliris de la amasloĝejo kun dorsosako al trinkejo proksima al la kongresejo. Mi sukcesis iri al tiu "Granja" de la Rambla de Sabadell, kiun mi volis ĉeesti jam de la antaŭa semajno, dum la prelegoj pri lingva diverseco kaj paco. Mi manĝis ŝinkosandviĉon, Kakaolaton, kaj laktokafon, kion mi longe enstomakigis. Tiutempe mi finpreparis la prelegon, per konsultoj al la libro de Russell (ne Bertrand, ne Brian!).
Prelego: Lluís Batlle. Lingva influo al perceptado.
Alveninte al la kongresejo ankaŭ frue, mi vagadis, purigis miajn dentojn, kaj iris al la prelegejo. Kvin minutojn antaŭ la prelego, nur tri aŭ kvar homoj atendis. Du, kiujn mi ne konis, atendis eĉ de pli frue ol mi alvenis. Venis Ramon Parera, kiu min prezentis, kaj je komenca tempo jam duono de la ĉambro plenis, sed eble mi optimisme memoras.
Ramon prezentis min kiel homon, kiu tre interesiĝas profunde esplori siajn pensojn. Mi ekprelegis sufiĉe senĉese ĝis la fino, surbaze de la unua duono de la prelego de Korzybski, kun kelkaj aldonoj miaflankaj. Mi menciis ekzemplojn de la sabataj prelegoj de Humphrey kaj Giri, kiujn mi pridiris en la ekspliko pri sabato. Homoj demandis plurfoje, kaj eĉ post la prelego, pri kiel la "lingva nivelo" influas la "realon". Mi eksplikis tion diversmaniere, ŝajne ankoraŭ ne sufiĉe sukcese.
Mi volis sukcesi enkonduki iom la problemojn, kiujn Ĝeneralsemantiko klopodas solvi, aŭ almenaŭ helpi pri ili. Denove mi pensas ke mi ne sukcesis komprenigi, kiom utilas konscio pri la uzado de lingvo, laŭ la teorio, kiun mi prezentis. Mi atendis ke homoj kapablu, post la prelego, taksi pli taŭge la venontajn prelegojn de la kongreso; sed ŝajne en la 45 minutoj de mia prelego mi tion plej gravan ne bone komprenigis. Poste Joan Inglada eĉ demandis min, por kiu celo mi eksplikis tion pri la lingva influo al perceptado.
Mi aldonu, ke multaj homoj gratulis min pro la prelego, kaj la ideoj ŝajnis al ili interesaj. Humphrey agnoskis, ke li volas iam paroli kun mi pri tio, ĉar li ne sentas kunsenton al miaj prezentaĵoj. Giri, poste, ŝerce taksis min "malsana pri Ĝeneralsemantiko". Mi ĝojas, almenaŭ, ke tiom gravaj homoj ion aŭskultis pri tiu temo. Mi tamen dubas, ĉu iu el ili daŭrigos kun mi diskuton.
Prelego: Hèctor Alòs. Kiaj estas la katalunaj esperantistoj?
Mi ĉeestis tiun prelegon, kiu ĉefe prezentis tiun statistikon, kiun Hektoro faris por la universitato pri katalunaj esperantistoj. Li eksplikis ĉefe tion, kion li iam skribis en La Ondo de Esperanto. Tamen, normale, eblis profiti tiun prelegon por demandi lin pri liaj konkludoj.
Mi ŝatis unu demandon, kiun Hektoro ial rifuzis respondi. Sed ve, mi ne sukcesas memori ĝin nun. Pedro Hernández, aldone, en demando esprimis, ke li imagas ke tia statistiko pri HEF rezultiĝus en tre similaj rezultoj.
Prelego: Òscar Puig. Kial mi daŭre estas esperantisto?
Mi prezentis al la publiko por tiu prelego Oskaron. Laŭ liaj antaŭaj eksplikoj pri la prelego, mi jam imagis ke li eksplikos tre malkongrue al mia nuna idearo. Mi registris la prelegon.
Mi pensas ke lia prelego konsistis el tre tipaj diskurseroj, kiujn mi jam trovis multfoje en esperantismaj diskursoj. Mi memoras tamen iujn okazaĵojn, kiuj speciale gapigis min. Mi eble ne klare memoras ilin, sed jen tiel restis impresaj al mi. Eblas kontroli ĉe la registraĵo,
- "Ne necesas esti tre klera, por aserti ke esperanto estas bona internacia lingvo."
- "Estas stulte lerni aliajn planlingvojn, ĉar ili havas tre malmulte da parolantoj". Ĉi tie mi ricevis specialan mencion de "strangulo".
- "Esperanto ne fiaskis, same kiel la movado por malŝaltigi la atomcentralojn de elektro."
Eble aliaj venos al mia kapo, speciale se mi reaŭdas la prelegon, sed ĉio ĉirkaŭis tiujn "esperanto solvos la lingvajn problemojn de la mondo", "esperanto permesos garantii la lingvan diversecon", k.t.p., kun ne sufiĉa rezonado pri tio laŭ mi.
Tagmanĝo:
Kolektiĝis multaj homoj por iri tagmanĝi, kaj ni decidis iri denove a Can Punyetes. Tamen, ili ne akceptis nin pro manko da liberaj lokoj, kaj fine ni iris al ĉina restoracio, kio permesis kunmanĝi al pli ol 20 homoj. Mi sidis apud la junuloj Roger, Aida, Anna kaj Guillem, kun kiuj mi babilis preskaŭ la tutan tagmanĝon. Ili tre klare deziras disvastigi esperanton, kaj mi klopodis malklarigi tion al ili. Ni parolis sufiĉe senutile pri sciencistoj kaj humanistoj, kaj ilia rolo en socio. Mi kaj Aida komprenis tre malsimile al ili tiujn vortojn, kaj mi imagas ke mi kaj Aida komprenas ilin sufiĉe malsimile, kvankam ni partoprenis saman flankon en tiu diskuteto. Do, apenaŭ ni atingis ion klaran de tio.
Mi devis prezenti tuj post la tagmanĝo, kaj Òscar Puig devis prezenti min, do ni iom frue eliris de la restoracio, trinkinte tamen kafon.
Prelego: Lluís Batlle. Enkonduko al nunaj komputiloj
Òscar Puig enkondukis min kiel inĝenieron pri telekomunikado, aŭ inĝeniero pri komputiko, post atendo de publiko. Iel multaj tagmanĝis malfrue, aŭ pro multnombro, malrapide.
Mi volis ekspliki la kutiman enhavon de komputiloj, elektronikan, kaj ties interagon de elementoj. Tion mi duonsukcesis ekspliki, sed homoj sciantaj pri malnovaj komputiloj malkovris nenion novan ŝajne. Mi titoligis la prelegon kun adjektivo "nunaj", ĉar mi volis ekspliki iom da programado, iom da operacisistemo, funkciigo de diversaj programoj kvazaŭ samtempe, retprotokoloj, ... certe mi sukcesis nur apenaŭ montri iom da tiuj plej bazaj ideoj, pri la elektronikaĵoj. Ne fininte la prelegon, mi jam vidis ke mi tute ne kapablos ekspliki tiom, kiom mi volis. Mi malfermis demandorondon, atendante ĉu mi povas almenaŭ helpi iun, krom malprofitigi ties tempon, kaj iuj jam plendis pri tio, ke mi rakontis nenion pri novaj komputiloj.
En la publiko ĉeestis kaj programistoj, kaj ŝajne homoj malkleraj pri la interna funkciado de komputilaj sistemoj. Mi sukcesis ŝajne malkontentigi ambaŭ per tiu provo. Nu, mi tamen ne bedaŭras tion, ke mi provis, ĉar almenaŭ mi spertiĝis pri tiu afero, kaj espereble mi ne malŝparigos tempon denove al homoj pri tio. Mi aldone ne kontentas pri mia antaŭa laboro, prepara por la prelego, kiun mi taksas malsufiĉega. Nur apenaŭ komencinte la prelegon mi rimarkis la malfacilegan taskon, kiun mi decidis entrepreni tute malmulteprete. Nu bone, alian tagon mi klopodu atingi pli bonan rezulton.
Asambleo de Kataluna Esperanto-Junularo
Mi partoprenis tiun asembleon, sentante iom da devo, kvankam mi apenaŭ diris ion seriozan en ĝi. La antaŭaj estraranoj, iam prognozantaj grandan sian laboremon, rezignis, kaj sukcesis enpostenigi pli iluziiĝintajn junulojn. Mi ne insistis pri tio, ke mi dezirus ke la asocio okupiĝu pli pri aprezigo de lingva diverseco, ol pri disvastigo de esperanto; kun tiu nova estraro mi jam longe parolis dum la tagmanĝo, kaj ni ne sukcesis fininterkompreniĝi.
Mi bedaŭras pri tio, ke la nova estraro interesiĝas nur pri disvastigo de esperanto, anstataŭ nur varti la nunajn asocianojn, aŭ dediĉi ajnan forton al aprezigo de lingva diverseco. Plurfoje iuj el ili montris sian grandan intereson tiuvojan.
La asembleo longdaŭris eĉ post duprelega tempo, kaj la kutimaj junularaj fortoj komunigis denove ĉiujn ĉe trinkeja tablo. Tie ni daŭrigis iom da diskutado, kaj mi tiam perceptis, ke miaj ideoj pri esperanto rezultiĝas al la aliaj KEJanoj pli freneze fremdaj ol pensinvitaj.
Dume Felip prelegis en alia ĉambro pri Afganio, ŝajne tre interese, kie mi lasis la poŝtelefonon por registri. Tamen Farri tiam vokis min, kaj malhelpis al la plenregistrado. Mi imagas ke la poŝtelefono aĉe registros, same kiel ĝi registris iun antaŭan prelegon de Abel Montagut (Globiŝo kaj la relativeco de la lingvoj), kaj parton de Nicole Margot (Etnismo kaj esperanto).
Vespermanĝo
Mi aliĝis al la tuluza grupo de Kristof, Marion kaj ilia katalundevena amiko, kies nomon mi forgesis (kiel multajn aliajn). Kvarope ni facile povis trovi tablon en manĝejo, kiu servis nin je sandviĉoj. Ni manĝis kaj trinkis plaĉe, kun malmulto da bruo, kaj apenaŭ fumo. Nur bildoj de televidilo iom tro kaptis la atenton de tiuj tablanoj, sidantaj vizaĝe kontraŭ ĝi.
Amasloĝejo
Ni alvenis tien iom frue, kaj tie mi renkontis Santi kaj lian rusan edzinon Olja, kiu permesis al mi babilumi iom ruse per miaj plej regataj konversacioj. Venis poste Denizo, ankaŭ kun kiu ni babilis kaj amuziĝis. Mi opinias tiun Denizon tre saĝa kaj interesata pri homaj kondutoj. Li rakontis kiel li lernis esperanton - li unue konatiĝis kun esperantistoj, laciĝinta de la dana movado, por kontroli kion ili faras. Li kontentis, kaj tiam decidis eklerni la lingvon. Li parolas tre bone, kaj per tiu plaĉa batparola dana akĉento.
Simono provis evidentigi, "kiom malbelas la dana parolado", per ekzempligo de sia dana parolado. Mi tute ne rimarkis la esperantlingvan danan akĉenton en liaj danlingvaj ekzemploj! Sed sonis ĉio tute bele al mi.
Venis denove teatraĵo de la Tuluza Teatro Grupo, per Duonhora pluvego de Rikardo Cash. Denove Samia kaj ŝia amikino ludis, kaj Arno sonreĝisoris. Ili okazigis amuzan interkonatiĝon de du virinoj, unu studemega kaj libroklerema, kaj alia tre vivospertinta, libromalklerema kaj brua. Pluvego ekstera konatigis ilin en trinkejo, atendante pluvoĉeson.
Ludis poste Martin Wiese, laŭ lia stilo amkantojn kaj ne tre malsimilajn kanzonojn, kun gitara helpo. Min ne tre interesis tiu muziko, do mi malatentis la koncerton kaj babilumis proksime de la bartablo kun geamikoj. Inter aliaj, mi povis babili iom kun Felip kaj Sandra, kiujn mi apenaŭ konis antaŭe. Interese, Sandra memoras min de antaŭ kvar jaroj tre similaspekta al nun, kvazaŭ ŝi malsimilaĵojn ne rimarkas. Ŝajne mi razis min antaŭ ne longe, por voki mian plian junecon de antaŭ kvar jaroj.
Mi interkonsentis kun Ramon kaj Marta, komencantino, partopreni lian aŭton por iri tranokti en Barcelono. Mi do povis resti preskaŭ ĝis la unua en la amasloĝejo, dum la lasta trajno foriris de Sabadell je la 23:26. Venis en la aŭto ankaŭ Pako Belmonte, kaj kvarope ni tre plaĉe babilis voje al Barcelono. Mi tre ŝatis tiun vojaĝeton. Hejme, Onjo jam ne tiom tusadis, kaj ĝojege revidiĝis post dutaga foro.
Lundo
Venis al Sabadell kun mi Onjo fine! Ŝi ne tiom malsanis, sed ŝi ne pretis legi la antaŭe interkonsentitan omaĝan prezenton al Llibert Puig. Ŝi interŝanĝis rolojn kun Ramon, la ĉefa ordiganto de la parola omaĝo, kaj pretis komputile aperigi la tekstoakompanajn bildojn en ĝustan momenton, dum Ramon laŭte prezentas. Aldone, mi surportis feraĵon por teni pianeton elektronikan, kiun mi deziris prunti al Raulo, kiu pli fruktedone ĝin uzos.
Ramon portis por mi foliaron, kiu preskribis, kiel prepari bonajn projekciatajn bildojn por akompani prezenton. Mi ja volas prezenti antaŭ tribunalo mian universitatan projekton baldaŭ, kaj li sciinte tion portis tiujn konsilojn. Ili priskribis, amuze, iujn kadukiĝintajn teĥnikojn rilatajn al preparado de la bildoj en filmeroj projekciindaj (diapozitivoj).
Post rapida kafo, unue iom malsukcese pro aĉkafa maŝino de la kongresejo, ni iris al la unua prelego de Giri.
Prelego: Giridhar Rao
Giri tre interese priskribis la problemojn de lingvoinstruado en Barato, speciale rilate al klerigi per lokaj lingvoj. En lia antaŭa prezento li iom strebis montri pri la eduko de la angla tie, sed ne en tiu ĉi.
Mi nur notas ke li diris laŭte multajn nombrojn, kiujn necesis konsideri, kaj lin ne akompanis bildoj konstante memorigantaj la ciferojn. Mi preferus ke li preparus iun bildoprezenton akompanan, eble similan al tiu de Hektoro pri la statistiko pri katalunaj esperantistoj. Ĉion ceteran, interesan pri Barato, plej bone aŭskultu de la registraĵo.
Renkontiĝo: Ferriol Macip. Neformala kunveno de membroj de KEA
Mi iris kafumi kun Raulo kaj Eli, antaŭ ol formale ĉeesti la kunvenon. Jam duonhora malfruo permesis al Raulo kaj mi ĉeesti la kunvenon, sekvante la adjektivon titolan. Dum tiu tempo, kaj ĝis la bankedo, Onjo ĉeestadis la matenajn seriozajn prelegojn de Abel Montagut kaj Humphrey Tonkin.
Tie Farri rakontis pri la agado planita por 2009 nome de KEA, inter diversaj KEA-etosaj ŝercoj, kiuj malenuigis la prezenton. Aperis tiam Lluís Garcia, kiun tiam mi vidis unuafoje en la kongreso.
Post tiu renkontiĝo, dum tempo de aliaj prelegoj, en ĉambro kelkaj homoj subskribadis katalunan flagon por ke Hektoro ĝin prenu al Ĉuvaŝio, kien li translokiĝos baldaŭ baldaŭ. Rezultiĝis interesa la kontrolado pri tio, ke Hektoro ne alproksimiĝu, dum homoj dissciigas la eblecon subskribi. Joan Català ne okazigis sian kunvenon de la Liberecana Kontaktejo, do la ĉambro tre helpis al tiu subskribado.
Omaĝo al Llibert Puig kaj ĝisrevido al Hèctor Alòs
Je tempo de la solena fermo, Ramon Parera kaj Onjo pretis sur scenejo, kun plenplena salono. La vortoj de Ramon baldaŭ indikis, ke ni omaĝas Llibert, ŝajne surprize por li. Tiu omaĝo rapide skizis la esperantan agadon de Llibert, kune kun amuzigaj bildoj, ĉio tre kortuŝe al la atentantaro kaj certe al Llibert mem, kaj al lia edzino Carme.
Iom subite antaŭ ĝuste la solena fermo, sursceniĝis Farri, kaj laŭte diris pri komuna adiaŭeto al Hektoro, kiu tiom baldaŭ forflugos loĝi al Ĉuvaŝio. Hektoro dire ne volis ajnan specialan adiaŭon, ĉar interreto permesas tre proksiman eĉ ĉiutagan rilaton, malgraŭ distancoj. Tamen, senpretekste li devis akcepti, kongruajn al tio, ret-kameraon kaj kapaŭdigilojn kun mikrofono, helpe al tiu antaŭvidata interreta komunikado. Certe li ricevis tiun tre subskribitan longan katalunan flagon, kiun li povos etendi dum Sant Jordi de la ĉuvaŝaj fenestroj. Malgraŭ tiuj simplaj donacoj, per ili la atentantaro kortuŝate fortrimarkis tiun baldaŭan foriron.
Llibert, sur scenejo, plu kortuŝita, ricevis la peton oficiale fermi la kongreson, kaj li tre facile realigis tion per kurta frazo kia "Jen, fermita! Ek al la bankedo!"
Bankedo
Homoj ekiris al la bankedo, ankaŭ Onjo kaj mi, kaj post iom da vortbatalo en la manĝejo, sukcesis ni sidiĝi kun Raulo, Ruslan, Pedro Hernández (kiu ĝojegis konatiĝi kun Onjo fine), kaj Miriam. Mi kaj Raulo povis longe babili kun Pedro, kiun mi apenaŭ konis antaŭe, kaj kun kiu tiam ŝajne ni starigis tre bonan rilaton. Ni interesate paroladis pri naciismoj, KEA, HEF, kaj rusaĵoj. Ruslan rakontis tre spritan ŝercon pri ruso en Latvio, apud fervojo, kiun mi ne rakontas ĉi tie, kun la celo ne tro emfazi ĝin.
La manĝaĵoj iom seniluziigis nin, speciale la vegetaranojn, al kiuj la restoracio unue proponis nur du unuajn pladojn por tagmanĝo. Fine ili ricevis pli, sed ne sen klara postulado. Ni ricevis belan kukon kristnaskarban deserte, kaj ni longeege devis atendi la kafojn. Kelkaj homoj jam venis adiaŭi, post tio ke ili jam babiladis postkafe, sed ni ankoraŭ eĉ ne mendis niajn. Mian kafon mi trinkis sidiĝante kaj stariĝante ofte, miksitan kun kisoj kaj brakumoj ĝisrevidaj.
Jam post nome la bankedo ĉiuj pretiĝis foriri, kaj longe adiaŭis, dankis kaj laŭdis la partoprenon de siaj amikoj. Grupeto de homoj iris al Renfe, al kiu ni aliĝis, kaj do trajne Onjo kaj mi vojaĝis kun Pedro, Mirjam, Guillem, Juan, Ruslan kaj Felip.
En la trajno R2uslan plu malbonfartis, miadiagnoze pro tiu "espatlladura" (kataluna vorto). Ni adiaŭis Ĥuanon kaj Ruslanon en Arc de Triomf, Pedron kaj Mirjam en la haltejo de Plaça Catalunya, kaj la ceteraj iris ĝis Sants, kun posta promenado.
Fino de la kongreso!
Send a message
Search for members