March 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30 31          

Archives

November 2009 (3)
October 2009 (3)
September 2009 (3)
August 2009 (3)
July 2009 (3)
June 2009 (2)
May 2009 (1)
April 2009 (3)
March 2009 (5)
February 2009 (2)
January 2009 (1)
December 2008 (3)
November 2008 (3)
October 2008 (4)
September 2008 (4)
August 2008 (5)
July 2008 (5)
June 2008 (4)
May 2008 (2)
April 2008 (3)
March 2008 (1)
February 2008 (9)

March 3rd, 2009

Rapidaj muziknovaĵoj

La disko "Fek'al Esperanto" de La Pafklik iĝas furoraĵo !
Tri kantoj jam aŭskulteblas ĉe
http://www.pafklik.com
http://pafklik.ipernity.com


kaj varbvideo spekteblas ĉe http://farbskatol.net


La rekta ligo al la paĝo de la disko estas :


MP3-servo por esperanto-muziko

Baldaŭ sekvos novaĵoj pri la nova retejo (MP3-servo) kiun Vinilkosmo preparas ...





Printempo estos vere muzika !


kun jenaj preparoj de :
- La 3a albumo de Kaj Tiel Plu
- La unua disko de Kapriol' (nova bando kun du muzikistinoj de Kajto).
- La finprepariĝo de la tutesperanta albumo de Krio de Morto.
- Hiphopa albumo de Eterne Rima
- Subgrunda hiphopa projekto alternativa kaj libera
- muzikvideo de la Pafklik
ktp...


koncertoj de :
- Jacques Yvart, Kaj Tiel Plu, JoMo kaj Vera, en SAT-amikara kongreso en Pau.
- Kapriol' (nova varianto de Kajto) en IJF (italio)
- Jomo kaj Liberecanoj, Kapriol', Duoble Unu kaj Kaj Tiel Plu en popolmuzika festivalo en Barcelono..
- La Pafklik la 9an de majo en Troyes (Francio)
- Supernova en IJK kaj eble KEF


Preparoj de KEF kaj FESTO por la somero !!!
sen paroli pri la arta programo de UK , IJK, IJS ...


ĉion notu en viajn kalendarojn por ne maltrafi la esperanto-kulturmuzikajn eventojn kiu escepte svarmas ĉi jare !


plej muzike
Flo !
Published at 16:35 / 0 comments / 235 visits
This post is public

March 11, 2009

Malfrua raporto pri la Turneo de Ale Kosabela

Unua eŭropa turneo de esperanto-artisto.

Kiam mi kontaktiĝis kun Tobiasz por proponi artistojn por ARKONES 2008 en Poznano (Pollando) kaj ke li kaj la tuta ARKONESa teamo tuj entuziasmiĝi pri la ideo inviti Alejandro Cosavella (Ale Kosabela) tuj mi pensis jen bona okazo por EUROKKA starigi novan turneon ...

Ĝis nun EUROKKA organizis aŭ kunorganizis turneojn en Francio (Kajto, Solotronik, JoMo, Jacques Yvart, Ĵomart, Nataŝa kaj Karina..), sed por tiu ĉi okazo kun la veno de Ale en Eŭropo estis bona oportuno provi pli vastan turneon en diversaj eŭropaj landoj...

Antaŭ ĉio ni devas aparte dankegi ARKONES (sen kiu la turneo ne estintus ebla) kaj sekve ĉiujn homoj kaj esperanto-grupojn kiuj akceptis kaj kunhelpis kaj kunlaboris en tiu grandega tasko..unue Chuck Smith en Berlino kiu lastminute provis starigi koncerton en Berlino sed bedaŭrinde sen sukcesi, Kim Henriksen kiu organizis kaj la akcepton kaj koncerto de Ale en Kopenhago, Lars Sözüer kiu organizis kunlabore kun EUROKKA la Germana parto de la turneo en la kadro de la turneoj de GEA kaj faris la afiŝojn de la turneo, Jeanne-Marie Cash kiu helpis EUROKKAn por la organizado de la franca parto de la turneo, kaj Denis Flochon por la organizado de la Belga turneo.

Tiom ampleksa kaj internacie eŭropa turneo lau mia scio neniam antaŭe okazis kaj ni povas diri ke temas pri vera premiero!

Tiu granda turneo ebligis Ale ludi antaŭ publiko en 32 urboj kaj plenumi entute 36 koncertoj aŭ/kaj prelegojn en la urboj, inter kiuj estis gravaj kulturaj festivaloj aŭ esperanto-aranĝoj : Pozano (Pollando- ARKONES), Kopenhago (Danio), Zutendaal (Belgio-PSKK), Munkeno, Herzberg, Bremen, Essen (Germanio), Namur, Bruselo, Ostendo, Antverpeno (de nove en Belgio), Roterdamo (Nederlando - Malferma Tago), Nilvange, Lille, Arras, Parizo, Angoulême (Francio) Sabadell (Katalunio – KKE), Galgon kaj Sainte-Foy-la-Grande (bordoza regiono), Pau, Villeneuve d’Aveyron, Tuluzo (Zamfesto), Béziers, La Ciotat, Liono, Quetiny, Poncey Lès Athée (denove Francio), Biedenkopf (IS), Düsseldorf (IF), Frankfurto (NR) kaj Dresdeno (denove Germanio).

Ni povas diri ke la turneo estis sukcesa en ĉiuj aspektoj (spertoj, interŝanĝoj, diskonigo de esperanto al ne esperanta publiko, diskonigo de esperanto-muziko, ktp...) por ĉiuj organizantoj, la publiko kaj la artisto.

Jen kion diras Bruno Henri post la koncerto en Nilvange :

...La koncerto suksecis ege bone !!!
Venis preskaù 80 personoj, esperantistoj, multaj civitanoj de mia urbeto, konatuloj... Kutime venas al nia aranĝo inter 30 kaj 60 personoj (prelego aù koncerto).
Ni disdonis 1000 flugfoliojn en la leterkestoj en Nilvange, Gluis tri foje 50 afiŝojn ĉe la muroj. Aperigis anoncon en la loka j'urnalo kaj en la loka televidilo. Mi sendis multajn retmesaĝojn por informi....
La publiko estis kontenta, multe aplaŭdis. Ale kantis 2 pliajn kantojn.
Li kantis duonhoron, poste dum duonhoro montris bildojn kaj rakontis pri ili, kaj finfine kantis duonhore.
Sonsistemo estis tre bone. Junulo bone mastrumis ĝin.
Aperis artikolo kun foto de Ale en la ĵurnalo "Le Républicain Lorrain" en eldono "Thionville-Hayange".
Antaŭ la koncerto 11 esperantistoj manĝis picojn kun Ale kaj la sonteknikisto.
Pierre Salingue bone gastigis Ale kaj vizitis kun li Verdun kaj Douaumont. Catherine Kremer esperantistino kaj profesia ĉiĉeronino en Verdun gvidis ilin en Douaumont.
Ĉe Ipernity de Ale
www.alejandrocossavella.ipernity.com vi povas vidi fotojn de Douaumont, Nilvange pentraĵo ĉe muro kaj la koncertejo "Albert Camus", virgulino de Hayange kaj altfornegoj.
Ale estis kontenta !
Ni enkasigis sufiĉe da mono por kovri ĉiujn kostojn kvankam la eniro estis libera. Sed ni petis al la homoj enmeti monon en ĉapelon por la artisto.
Ni ne ricevis subvencion de la urbo al kiu ni petis ĝin.
Ankaŭ la membroj de "Forum des Citoyens" de Nilvange kaj tiuj de Esperanto Thionville estis ege kontentaj.
Al ni tre plaĉos denove organizi koncerton kun Eurokka !.....

ĝis

Bruno

Aŭ ankaŭ Françoise Pellegrin el Bruselo :

La aŭskultantoj estis 48ope; inter ili, estis , kompreneble, esperantistoj sed 20 el ili ne estis esperantistoj. Temis pri amikoj, konatuloj sed ankaŭ pri oficistoj kaj staĝuloj de la eŭropaj instancoj ( ni faris reklamon, gluante afiŝojn en ĉiujn konstruaĵojn de la eŭropaj instancoj); la aŭskultantaro estis tiel internacia!
Dum pli ol unu horo, Alejandro regalis nin per belegaj kantoj, en esperanto, en la hispana, portugala, angla...kaj la tempo mem haltis.
La etoso en la ejo estis tre varma, tre intima kaj ĉiuj ĝuis la koncerton.
Amiko de mia filo zorgis pri la son-sistemo kaj ĉio bonege fukciis kaj permesis al Ale kanti en la plej taŭgaj kondiĉoj.

Mi ŝatus ankaŭ gratuli vin pro la kunordigado de tia grandega turneo kaj vi ankaŭ meritas grandan aplaŭdon pro la laboro farita! Sciu ke tio, ja, indis!!!
Mi nur esperas ke Ale eltenos tian ritmon sed mi ne timas ĉar li manĝis multe da ĉokolado ĉe ni kaj tio multe helpas por lukti kontraŭ malvarmecon kaj por doni fortan energion.
Dankon pro tia riĉa renkontiĝo!
Plej amike
Françoise

Ankaŭ komentoj de Katja Boen el Lille :

Granda sukceso ! Venis proksimume 80 homoj al la koncerto de Ale, el
kiuj proksimume 20 esperantistoj, kaj ĝi okazis en tre agrabla etoso.
Ni devis aldoni benkojn, seĝojn... Ale kantis en esperanto kaj en la
hispana, dum horo kaj duono, kaj post entuziasma aplaŭdo, li kantis
pliajn kantojn kaj kantigis la publikon.

Ne estis podio en la salono, sed dank'al Michel kiu venigis lin, junulo
zorgis pri la sonsistemo kaj estis tre efika.

Post agrabla momento en apuda restoracio, Ale forveturis kun la
arasanoj. Li vere estas tre simpatia kaj interesa gasto, estis granda
plezuro akcepti lin, sed lia ĉeesto en Lille estis bedaŭrinde ege
mallonga kaj ni nenion el nia urbo povis montri al li. Mankis du pliaj
tagoj en Lille por turismumi, renkonti esperantistojn, fari prelegeton
kun konversacia rondo...

Ni tre dankas vin por la ebleco konatiĝi kun Alejandro kaj organizi
tiun koncerton. Espereble estos aliaj koncertoj !

Ni ankaŭ dankas Lars kiu zorgis pri la afiŝo ĉar eĉ se la koncerto
mem estas bonega, necesas unue venigi homojn, kaj la alloga afiŝo
estis bona reklamilo.
Grandan sukceson ni deziras al Alejandro por la venontaj koncertoj !
Plej amike,
Katja

Kompreneble tiom longa turneo havis ankaŭ ne nur bonajn flankojn … ĉefe en la belga kaj franca partoj ĝi estis tro denca… kaj tro laciga por Ale sen sufiĉaj ripozaj tagoj... efektive li koncertis preskaŭ ĉiutage de la 22ª de novembro ĝis la 22ª de decembro 2008!

Detalojn pri la turneo (kalendaro) vi trovos en la blogo ĉe www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/91242

Kaj www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/103378

Nu ja tio kompreneblas .. ĉar tiom da kluboj volis inviti Ale ke kalendaro rapide pleniĝis ...

Por estonta turneo EUROKKA pli atentos pri malpli denca turneo por ke estu pli komforte por la artisto.. ne eblos kontentigi ĉiujn petojn kaj invitojn .... nu ĉu ni ne diras tiel .. esti viktimo pri sia propra sukceso ? !

Por informo :


En la venonta numero de "La Ondo de Esperanto" (la aprila) aperos raportimpresoj de Ale

Flo !

EUROKKA/ Vinilkosmo





Published at 14:08 / 1 comment / 240 visits
This post is public

Published at 14:36 / 0 comments / 297 visits
This post is public

March 23, 2009

FESTO 2009 en Zwingenberg (Germanio)

De la 8-a ĝis la 15-a de aŭgusto de 2009, FESTO okazos en Zwingenberg, Hesio, Germanio.
Kun riĉa programo... kaj kunlabore kun EUROKKA...

Aliĝu tuj ĉe

esperanto-jeunes.org/FESTO-2009,320?lang=eo

Pliaj videoj por anonci FESTO-n kaj la programon !

Memoru pri Festo 2007 (kaj aliĝu al Festo 2009)

Published at 23:48 / 3 comments / 404 visits
This post is public

March 25, 2009

Esperanto-spektakloj por Aprilo 2009

Esperanto-spektakloj por Aprilo 2009


Afiŝo-Programo kongreso de Paŭo
Afiŝo-Programo kongreso de Paŭ…

En la kadro de la Kongreso de SAT-Amikaro okazonta de la 11a ĝis la 14a de aprilo 2009 en Paŭo (Pau -Bearno/Francio)


- Sabate 11a je la 20a 40 en kinejo "Le Méliès":
koncerto de Jacques Yvart kaj filmo (La pedalaŭto/ El coche de pedales)


- Dimanĉe 12a je la 20a 15 en Teatro Saint Louis :
"La grandioza kongreso" teatraĵo de la TTT
kaj je la 21a 30
koncerto de KAJ TIEL PLU


- Lunde 13a je la 21a en Teatro "Monte Charge" :
Liouba (rusaj rakontoj kaj kanzonoj) kun Veronika Girard (Vera) kaj JoMo ĉe balalajko


Pliaj detaloj pri la programo troveblas ĉe





wwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwww


En la Internacia Junulara Festivalo (IJF)
koncerto kaj popoldancoj kun :
KAPRIOL' (muzikistinoj de KAJTO)

La Itala Esperantista Junularo kore invitas vin partopreni ĉi-jaran Internacian Junularan Festivalon kiu okazos de la 8a ĝis la 14a de aprilo 2009 en Giulianova, en centra Italio, ĉe la Adriatika marbordo.

Kiel vi povas vidi en la ttt-ejo http://iej.esperanto.it/ijf/2009/ kaj la temo kaj la loko estas interesaj kaj allogaj, do entute spertinda renkontigho kun neforgesebla etoso!

KAPRIOL'
KAPRIOL'

wwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwwww


FESTIVALO DE ESPERANTO-MUZIKO
la 24an kaj 25an de aprilo 2009
en Centre Artesà Tradicionàrius. Barcelono (Katalunio)
* 24an de aprilo, koncerto de JOMO KAJ LIBERECANOJ kaj balo de KAJ TIEL PLU
* 25an de aprilo , koncerto de DUOBLE UNU kaj balo de KAPRIOL' (muzikistinoj de KAJTO)


Published at 10:25 / 0 comments / 308 visits
This post is public

( 5 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...