La 12 an de julio ekde la 12a horo tage ĝis 12a horo nokte okazos: KEFeto stafeto
en Kopenhago.
la adreso estas:
Børnekulturstedet
Lyrskovsgade 4, kld.
engang i porten på Enghavevej ved siden af VEGA
(enirejo en la pordego en Englandsvej apud VEGA (VEGA estas granda koncertejo)
La programo :
12-13:30a horo: 2 metiejoj - muzika metiejo / skriba metiejo
14-15a horo: 2 metiojoj - muzik kaj korba metiejo / skriba metiejo
15 - 17a horo: ludoj sur la herbejo interalie hejmfutbalo ktp.
17-19a horo manĝopaŭzo
19-24a horo koncertoj de La Perdita Generacio, Inicialoj D.C., Espo Despo kaj Esperanto de Luxe (membroj de Hotel Desperado + gastoj)
La ideo de KEFeto stafeto estas ke ĝi portu KEF 9 al 2009 (nun kiam ni devis malanonci ĝin por 2008)
KEF 9 okazos en Helsingør / Elsinoro ekde la 6a julio ĝis 12a julio.
Pri tranoktado:
eblas tranokti en la ejo inter la 11an kaj la 12an + 12an kaj la 13 an de julio. kunportu dormsakojn.
Ĉar ni tranoktas en la sama ejo kie la aranĝo okazas ne esperu dormi frue la 12an ;-)
eblas tranokti ĉe esperantoparolantoj
eblas tranokti en migrulhejmo
La fama argentina muzikisto/kantisto Alejandro Cossavella (La Porkojkaj Strika Tango) venos en Eŭropo dank’al la invito de ARKONES en Pollando (19 – 22 sept), li partoprenos la Malferman tago en UEA-Centra Oficejo, la Kataluna Kongreso en Sabadell (6-7-8 decembr.) kaj IS en Germanio.
Ni profitas lian restadon en Eŭropo por organizi preleg/koncert-turneon en Benelukso en novembro kaj en Francio en decembro 2008.
Ĉu vi pretus akcepti Alejandro-nen via urbo por prelego/koncerto (en Benelukso kaj Francio) ?.
Pri la artisto : Alejandro Cossavella venas el suda parto de Argentino el la urbo Bariloche. Li estas multfaceta kaj talenta artisto kiu ludas gitaron, komponas, verkas kaj kantas siajn proprajn kantojn..
En1998 lia kanto Ĉe Montpellier estis premiita de UEA kaj samjare li kantis ĝin premiere en la Internacia vespero en Montpellier okaze de UK antaŭ 3000 kongresanoj.
Alejandro ludas en la bariloĉa rokbando la Porkoj kaj eldonas la diskon ŝako en 1999 kadre de Kolekto 2000 eldonita de Vinilkosmo.
En 2001 li vojaĝas tra Brazilo kaj renkontas la muzikiston Flavio Fonseca kaj ili kune laboras pri Bosanova projekto eldonita de BEL “ Tom Jobim en esperanto”.
En 2004 Alejandro lanĉis kune kun Vinilkosmo la novan projekton “Strika Tango” kun aliaj muzikistoj laŭ tute alia stilo pli ekzotika kun ritmoj regeaj, kaj sudamerikaj kun bosanova kaj salsa influoj... en tiu disko ankau aperas la premiita titolo Ĉe Montpellier.
Por tiu Eŭropa turneo Alejandro enstudiiĝis de nove kaj preparis novajn titolojn por disko kun stiloj diversaj de tango al skao kaj kanzono, tra regeo.
La preleg/spektaklo : Alejandro prezentos al vi argentinaĵojn kaj siajn muzikon kaj kantojn kiuj ravos kaj ensorĉos vin ...
La Celoj de la turneo organizita de EUROKKA ! :
-Krei eblecojn por disvastigi esperanton pere de la kulturo.
-Krei vivon kiu ligas la grupojn, esperanto-klubojn eksterla kongresoj.
-Prezenti esperanton al publiko pere de kvalita spektaklo.
-Disvastigi la ideon pri paco en la mondo kaj fratecon pere de etoso de varmeca spektaklo
-Montri al ne esperanta publiko ke la esperanto-mondo mem generas kulturan vivon
-Doni la eblecon al la esperanto-organizantoj akcepti kvalitajn artistojn internaciajnen sia urbo.
La datoj :proponitaj datoj kaj urboj(kontaktu nin )
Teknikaj bezonoj :Alejandro Cossavella bezonas sonsistemonkun 2 mikrofonoj por voĉo kaj gitaro kaj ankaŭ KD aparaton. Antaŭvidi scenejan lumon por reliefigi la spektaklon …
Por etaj kluboj kun malmulte da publiko (20 personoj maksimume) li povos elturniĝi sen sonsistemo.
Preparoj de la turneo :
Ni deziras scii kiuj estas (principe) interesitaj, antaŭ la 30-a de julio.
La 6 unuaj elektitaj muzikoj ĉi semajne en nia myspace paĝo estas metalaj, eksperimenta, gotika kaj folkprogresiva muzikoj de japana,pola, franca kaj, Italaj bandoj :
- La japana eksperimenta akustikelektronika artisto Zemankova el la urbo Kumamoto kun la esperanto-kanto "Pluvo"
- La milana progresiva folk-bando Rêverie el Italio kun la esperanto-kanto "Kiam alvenos la fino" kun la kunlaboro de Anĉjo Fontana.
- La poznana metalkora bando Krio de Morto el Pollando kun la esperanto-kanto " Mi staras" ankaŭ en videofilmeto aperonta en la nova KD projekto en esperanto.
- La normandia gotika bando Azaŭak el Francio kun la esperanto-kanto "Gotŝajna" ankaŭ en videofilmeto.
- La mondovia metala bando ANIMAE VECTOR el Italio kun la esperanto-kanto " Nigraj kandeloj dancas " aperinta en la demo-KD "Akerono" okaze de IJK.
- La mondovia metala bando ATREIDES el Italio kun la esperanto-kanto "Ŝanĝo Alvenos"aperinta ven la demo-Kd "Venĝo" okaze de IJK.
Vizitu ilin ĉiujn en nia ĉefamikaro (in Top friends) ĉe www.myspace.com/vinilkosmola 6 unuaj (alklaku la bildojn)