September 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

December 2009 (2)
November 2009 (3)
October 2009 (3)
September 2009 (3)
August 2009 (3)
July 2009 (3)
June 2009 (2)
May 2009 (1)
April 2009 (3)
March 2009 (5)
February 2009 (2)
January 2009 (1)
December 2008 (3)
November 2008 (3)
October 2008 (4)
September 2008 (4)
August 2008 (5)
July 2008 (5)
June 2008 (4)
May 2008 (2)
April 2008 (3)
March 2008 (1)
February 2008 (9)

September 1st, 2008

La nova disko de La Perdita Generacio jam disponeblas !

La nova disko de La Perdita Generacio jam disponeblas !

La nova albumo de La Perdita Generacio "Elsplodigos vian domon" ĵus eldonita de Vinilkosmo / GKF jam disponeblas en la retejo de vinilkosmo.com

La disko estos prezentita okaze de koncertoj de La Perdita generacio premiere en Svedio (Hernusando) en ORo (Oranĝa Renkontiĝo) la 5an de septembro kaj sekve en la internacia festivalo ARKONES 19-21 de septembro 2008 en Poznan (Pollando); nepre venu al unu el la du renkontiĝoj (aŭ al ambaŭ) tie por ne maltrafi la eventon !

kaj ĉi-titolo aŭskulteblas ankaŭ en la ludlisto

" Eksplodigos vian domon "

réf : VKKD 92-031

La Perdita Generacio

La Perdita Generacio, konsistas el naŭ grupanoj, kvar muzikistoj kaj pluraj helpantoj. Per belaj melodioj, ludemaj tekstoj pri gravaj temoj kaj tenera etoso La Perdita Generacio disvastiĝis tra la mondo, tiu ĉi nova Kodisko daŭrigas kaj profundigas tiun koncepton.

Foje rapide kaj ironie, foje ĝentile kaj pensige LPG evoluas sian unikan sonadon ĉe la limo inter mondmuziko, popo kaj kanzonoj. La muziko ŝajnas kapteme simpla, sed post pli profunda esploro oni rimarkas ĝian multetaĝecon. Ĉu iam ekzistis ŝlagereca kanto kun pli da akordoj ol amokanto?

Kelkaj tekstoj senkaŝe kritikas la modernan socion el verdula vidpunkto, sed pli ofte la poemoj estas tre personaj kaj la plej profunda radikaleco preskaŭ malvideblas unuavide. Ke fenomenoj ne normalas, nur kutimas ŝajne estas revenanta temo sur la disko.

La Perdita Generacio malofte propagandas, sed lasas al la aŭskultanto la elekton aŭ asroni sur tegmento dum helreveno aŭ daŭre meti kapon en la sablo.

Pluraj el la 13 kantoj de ĉi-disko potenciale iĝos famkonataj en Esperantio kaj eĉ transe. Do, kuraĝu sidiĝi apud la fajro kamena kaj kuŝiĝi sub fortepiano en Kiev' kun La Perdita Generacio. Certe vi ne restos netuŝita kiam ili eksplodigos vian domon.

La muzika kerno de la bando estas geografie centrita en Hernusando en norda Svedio kun Tomas Q Nilsson (voĉo, gitaro, klarneto, ktp), Anna Burenius (voĉo, gitaro kaj piano), Karin Nordström (voĉo, kontrabaso, perkutiloj, ktp), Robin Rönnlund (voĉo, akordiono, fluto, ktp) kaj KarinMalin Ekström (voĉo, melodiko, rano, ktp).

Aldone kiel kromtrakoj en la KD, karaokeemuloj trovos la 13 titolojn en MP3. Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi : vinilkosmo.com

Disvastigenda informo....!!!

Published at 13:39 / 7 comments / 1014 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...