april 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

september 2008 (2)
august 2008 (5)
july 2008 (5)
june 2008 (4)
may 2008 (2)
april 2008 (3)
march 2008 (1)
february 2008 (9)

April 23, 08

Aliĝu al EUROKKA

 

EUROKKA

Saluton karaj!
Mi petas al Junuloj malpli ol 29 jaraĝaj kaj membroj de TEJO aliĝi senkoste al EUROKKA kaj helpi ĝin daŭre esti Faka-asocio de TEJO. ;-)

Aliaj malpli junaj estas ankaŭ bonvenegaj !

EUROKKA (Esperanto-Universala-Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio) estas Esperanto-rokmuzika asocio bazita en Donneville, ĉirkaŭurbo de Tuluzo, sude de Francio (Okcitanio). Se vi ne konas ĝin aŭ volas scii pli, b.v. vizitu: http://artista.ikso.net/eurokka/index.php

Inter pluraj avantaĝoj, kiel EUROKKA-membro vi estos informita pri la plej freŝaj muzikaj novaĵoj, alproksimiĝos al la Esperanto-kulturo kaj ĝiaj artistoj, komunikiĝos kun aliaj muzikŝatantoj kaj havos eblon aktivi kaj helpi al disvolvigo kaj disvastigo de E-muziko en kaj ekster Esperantio.

Aliĝantoj de EUROKKA tiel havus

  • la informleteron de Vinilkosmo
  • la retan version de Rok-gazet' kiam gxi funkcios
  • antaŭrigardon de muzikklipoj
  • eventualajn surprizajn rabatoj ofertitaj de Vinilkosmo (sed sur la paĝo de EUROKKA kaj ne tiu de Vinilkosmo)

Se vi ankoraŭ ne estas membro, tiam vi povas ĉi-tie aliĝi : artista.ikso.net/eurokka/membro/login.php

Aŭ Vi simple sendu retpoŝton kun la teksto "Jes, mi volas membriĝi al EUROKKA !" kaj la sekvaj informoj (ĉiuj bezonatas) al eurokka@ikso.net:

  • Nomo:
  • Adreso:
  • Poŝtkodo:
  • Urbo:
  • Lando:
  • Retadreso:
  • Naskiĝdato:
  • Ĉu membro de TEJO:

Plej amike
Rogener Pavinski

(ĝis nuna komitatano A por EUROKKA en TEJO)

 

© Published at 17:03 / 2 comments / 291 visits
This post is public

( 1 post )