VINILKOSMO "Esperanto-Muzik-Prod."'s articles

Archives

  • Taglibro de Brutulo

    - 12 Apr 2012
    Aperonta albumo en Majo 2012 La dua plena albumo de ETERNE RIMA - Taglibro de brutulo aperonta sur KD en majo 2012 . Legu pli pri la albumo en la elŝutejo ĉe :

  • Subtenu novan filmo-projekton

    - 03 Apr 2012
    Subtenu novan filmo-projekton "La Plejpleja Festivalo". Paŭzu dum 10 minutojn, kaj bonvolu rigardi tiun fimeton www.indiegogo.com/laplejplejafestivalo kaj disvastigi ĝin inter viaj geamikoj - Vi povas fari kontribuojn, elekti rekompenson aŭ simple sekvi la novaĵojn pri la projekto. Se sufiĉe da homoj apogos ĝin, eblos realigi "La Plejpleja Festivalo"n.

  • Muzikvideo antaŭ apero de la albumo "ORIGINOJ" de Zhou-Mack Mafuila

    - 22 Mar 2012
    Por anonci la aperon de nova KD-albumo en aprilo por Pasko Vinilkosmo prezentas ĉi tiujn videojn. La kompleta altdifina video estas akirebla elŝute ĉe : www.vinilkosmo-mp3.com/videos-video-clip-zhou-mack-mafuila-originoj-vkkd110-p-1348.html Eblas ankaŭ de nun malkovri Zhou-Mack Mafuila pli detale en la artista paĝo ĉe: www.vinilkosmo-mp3.com/zhou-mack-mafuila-c-74_194.html Premiere vi jam povas antaŭĝui fragmentojn el la albumo ORIGINOJ…

  • Bonvolu aŭskulti laŭeble plej multe hodiaŭ kaj en la sekvontaj tagoj Radio-Muzaiko -n.

    - 16 Mar 2012 - 1 comment
    Helpu al Esperanto-radio! Bonvolu aŭskulti laŭeble plej multe hodiaŭ kaj en la sekvontaj tagoj MUZAIKO -n. Muzaiko funkcias ĉe la provizanto Radionomy. Radionomy pagas por la kopirajtoj, faras la administradon kaj provizas retradioregilon, sed kompreneble volas ion kiel "repagon". Tiu "io" estas la reklamoj kaj ke la radiostacioj havu sufiĉe da aŭskultantoj. Post 3 monatoj oni devis atingi averaĝon de 12 horoj tage kaj post 9 monatoj oni devas atingi 130 horojn tage. La ave…

  • Muzikvideo "Suno sunu" el la albumo JoMo friponas !

    - 07 Mar 2012 - 1 comment
    La jutuba kanalo " Amuzejo " de Svena Dun prezentas novan filmeton kun la infana kanto Suno sunu de JoMo aperinta en la albumo JoMo friponas ! disponebla nun nur elŝute en la elŝutejo de Vinilkosmo ĉe: La plaĉa filmado, kun infanoj kiel protagonistoj, okazis en la lernejo " Fuente de la Salud " de Santander.

  • Novaĵoj de Vinilkosmo ĉe La Ondo de Esperanto kaj Balta Ondo

    - 27 Feb 2012
    Novaĵojn pri la nuna situacio de Vinilkosmo post la incendio legeblas en la ĵus aperinta artikolo ĉe La Balta Ondo

  • AMINDAJ en ĈRI

    - 21 Feb 2012
    Intervjuo pri AMINDAJ elsendiĝis en la programo de Ĉina Radio Internacia la 13an de februaro 2012 jen la ligo por aŭskulti ĝin rete (vi bezonas Realplayer por ĝin aŭskulti, elŝutebla senpage) http://esperanto.cri.cn/641/2012/02/10/1s132816.htm La albumo Amindaj estas aĉetebla ĉe la retejoj de Vinilkosmo : En la diskoservo : En la elŝutservo mp3 kaj ogg: kaj laŭ flac formato :

  • La albumo REVADO ĉe Ĉina Radio Internacia.

    - 16 Feb 2012
    Lundon la 30an de Januaro 2012 Ĉina Radio Internacia intervjuis la italan muzikan grupon Rêverie, pri ĝia nova duobla albumo “Revado”. La elsendo estas aŭskultebla ĉe tiu ĉi ligilo (parto unu) : http://esperanto.cri.cn/641/2012/02/03/1s132581.htm (parto du) : http://esperanto.cri.cn/641/2012/02/24/1s133276.htm REVADO estas aĉetebla per la retejoj de Vinilkosmo : En la diskoservo: En la elŝutservo (MP3-OGG): Laŭ FLAC formato ĉe:…

  • Duope de Kajto ĉe ĈRI

    - 06 Feb 2012
    Ĉina Radio Internacia intervjuis la frisan folkbandon Kajto , pri ĝia nova albumo “ Duope ”. La elsendo estas aŭskultebla ĉe tiu ĉi ligilo : http://esperanto.cri.cn/641/2012/02/06/1s132651.htm Duope estas aĉetebla per la retejoj de Vinilkosmo : En la diskoservo: En la elŝutservo (MP3-OGG): Por pli da informoj pri Kajto , Nanne kaj Ankie, kaj iliaj KDoj, vizitu: www.nanne-ankie.nl

  • Omaĝo al Georges Brassens

    - 06 Feb 2012
    Yvart, Jacques. Brassens plu. Vinilkosmo, 2011. Artikolo aperinta en la "Ondo De Esperanto" kaj en la retpaĝo de La Balta Ondo alklaku tiun ligon por legi pli : http://sezonoj.ru/2012/02/208recenzo1/ " Brassens plu " nova albumo de Jacques Yvart La KD-albumo disponeblas en la diskoservo de Vinilkosmo : kaj en la elŝutejo laŭ mp3 kaj ogg, ĉi tie : Kaj laŭ senperda formato flac ĉe

  • Muzikajn bondezirojn al ĉiuj

    - 01 Jan 2012 - 1 comment
    Muzikajn bondezirojn al ĉiuj kun multe da sano por la nova jaro 2012a

  • Kapriol'! en la Januara Ondo

    - 23 Dec 2011 - 1 comment
    Recenzo el la januara Ondo pri Aventur' de Kapriol'! http://sezonoj.ru/2011/12/kapriol/ Bonan kaj dancan jarfinon!

  • VINILKOSMO en la oktobra "Beletra Almanako"

    - 15 Dec 2011
    La oktobra Beletra Almanako publikigis artikolon pri la incendio ĉe Vinilkosmo kaj informas pri la subtenkampanjo per disvendado de savitaj diskoj el la fajrego. Malkovru la riĉegan enhavon de tiu eldonaĵo. www.beletraalmanako.com

  • Jula informletero de Vinilkosmo n-ro 32

    - 12 Dec 2011
    Decembro 2011 Informletero de Vinilkosmo n-ro 32 pri aktualaj esperanto-muzikoj preparita por vi Se vi preferas legi laŭ formato HTML enrete, simple alklaku ĉi tie : www.vinilkosmo.com/?newsletter=32&lge=e «»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«» Estimata Baldaŭ Kristnasko , kaj jen la okazo por fari jarfinan bilancon, kiu malfeliĉe estis markita de la detruiga incendio pri kiu ni informis vin en nia pasinta informletero, kaj la perdo d…

  • JoMo trapasas KER-ekzamenon

    - 28 Nov 2011 - 2 comments
    JoMo: KER-ekzameno edukado.net/ekzamenoj/ker

  • Informletero de Vinilkosmo N-ro 31 Novembro 2011

    - 17 Nov 2011
    Informletero de Vinilkosmo N-ro 31 Novembro 2011 Karaj legantoj, Niaj novaĵoj ne tre oftas, kvankam estas kelkaj bonaj, tio ja ne estas kio plej zorgigas nin en tiu fatala momento, en kiu impresa incendio detruis gravan parton de la havaĵoj de Vinilkosmo. Granda kvanto da KDoj forbruliĝis, sed speciala kaj escepta oferto estas proponita subtene, pri tio legu ĉi sube ! Malgraŭ tiuj malfacilajhoj du novaj albumoj aperas en la VK-katalogo, nova KD de Kajto kiu sumas nun 6 albumojn kaj tie…

  • Subtena kampanjo al Vinilkosmo per mendado de savitaj diskoj / Campagne de soutien à Vinilkosmo

    - 11 Nov 2011
    Subtena kampanjo al Vinilkosmo per mendado de savitaj diskoj / Campagne de soutien à Vinilkosmo en commandant des CD rescapés de l'incendie Vinilkosmo lanĉas subtenan kampanjon post savado el la detruita stokejo de sufiĉe bona kvanto da diskoj kiuj ne estis forbruligitaj, sed kies libretoj kaj ujoj estis difektitaj pro la akvo de la fajrobrigadistoj dum la estingo de la fajrego. Ni elprenis ĉiujn eblajn diskojn, puri…

  • Apero ĉe Vinilkosmo de la KD-albumoj "Duope" de KAJTO kaj la kubaj AMINDAJ

    - 19 Oct 2011
    Ĵus aperis ĉe Vinilkosmo la KD-albumojn de Kajto " Duope " kaj la unua albumo de la bando Aminda el Contramaestre en Kubo. Ili disponeblas en la reta diskoservo ĉe www.vinilkosmo.com kaj en nia la elŝutservo ĉe www.vinilkosmo-mp3.com AMINDAJ - AMINDAJ En la diskoservo : En la elŝutservo mp3 kaj ogg: kaj laŭ flac formato : DUOPE - KAJTO

396 articles in total