Vinilkosmo         "Esperanto-Muzik-Prod." Published on September 1st, 2008
by Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro

Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."'s blog

Browse posts
La Pafklik registras la rep-albumon "Fek al Esperanto!"
Posted on October 4, 2008
10 comments (latest 10 months ago)
Informletero n-ro 23 / Lettre d'info n°23 / Newsletter # 23
Posted on September 15, 2008
Pri la turneo de Alejandro Cossavella
Posted on September 10, 2008
7 comments (latest 12 months ago)
Le nouvel album de La Perdita Generacio, déjà disponible !
Posted on September 2nd, 2008
La nova disko de La Perdita Generacio jam disponeblas !
7 comments (latest 14 months ago)
Hej ! Alejandro Cossavella en "Parolu mondo" !!!
Posted on August 31, 2008
3 comments (latest 14 months ago)
Muzikvideo "Maĥnovŝĉino" de JoMo kaj Liberecanoj / Video "MAKHNOVCHTCHINA " de JoMo & Libertarios
Posted on August 18, 2008
13 comments (latest 14 months ago)
Muzikvideo "Al barikadoj !" de JoMo kaj Liberecanoj / Video de "¡ A las barricadas !" JoMo y Libertarios (version esperanto, español, français)
Posted on August 11, 2008
17 comments (latest 14 months ago)
Bonaj memoraĵoj.... FESTO 2007
Posted on August 11, 2008
9 comments (latest 14 months ago)

Keyword tags

musique
music
musica
esperanto
musik
muziko
perdita
generacio
artistoj
tomio
Vinilkosmo
EUROKKA
espéranto
La perdita Generacio
Eksplodigos vian domon

Member tags

Robin Rönnlund
Anna Burenius
Karin
ARKONES

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 970 times

La nova disko de La Perdita Generacio jam disponeblas !

Monday September 1st, 2008 at 01:39PM

La nova disko de La Perdita Generacio jam disponeblas !

La nova albumo de La Perdita Generacio "Elsplodigos vian domon" ĵus eldonita de Vinilkosmo / GKF jam disponeblas en la retejo de vinilkosmo.com

La disko estos prezentita okaze de koncertoj de La Perdita generacio premiere en Svedio (Hernusando) en ORo (Oranĝa Renkontiĝo) la 5an de septembro kaj sekve en la internacia festivalo ARKONES 19-21 de septembro 2008 en Poznan (Pollando); nepre venu al unu el la du renkontiĝoj (aŭ al ambaŭ) tie por ne maltrafi la eventon !

kaj ĉi-titolo aŭskulteblas ankaŭ en la ludlisto

" Eksplodigos vian domon "

réf : VKKD 92-031

La Perdita Generacio

La Perdita Generacio, konsistas el naŭ grupanoj, kvar muzikistoj kaj pluraj helpantoj. Per belaj melodioj, ludemaj tekstoj pri gravaj temoj kaj tenera etoso La Perdita Generacio disvastiĝis tra la mondo, tiu ĉi nova Kodisko daŭrigas kaj profundigas tiun koncepton.

Foje rapide kaj ironie, foje ĝentile kaj pensige LPG evoluas sian unikan sonadon ĉe la limo inter mondmuziko, popo kaj kanzonoj. La muziko ŝajnas kapteme simpla, sed post pli profunda esploro oni rimarkas ĝian multetaĝecon. Ĉu iam ekzistis ŝlagereca kanto kun pli da akordoj ol amokanto?

Kelkaj tekstoj senkaŝe kritikas la modernan socion el verdula vidpunkto, sed pli ofte la poemoj estas tre personaj kaj la plej profunda radikaleco preskaŭ malvideblas unuavide. Ke fenomenoj ne normalas, nur kutimas ŝajne estas revenanta temo sur la disko.

La Perdita Generacio malofte propagandas, sed lasas al la aŭskultanto la elekton aŭ asroni sur tegmento dum helreveno aŭ daŭre meti kapon en la sablo.

Pluraj el la 13 kantoj de ĉi-disko potenciale iĝos famkonataj en Esperantio kaj eĉ transe. Do, kuraĝu sidiĝi apud la fajro kamena kaj kuŝiĝi sub fortepiano en Kiev' kun La Perdita Generacio. Certe vi ne restos netuŝita kiam ili eksplodigos vian domon.

La muzika kerno de la bando estas geografie centrita en Hernusando en norda Svedio kun Tomas Q Nilsson (voĉo, gitaro, klarneto, ktp), Anna Burenius (voĉo, gitaro kaj piano), Karin Nordström (voĉo, kontrabaso, perkutiloj, ktp), Robin Rönnlund (voĉo, akordiono, fluto, ktp) kaj KarinMalin Ekström (voĉo, melodiko, rano, ktp).

Aldone kiel kromtrakoj en la KD, karaokeemuloj trovos la 13 titolojn en MP3. Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi : vinilkosmo.com

Disvastigenda informo....!!!

7 Comments / add your comment?

Mirna Marino says:
Kaj kia interesa kovrilo!
Sukceson! ;-)
Posted 14 months ago. ( permalink )
dormomusopro says:
Bonege !!!
Mi volas ĝin.
(la diskon)

:-)
Ĝis
Posted 14 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
Vi povos havi ĝin okaze de venonta deĵorado en budo ;-)
ekzemple la 28an de septembro dum Randovales en Labège ĉu ?
Ĝis !
Flo !
Posted 14 months ago. ( permalink / translate )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod." edited this comment 14 months ago.
Przemysław Wierzbowski says:
Mi ekŝatis tiun grupon lastatempe, ĝi vere profesias, kaj tre elstaras kompare kun ĝenerala muzikistaro en Esperantujo. Ekhavi la diskon estos bone, do ĝis la revido en Arkones :-)
Posted 14 months ago. ( permalink )
La Pafklik- Hiphopa kompilo pretas ! http://bit.ly/hhk_vol1 says:
Tuj achetu !!!!
Posted 14 months ago. ( permalink / translate )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Mi esperas, ke oni povas aĉeti ilin en la EKC de Tuluzo????
Posted 14 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
Mi ne certas..., ĉiukaze nun ne ĉar EKC ne mendis diskojn ...
sed se vi volas diskon mi povas rezervi unu por vi kaj kiam vi venos al tuluzo vi kontaktu min kaj ni renkontiĝos ;-)
ĝis
Kise
Flo !
Posted 14 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...