Vinilkosmo         "Esperanto-Muzik-Prod." Published on August 18, 2008
by Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro

Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."'s blog

Browse posts
Pri la turneo de Alejandro Cossavella
Posted on September 10, 2008
7 comments (latest 12 months ago)
Le nouvel album de La Perdita Generacio, déjà disponible !
Posted on September 2nd, 2008
La nova disko de La Perdita Generacio jam disponeblas !
Posted on September 1st, 2008
7 comments (latest 14 months ago)
Hej ! Alejandro Cossavella en "Parolu mondo" !!!
Posted on August 31, 2008
3 comments (latest 14 months ago)
Muzikvideo "Maĥnovŝĉino" de JoMo kaj Liberecanoj / Video "MAKHNOVCHTCHINA " de JoMo & Libertarios
13 comments (latest 14 months ago)
Muzikvideo "Al barikadoj !" de JoMo kaj Liberecanoj / Video de "¡ A las barricadas !" JoMo y Libertarios (version esperanto, español, français)
Posted on August 11, 2008
17 comments (latest 15 months ago)
Bonaj memoraĵoj.... FESTO 2007
Posted on August 11, 2008
9 comments (latest 15 months ago)
Rêverie, ne-esperantista muzikbando eldonis du esperantlingvajn kantojn
Posted on August 4, 2008
1 comment (latest 15 months ago)
Nia ĉi semajna elekto 4 ! / Notre sélection de la semaine 4 ! / Nuestra seleccion de la semana 4
Posted on July 25, 2008

Keyword tags

musique
rock
musica
esperanto
musik
rockmusic
anarquismo
muziko
JoMo
rokmuziko
Vinilkosmo
EUROKKA
liberecanoj
libertarios
anarkio
anarchisme
libertaires
anarkiismo
Maĥovŝĉina
MAKHNOVCHTCHINA
Maĥno
Makno
Nestor Makhno
Batko Makhno
Piotr Archinov
Voline
Insurrection Ukrainienne

Member tags

j O m O

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 1 467 times

Muzikvideo "Maĥnovŝĉino" de JoMo kaj Liberecanoj / Video "MAKHNOVCHTCHINA " de JoMo & Libertarios

Monday August 18, 2008 at 09:13AM

Maĥnovŝĉino / Makhnovchtchina

Himno de la ukrainia.anarkiista revolucio

Hymne de la révolution anarchiste ukrainienne

Himno de la revolucion anarquista ukraniana

Nestor "Batko" Makhno, Voline , Piotr Archinov, Kronstad, Maĥovŝĉina

Disko disponebla ĉe vinilkosmo.com

translate into English

13 Comments / add your comment?

Stanislao says:
JoMo - ĉu Vi ne audis ke Leo Tolstoj, la mondkonata rusa verkisto kaj autoro de la tradukita en Esperanton verkego: Milito kaj paco, anoncadis du gravajn ordojn: 1. pardonadi al ĉiujn kaj 2. malkontraustaradi al malbono per perforto??? Kiucele, do, en ĉi tiu filmeto estas ankau ĉi tiu GRANDA RUSO - Lev Tolstoj? Kaj krome, Leo Tolstoj ne ĝisvivis la oktobran revolucion de 1917 jaro!!! Kaj krom tio, certe vi scias, ke dum ĉi tiu revolucia milito kaj dum la enlanda milito ĝis la jaro 1920 en tiama Rusujo pereis pli ol 20 MILIONOJ da H O M O J!!!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
Kara Stanislao,
JoMo ne havas Ipernitian paĝon kaj do mi sendis al li vian komenton kaj li ĵus respondis ...mi aldonas lian respondon al vi ĉi sekve :

Saluton Stanislao !
Mi dankas vin pro intereso al tiu bildprezento. Vi havas du interesajn demandojn pri la fotoj de Tolstoj kaj Trockij. Jen kial mi enmetis ilin :

- Lev Tolstoj tute ne partoprenis la ukrainan revolucion konatan sub la nomo "Maĥnovŝĉina", sed mi pensis ke lia personeco influis ĝin. Tolstoj estis : anarkiisto (li influis Chulkov), kontraŭarmea, pacisto (li interskribis kun Gandhi), religia sed malfidis en la ortodoksa eklezio kiu lin forĵetis, vegetarano kaj ĉefe esperantisto. Ĝis nun li estas la plej grava tutmonde konata personeco kiu diris ke li lernis esperanton "post du horoj". Estis li kiu volis doni siajn bienojn al la kamparanoj kiuj rifuzis. Pro tiuj kialoj mi pensas ke li meritas esti menciita. Ankaŭ mi ŝatas pensi ke oni povas esti religia kaj anarkiisto. Mi ne estas kredanto sed mia edzino jes, do ekzistas spaco por interkompreno.
Krome, la du frazoj, kiujn vi citas, estas certe influitaj de lia kristana pensmaniero (se oni frapas vin sur vangon, donu la duan)

- La dua Lev T. (amuze) partoprenis la eventojn de tiu periodo. Li kreis la NKVD-on, (pli frue Cheka), aŭ se vi volas rusa Gestapo. Li estis ĉefo de la ruĝa armeo. Lia taktiko estis uzi la anarkiistajn batalantojn kontraŭ la tzaristoj kaj poste aresti ilin kiam "blankuloj" (la tzaristoj) forfuĝis tra nigra maro (kolora bela kontrasto). ĉiam la anarkiistoj de la ribela armeo hezitis inter fidi lin aŭ ne. Malfeliĉe ili lin fidis unumomente. Lev Trockij estis kontraŭ-revoluciulo, kies nura gloro entenas en tio, ke oni lin murdis sub ordo de Stalino.
Laŭ via lasta frazo, mi timas, ke vi pensas ke tio bildprezento estas glore al la soveta revolucio. Mi povas vin trankviligi : la ukraina revolucio de la ribela armeo celis instali memestran kaj liberecan socion, la soveta armeo destruis tiun esperon kaj plifortigis samtempe la premon de Ruslando super Ukrainio.
Ĝis baldaŭ kaj dankon pro via intereso !
Amike,
j O m O
Posted 15 months ago. ( permalink )
Farri says:
Posted 15 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
Dankon Farri.. pro la komplementa dokumento !
Perfekte !
Flo !
Posted 15 months ago. ( permalink )
Lluís says:
Teĥnikaĵo - mi ne sukcesas ŝarĝi sufiĉe rapide la filmon, por komforte ĝin spekti. Mi ne la unuan fojon tion spertas pri filmoj de YouTube, kaj ne nur de mia hejmo. Ĉu aliaj spertas simile?
Posted 15 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
Mi tute ne havas problemojn por ŝarĝi la filmon rapide... povas esti ke pri tio kulpas ĉu via konekto ĉu via komputilo.. mi ne fakas pri tio... certe Farri pli kompetentas pri tiuj teknikaĵoj...
amike
Flo !
Posted 15 months ago. ( permalink )
Lukaso ЄЭ says:
Unu el miaj plej ŝatataj versioj de "Maĥnovŝĉino", ĝuste farita de JoMo kaj Liberecanoj! Dankon, Flo!!!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
Certe vi pravas Lukaso !
ne dankinde.. ;-)
ĝis !
Flo !
Posted 15 months ago. ( permalink )
Mirna Marino says:
Bonega ! Mi fane observas la karieron de JoMo! Gratulojn!
;-)))
Posted 15 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
Nu do tiu muziko venas el unu el siaj unuaj diskoj eldonita en 1998 !
kiam lia bando Liberecanoj sonis vere roke... ;-)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Simono says:
Mi ŝatis la muzikon, kaj la revolucian etoson, sed tio kion mi plej ege ŝatis estis la bildoprezenton, kaj precipe la bildo de Bart kaj Lisa portante la ruĝan-nigran flagon! Ĉu tiu bildo ekzistas ie enrete enŝutebla?
Posted 15 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
Simono, dankon pro via komento.. mi sendis ĝin al JoMo kaj li sendis la bildon de Bart & Lisa por vi .. se vi indikas al mi vian retadreson mi sendos la bildon rekte al vi..
Plej muzikamike salutas
Flo !
Posted 15 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod." edited this comment 15 months ago.
Cezar /Kaiserpro says:
Ankaŭ mi, konvinkita anarkia marksisto, volus havi la bildon. Ĉu vi povus sendi ĝin ankaŭ al mi? Ke la komunistoj subigis kaj parte eĉ pafmortis la anarkiistojn, estas unu el la plej sangaj ŝercoj de la monda historio, sed kion fari? Tiel estis kaj certe foje plu estas. La plej multaj komunistoj ĝis nun ne ekkomprenas, kia tragiko tio estis, bedaŭrinde. Sed libera socio kun gvidantoj neniam eblos. Pri tio Bakunin, Kropotkin kaj Maĥno tute pravas.Nur se la pesto de l' aŭtoritato, kiu regas en ĉiuj partioj, foriĝos, ni povos esperi pri socio, en kiu laŭ la manifesto de Marks "la libera evoluo de ĉiu estos la bazo por la libera evoluo de ĉiuj."

Al JOMO kaj lia simpatia bando mian specialan dankon pro tiu bonega himno!


Viaj Cez!
Posted 14 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...