Vinilkosmo         "Esperanto-Muzik-Prod." Published on August 4, 2008
by Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro

Keyword tags

musique
musica
esperanto
shakespeare
muzik
muziko
espéranto
Rêverie

Member tags

Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 677 times

Rêverie, ne-esperantista muzikbando eldonis du esperantlingvajn kantojn

Monday August 4, 2008 at 09:53PM

 

Ne-esperantista muzikbando eldonis du esperantlingvajn kantojn

Antaŭ ne longe ne-esperantista muzikbando el Milano (Italujo), kiu nomiĝas Rêverie, eldonis diskon kies titolo estas “Shakespeare, la donna, il sogno” (Ŝekspiro, la virino, la revo). Tiu disko, kiu estas ĉefe anglalingva (la pecoj plejparte estas muzikigoj de poeziaĵoj de Ŝekspiro), entenas ankaŭ, kiel “kromajn trakojn” (“bonus tracks”), du esperantlingvajn kantojn. La esperantlingvajn tekstojn de tiuj du kantoj verkis Anĉjo (Andrea Fontana). La unaj du publikaj plenumoj de tiuj ĉi du kantoj (“Kiam alvenos la fino” kaj “Plurestantaj Memoroj”) - okazintaj en Cascina Monluè (Milano) la 8an de Julio de la 2006a ene de la Festivalo “East is West” estis filmitaj– ĉi sekve vi povas spekti "Plurestantaj memoroj" .

Aliaj filmetoj kaj aŭskulteblaj muzikoj troveblas en la myspace-paĝo de Rêverie (Bonvolu rimarki ke la filmadoj estis faritaj per amatora filmilo, do la bilda kaj la sona kvalitoj estas rimarkinde malaltaj).

Nun la disko Shakespeare, la donna, il sogno (Ŝekspiro, la virino, la revo) estas aĉetebla rete, aŭ per rekta kontakto pere de la retpoŝta adreso : postmaster@reverieweb.com .

Pli da informoj pri la arta kunlaboro inter Rêverie kaj Anĉjo eblas legi ĉe la artikolo: LA MUZIKGRUPO “RÊVERIE” KAJ ESPERANTO Pli da informoj pri la disko “Shakespeare, la donna, il sogno” (Ŝekspiro, la virino, la revo) legeblas ĉe la artikolo: ŜEKSPIRO, LA VIRINO, LA REVO

1 Comment / add your comment?

Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Tre kara Flo,
mi kore dankas vin, en mia nomo kaj en la nomo de Reverie, pro via artikolo!
:-)

Plej amike kaj muzikameme salutas vin
Anĉjo.

[???ESPERANTO???]
Posted 15 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...