Flo Martorell ricevis la ĉi jaran FAME-premion !


Fotis: Inge Simon
En 1988 Alois Meiners starigis la fondaĵon FAME por subteni la Esperantan kulturon, enkadre de kiu ĝi aljuĝas "Kultur-premion FAME" kun aldonita sumo de 3000 eŭroj - la plej alta premio-sumo en la Esperanta-mondo.

La ĉi-jaran premion ricevis Floréal Martorell, por siaj meritoj rilate al Esperanta muzika kulturo! La transdona ceremonio okazis en la urbo Aalen, en kadro de solena festo kun subteno de la urba administracio. La festprelegon faris konata germana esperantisto, eksperto-muzikisto Gunnar Fischer.

S
incerajn gratulojn al Floréal Martorell, kaj al la tuta teamo de la Esperanto-eldonejo Vinilkosmo pro la premio!

RET-Info
Szilvási László

Artikoloj en la Aalena gazetaro :






Plenan raporton kaj amplaksa artikolo aperas ankaŭ ĉe sezonoj.ru/2012/11/fame2012

kaj jen artikolo aperinta en "La dépêche du midi" de la 22a de novembro 2012 en la eldono Tuluzo sud-orienta



Article paru dans La dépêche du Midi édition Toulouse Sud-est du 22 novembre 2012
Article disponible aussi sur / Artikolo ankaŭ disponebla ĉe:
www.ladepeche.fr/article/2012/11/22/1495412-donneville-floreal-martorell-nobel-de-l-esperanto.html