Informletero de Vinilkosmo n-ro 35 de junio 2012

pri aktuala esperanto-muziko

preparita por vi

Se vi preferas legi laŭ formato HTML enrete, simple alklaku ĉi tie :
www.vinilkosmo.com/?newsletter=35&lge=e


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Kara leganto

De unu trimestro novaĵoj aperas ĉiu monate, produktaĵoj, festoj kaj venontaj kulturaj
aranĝoj kaj projektoj en preparo, somero anoncas sin varma kaj eventoriĉa!

La albumoj "Originoj" de Zhou-Mack Mafuila

kaj "Taglibro de brutulo" de Eterne Rima,
daŭre ĉeestas en la ĉefaĝo de www.vinilkosmo.com kaj disponeblas laŭ
ciferecaj formatoj ĉe Vinilkosmo-mp3.com .


Hodiaŭ, jen Manuel kiu revenas kun nova albumo popkanzona, en kiu malkovrendas liaj unuaj personaj
komponaĵoj.

Renkontiĝoj en Katalunio kaj en FESTO por tiuj kiuj ŝatas vojaĝi, bandoj kaj artistoj invititaj por fascinaj
projektoj, nova riĉofonto ĉe interreto kun la baldaŭa reveno de la esperanta Artista Datumbazo,
kiu dormis de 2008, kaj pluraj titoloj el nia katalogo en ampleksa nova kompilo donacita de CD1D
kaj ankoraŭ ...
Esperanto kreskigas sian ĉeeston tra la mondo, ĉiuj detaloj legendas ĉi sekve. Dezirante al vi
harmonian kaj sunan someron !!!

Nia kompleta katalogo ĉe :


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Vinilkosmo-Novaĵoj

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 112 " Ĉu plu ekzistas Amo? "

MANŬEL



Unuafoje prezentita en 2011 per sia unua albumo, ‘Duonvoĉe… tutkore’ (VKKD104), Manŭel estas certe netipa artisto kiu tamen akiris la aprobon de la esperantistoj; sufiĉas nur legi la recenzojn en la faka gazetaro.

Kaj nun li proponas al ni duan albumon.

Oni pensus ke emerita elektrona inĝeniero kaj memlerninta muzikisto, kaj kiu cetere operaciiĝis je la voĉkordoj, ne estus la plej taŭga kandidato por produkti muzikon por ĉiuj generacioj kaj devenoj.

Kaj tamen….

Krom la multaj novaj versioj de famaj ekstertempaj muzikistoj tradukitaj en esperanton (ekz. la Beatles), ĉi-foje Manŭel ekverkis proprajn pecojn, kaj jam ofertas tri kiuj tuŝas romantikajn temojn kun alvoko al amo kaj paco; sed ankaŭ kun pli gravaj temoj.

Lia ĉefa celo restas diskonigi la Internacian Lingvon, ĉar ĝi estas simpla rimedo por komuniki kun la tuta mondo: muziko kaj esperanto ja konsistigas duopon kies efikeco ne plus estas demonstrenda; kaj tion ne kontraŭdiros la esperanto-instruistoj kiuj uzis la kantojn de lia unua albumo kiel ekzercojn en siaj lingvokursoj.

La fakto ke famaj esperantistoj, kiaj Mariana Evglogieva, Mikaelo Bronŝtejn, kaj Nikolao Minnaja, provlegis liajn tekstojn, montras ilian aprezon pri la adaptoj kaj komponaĵoj de Manŭel.

Kaj oni neniel povas dubi lian esperon ke pli junaj artistoj rekantos kaj disaŭdigos ilin.

Senhezite aldonenda al via diskaro por ŝatantoj de tia popkanzona romantika stilo !

La albumo estas distribuata de Vinilkosmo kaj disponeblas ekde la 1a de junio en sia diskoservo alklakante ĉi tien :


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Lasta periodo por aliĝi al FESTO 2012

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


Ne plu restas multe da tempo por aliĝi al FESTO 2012. Rapidu!

Iru ĉe tiu ĉi ligo por aliĝi tuj:
festo2012.esperanto-jeunes.org/?lang=fr

Rememorigo pri la arta programo:

- Vendrede 17: Interkona vespero.

- Sabate 18: Zhou-Mack Mafuila, afrika regeo.


- Dimanĉe 19: Espo Despo, roka kaj mondmuzika miksaĵo.


- Lunde 20: Dolchamar, pop-roko.


- Marde 21: Jonny M, regeo.


- Merkrede 22: Billy Fumey , arpitana folko
.

- ĵaŭde 23: Teatra trupo Kvak el Parizo, prezentos la teatraĵon Karotkapo (Poil de Carotte de Jules Renard) kaj Internacia Vespero.

Lokaj bandoj koncertos kiel unuaj partoj.


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

La Kompilo 6 de CD1D

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


La alternativa muzikelŝutejo, CD1D, proponas sian sesan ampleksan kompilon konsistanta el kvar sendependaj kompiloj kaj enhavas plurajn titolojn en la Vinilkosmo-katalogo !!

Tiu kompilo konsistiĝas jene :

* Roka/punka kompilo



* kanta/folka/popa kompilo



* rega / Doba / hiphopa / repa kompilo



* Elektronika kompilo


kaj por la plej frandemaj, jen dika kompilo kunigante chiujn 4 kompilojn :



Tri esperanto-titoloj inter kiuj unu el la albumo Originoj de Zhou-Mack Mafuila kaj du el la HHK2 ĉeestas en la regea/doba/hiphopa/repa volumo kaj en la tutplena kompilo kun la kvar volumoj.

Aŭskultenda sen modero alklakante ĉe "écouter" aŭ "Listen" (aŭskulti), por aliri la radion : cd1d.com/radio.php?release_group=201573
aŭ elŝutante ĝin (senpage!) tra ĉi supraj ligoj


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Espo Diablo

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


Espo Diablo, kiu partoprenis en la Hiphopa kompilo HHK2, serĉas du aŭ tri esperanto-gekantistojn (almenaŭ du inajn voĉojn) por popmuzika kunlabora projekto.

Jen ekzemplo de la muzikgenro kiu estos realigita en ĉi tiu projekto:

t.co/5ZX8cTh

Vi povas kontakti lin ĉu tra Vizaĝlibro (Facebook):

www.facebook.com/1Life1REX

ĉu tra Twitter:

twitter.com/#!/Diablo_REX

aŭ ĉu tra retpoŝto, por pli da detaloj:

espodiablo@gmail.com.


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

HEJ HULA!

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»



La rusa esperanta eldonejo HEJ HULA!! preparas kompilon de punkaj, hardkoraj, kaj brumuzikaj
bandoj kantantaj en esperanto. Estas serĉataj bandoj kaj oni petas helpon por trovi titolon al tiu ĉi kompilo.

Viaj porponoj bonvenas!

Paĝo de la eldonejo:
vk.com/hejhula

Sendu viajn proponojn al la eldonejo aŭ al Vladimir Kontraw ĉe Vizaĝlibro (Facebook):
www.facebook.com/vladimir.kontraw

aŭ al lia retadreso:

vladicxjo@mail.ru


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

La Esperanta Artista Datumbazo reaktivigata

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Artista Datumbazo

La esperanta Artista Datumbazo kreita en 2005 de E@i kaj EUROKKA sub la estrado de David Emil Wickstöm, malaktiviĝis ekde 2008 pro manko de kunlaborantoj.

En majo 2012 reaktualigo, ĝisdatigado, kaj restrukturigo de la Artista Datumbazo estis lanĉita fare de nova kaj freŝa teamo (kunlaboro inter E@I, EUROKKA, Muzaiko, TEJO, kaj UEA). La laboro estas giganta kaj ambicia pro la fakto ke la celo estas kompletigi kaj vivigi la Artistan Datumbazon en pli ampleksa form ol la malnova, kun novaj artaj kampoj aldone al muziko, kiel teatro, literaturo, kino/video, ktp.; ĉio ĉi por la bono de la esperanta kulturo.

La renovigo daŭros la tutan someron kaj ni povas esperi ke la publika remalfermo de la Artista Datumbazo estos por post la somero 2012 kun novaj vesto kaj funkcioj.

Sekvinda projekto !


Al kio povas utili la Artista datumbazo ?

La Artista Datumbazo estas gravega ilo por la vivanta esperanto-kulturo.

Ĝi utilas por strukturi kaj helpi la organizadon de kulturaj interŝanĝoj inter ĉiuj agantoj por esperanto-kulturo (artistoj, bandoj, organizantoj, amaskomunikiloj, disvastigado de esperanto-kulturo, ktp.).

Ĝi faciligas la kontakton, por trovi artistojn por organizi koncertojn kaj festivalojn sed ankaŭ por artistoj kiuj organizas turneon, aŭ por trovi koncertojn, produktejojn, eldonejojn, adaptistojn, gazetojn por recenzoj, radiojn, praktikajn konsilojn, modelojn, lingvan terminologion, teknikaĵojn, ktp.

Ĝi utilas ankaŭ por interligi artistojn inter si kaj okazigi interesajn interŝanĝojn, malkovrigi kaj varbi la vivantan esperanto-kulturon.

Artistoj kiuj ankoraŭ ne sin anoncis por ĝisdatigo aŭ eniro en la Artistan Datumbazon bonvolu kiel eble plej baldaŭ kontakti Flo ĉe EUROKKA aŭ Vinilkosmo.

Se vi havas kelkajn horojn semajne/monate kaj emas helpi por vivteni la Artistan Datumbazon, venu, kaj helpu kontaktante Marek ĉe E@I, Veronika ĉe Muzaiko, Lukasz ĉe TEJO kaj Claude ĉe UEA, atendante la remalfermon de la Artista Datumbazo kun nova propra retadreso.


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Radio MUZAIKO


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»



La retradio Muzaiko funkcias en sia beta versio (provversio) jam de unu jaro, 24 horojn tage.

Gastigita de Radionomy, Muzaiko disaŭdigas senĉese informojn, intervjuojn, diversajn sondokumentojn, la tuto spicita de bona dozo de esperanto-muziko tre varia el memproduktitaj artistoj sed ankaŭ el la Vinilkosmo-katalogo kaj el aliaj eldonejoj.

Konektu vin al Muzaiko, la mojosa ret-radio ĉe:

muzaiko.info


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Internaciisma Renkontiĝo en Canet de Mar (Katalunio)

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo organizas ĉi-jare sian Internaciisman Renkontiĝon en Canet de Mar, ĉe la maro, de la 29 de junio ĝis 1a de julio.

Dum la renkontiĝo, Canet de Mar festos sian urban feston, tial la programo adaptiĝos al la festaj eventoj, por ke ni povu akive partopreni. Tial estos atelieroj pri popoldancoj kaj festa popola kulturo.

Kadre de interkulturo estos i.a. prelego pri la kataluna sistemo ricevi enmigrintojn en lernejoj. Krom la prelegoj ni proponos ludojn, ekskursojn, kaj plaĝajn aranĝojn. Konfirmis la sekvaj prelegantoj: Abel Montagut, Rubén Fernández, Víctor Solé, kaj Mon Cardona.

Dimanĉe ni planas belan ekskurson kaj kunmanĝi ĉe-mare.

Kiel kutime, estos samtempaj programeroj en esperanto kaj en la kataluna, por tiuj kiuj ne scipovas la internacian lingvon. Estos rimedoj por agigi nesamlingvanojn.

Informoj kaj aliĝoj ĉe:
esperanto.cat/ir2012/hejmo_eo.htm

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Kampo de Lumoj en Gaâs

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»



Nova spektakla loko en Gaâs (departamento Landoj/Francio) akceptas esperanto-artistojn.

Petra kaj Ralph freŝbakitaj esperantistoj estras tie la subĉielan teatron "Kampo de lumoj" kaj invitas vin malkovri sian kulturan porgramojn por 2012 ĉe:

c-d-l.fr/concerts

Eble la loko por FESTO 2014... En 2013 FESTO okazos en Belgio.

Por pliaj informoj kontaktu Petra kaj Ralph ĉe : rr@lichterfeld.eu




«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


Vi povas amplekse disvastigi tiun ĉi informleteron.


Se vi ricevis ĝin pere de amiko aŭ konatulo kaj se vi deziras ricevi rekte la venontajn, bonvolu inskribiĝi ĉi tie:

www.vinilkosmo.com/?scb=&lng=e

Dankon pro via atento.

Plej muzikajn bondezirajn salutojn al ĉiuj legantoj !

Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton