Informletero de Vinilkosmo n-ro 34 majo 2012

pri aktualaj esperanto-muzikoj


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Estimataj legantoj


Kun la ekaperanta somera suno, ĉi tie en la norda emisfero, la preparoj de la festivaloj finpretiĝas, kaj nova muziko plenfloras jen ĉi tie kaj tie, nun kaj ankaŭ por proksima estonto !

Ni preparis specialan varbadon por la apero de la nova albumo de Eterne Rima, 'Taglibro de brutulo', kiun vi povas akiri sola aŭ kun la antaŭa kaj unua KD 'Samideano' por mojosa prezo. Tiu oferto disponeblas nur ĝis la fino de majo aŭ ĝis la fino de la stoko se antaŭ fino de majo. Ne maltrafu do ĉi tiun okazon unikan klarigitan ĉi sekve.

Ni prezentis 'Originoj'-n de Zhou-Mack Mafuila pasintmonate, kaj ni prezentas ĝin denove kiel rememorigilo, pro tio ke ni ŝatas la albumon kaj la artiston kaj ni volas esti certaj ke neniu maltrafos ĝin !

Kaj pri la tradicia FESTO, ĉi jare ĝi okazos proksime de la svisa landlimo, kaj se vi povos tien iri, estos multo por fari tie, vidi kaj aŭskulti, male por KEF kiu devis modifi siajn planojn por 2012 kaj jam varbas por la venonta en 2013.

Ankaŭ estas filmoprojekto tre interesa, temas pri dokumenta filmo pri KEF 2005 en Helsinko, kiu devus plenumiĝi dank' al la subtena helpo de la esperantistaro.

Legu la detalojn, aŭskultu, esploru sed ĉefe pasigu bonan momenton ...

Nia kompleta katalogo ĉe :
http://www.vinilkosmo.com

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Vinilkosmo-Novaĵoj

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


VKKD 111 " Taglibro de brutulo "

ETERNE RIMA


Kun jam unu esperanta soloalbumo en esperanto, Samideano (VKKD101), Eterne Rima revenas per vigla nova KD, rezolute celante hiphopon kaj R&B, kaj pli varia laŭ la temoj ol la antaŭa.

Kiel la titolo Taglibro de brutulo indikas, la albumo priskribas ĉefe vivmanieron agreseman laŭ ganstereca stilo, la realecon de la medio, kaj regulojn de la gangsteroj iĝas la malhela skemo per elvokaj titoloj kiel "Estro", "Movu la pakaĵon", "En mia apoteko", aŭ "Pulvormuziko".

La plena mesaĝo tamen ne estas nur apologio de socia babareco, sed ankaŭ ektraktado pli optimisma de la vivo, "Kio gravas", aŭ miriga versio de "Planedo esperanto" de Lunatiko (aperinta en la Elektronika Kompilo, VKKD53), prezentita ĉi tie sub la titolo "Planedo Paradizo", jen ekzemploj inter aliaj.

Eterne Rima, kvankam origine el Pollando, vivas en Japanio, kaj la atomkatastrofo sekve de la tertremo kiu skuis la landon aparte tuŝis lin, kaj estas tra la vortoj de kantoj kaj seriozaj kaj poeziaj, kiel "Trankvila estu Tero" kaj "Por pli bona mondo" gaste kun Jonny M, ke li esprimas siajn sentojn. Sen forgesi "Tokio", kiu priskribas la ĉiaman ĉarmon de la japana ĉefurbego, malgraŭ tiuj tristaj eventoj.

Tiu ĉi albumo estas longa kaj densa, kaj ankaŭ kun la kunlaborado de Platano (Ni reprezentas), Tone (Vivo sen rimo), kaj Jonny M (Por pli bona mondo - Kontraŭ atomenergikanto), nomoj ekde nun ne disigeblaj de esperanto-hiphopo.

Notindas ke la 17 titoloj de la albumo troviĝas ankaŭ laŭ instrumentaj versioj por karaokeo.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi KDon :



Nova muzikvideo

"Por pli bona mondo"

Germana kaj Japana konekto kontraŭ nuklea energio !



«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD P01 " Duobla pako "

ETERNE RIMA


Speciala oferto !

Duobla pako kun la KD-albumoj de Eterne Rima "Samideano + Taglibro de brutulo" por 20 eŭxroj + sendokostoj.

Mojosa oferto valida ekde la 1a ĝis la 30a de majo 2012 !

Nepre ne maltrafu ĝin ...!!!
Ekmendu jam tuj la duoblan pakon !

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 110 " Originoj "

ZHOU-MACK MAFUILA



Zhou-Mack Mafuila jam diskrete aperis en nia katalogo kun la bando FreeMagniZhou sur VK-Kompil II en 1996 ; nun finfine li proponas al ni sian unuan tutesperantan albumon.

Se Zhou-Mack estas nur je sia unua verko komplete dediĉita al la Internacia Lingvo, li tamen delonge ne plu estas komencanto, ĉar li jam havis multajn muzikspertojn kun konataj personoj kiaj Chico Freeman, Archie Shepp, kaj Ravy Magnifique, inter multaj aliaj, inkluzive tre fruktodonan vivsperton kun la bando La Fève. Ankaŭ lia unua kontakto kun esperanto datas de lia infanaĝo, ĉar tiu lingvo estis jam integrita en la tradicion de lia dekses-infana familio, same kiel la muziko, jam ĉiomgrava kiam li estis nur knabeto.

Lia renkontiĝo kun Jah Lucky, konga rasta muzikisto vivinta en Francio, estis baza influo por Zhou-Mack. Kaj la senĉesa kunesto kun tiu iniciatinto al regeo dum li studadis literaturon kaj regule ludis zairan rumbon kun deinfanaĝaj amikoj, certe vekis lian scivolon kaj precizigis la filozofion kaj la artan sentemon de Zhou-Mack, kiu de tiam neniam ĉesis strebi al idealo.

De lia naskurbo, Kimpese en Zairo, ĝis en Eŭropo, trairante Nederlandon, Belgion, Francion, kaj multnombrajn spertojn tiel sur homa kiel sur arta niveloj, la vivvojo de Zhou-Mack al tre persona vidmaniero pri la vivo povis nur inspiri lian kosmopolitan kaj miks-etnan manieron komponi kaj ludi; kaj bedaŭrinde por la kulturaj `administrantoj', inkluzive tiujn de Mobutu, se Zhou-Mack konsideras muzikon unuavice kiel liberecon !

Tra simbiozo de nordaj kaj sudaj ritmoj, kaj kondenso de bonaj vibroj, Originoj estas laborfrukto de pluraj jaroj kun multnombraj ĉiuflankaj kunlaborantoj; kaj kiu, kiel indikas sia nomo, kondukos vin al la originoj de tiu varma, kolorplena, kaj originriĉa muziko.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi KDon:


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

FESTO 2012 okazos de la 17a ĝis la 24a de aŭgusto en la montara vilaĝo Métabief [prononcu metabje], meze de abioj en

plej ĉarma montara pejzaĝo. Eblas loĝi en junulargastejo aŭ en tendejo. Manĝo por junulargastejanoj estos prizorgata

de la junulargastejo mem, manĝo de la tendejanoj estos prizorgata de la alternativa manĝbudo de la Universitato de

Liono. En la apuda vilaĝo troviĝas superbazaro por la memzorgantoj.
Kiel ĉiujare, la organiza teamo pretigas por vi plenplenan programon:

- Ekskursoj al Bezancono (Besançon) kaj Laŭzano (Laŭsanne).
- Promenadoj en arbaro, kaj per malnova linio de trajno
per vaporlokomotivo.
- Somera sledo, naĝejo, lago, montara biciklo, arbogrimpado.
- Koncertoj (vidu ĉisube la
provizoran programon).
- Teatro.
- Diskejo prizorgata de Dĵ Leo kaj trinkejo prizorgata de K-Teamo.
- Kaj
ankaŭ pli kvietaj lokoj: gufujo, ludejo, ĝardeno de la gastejo.

Kiel atingi la lokon?

La urbo Metabjeo (Metabief) estas facile atingebla per aŭto, trajno, petveturado, kaj biciklo; kaj troviĝas inter Bezancono (Besançon) kaj Pontarljeo (Pontarlier).
Ĝi troviĝas mezvoje inter Liono (Lyon) kaj Strasburgo (Strasbourg),
proksime de la svisa landlimo kaj de Laŭzano (Laŭsanne).
Rektaj trajnoj el Parizo (Paris) haltas ankaŭ en proksima
stacidomo Frano (Frasne).

Informiĝu kaj aliĝu ĉe la oficiala retpaĝo de FESTO 2012: http://festo2012.esperanto-jeunes.org

Provizora spektakla programo:

- Vendrede 17: Interkona vespero.
- Sabate 18: Zhou-Mack Mafuila, afrika regeo.
- Dimanĉe 19: Espo Despo, roko
kaj mondmuzika miksaĵo.
- Lunde 20: Dolchamar, pop-roko.
- Marde 21: Jonny M, regeo.
- Merkrede 22:
(ankoraŭ ne anoncita).
- Ĵaŭde 23: Teatra trupo Kvak el Parizo, prezentos la teatraĵon Karotkapo (Poil de Carotte
de Jules Renard) + Internacia vespero.

Lokaj bandoj koncertos kiel unuaj partoj.

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

KEFeto atendante

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Komence de la jaro la teamo de KEF anoncis ke la festivalo okazos ĉisomere dum julio en Danio, sed pro financaj kialoj ĝi estis nuligita. Por pli bone prepari KEF venontjare (2013) la organizantoj decidis transformi la planitan KEF ĉisomere al unutaga senpaga koncerto marde la 10an de julio 2012 en Kopenhago sub la nomo KEFeto Stafeto.
Ĝi utilos
kiel transdono de bastono al granda KEF de 2013 kiu okazos en Hillerød situanta je 38 km norde de Kopenhago, kiel estis antaŭvidite ĉijare.

Venu multnombraj en tiu ĉi koncerta tago la 10an de julio 2012 kiu okazos ĉe:
Amager Strand. DK-2300 København/Kopenhago, Danio:
http://www.facebook.com/events/282283721821402/

En la programo: Martin Wiese, Danĝera, kaj pluraj aliaj artistoj.

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Kultura Esperanto-Festivalo, la Filmo ..

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Rogener Pavinski, kantisto kaj basgitaristo de la esperanta rokbando Supernova, lanĉas novan filmprojekton.
Temas pri
dokumenta filmo pri la 8a KEF, la Kultura Esperanto-Festivalo okazinta en 2005 en Finnlando. La projekto funkcias laŭ kunlabora financado, tio estas ke ĝi realiĝos nur se sufiĉe da homoj kunlaboros.
Ĝi estas la unua esperantlingva
projekto kiu uzas oficilan platformon de kunlabora financado. Apartigu 10 minutojn por viziti la paĝon de la retejo kaj disvastigu inter viaj geamikoj - ĉiuj iloj por tio troviĝas tie.
Vi povas fari kontribuojn, elekti rekompencon, aŭ
simple sekvi la novaĵojn pri la projekto. Se sufiĉe da ni apogos ĝin, ni povos realigi la filmon "La Plejpleja Festivalo".
La tuta teksto estas legebla kun la 6-minuta video-registraĵo ĉe :

http://www.indiegogo.com/laplejplejafestivalo

Rogener Pavinski estas brazilano, konata por multaj aktivuloj. Li estis iama estrarano de TEJO; kunaŭtoro de la filmo "Esperanto estas..."; realigisto de pluraj muzikvideoj (inter ili tiu de Supernova Pasio en katen'; kaj ekde jaro kaj duono li estas la redaktoro de la revuo Kontakto.

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Vi povas amplekse disvastigi tiun ĉi informleteron.

Se vi deziras ricevi rekte la venontajn, bonvolu inskribiĝi ĉi tie : http://www.vinilkosmo.com/?scb=&lng=e

Dankon pro via atento.

Plej muzikajn bondezirajn salutojn al ĉiuj legantoj !

Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton