Saluton !

La fajro en kelkaj ejoj ĉe Vinilkosmo kaŭzis grandajn zorgojn kaj eluzon de multa energio
en la fino de la pasinta jaro. Sed la unua trimonato de 2012 estas tre riĉa je projektoj kaj
novaĵoj. Kaj do ni havas la jenan okazon paroli al vi pri pli ĝojaj perspektivoj.

La ĉefa evento estas sendube la publikiĝo de la unua tutesperanta albumo de Zhou-Mack
Mafuila. Li estas delonga muzikisto kun muzikaj kaj kulturaj radikoj tro diversaj por
prirakonti alie ol en la lingvo por ĉiuj. Li estas absolute malkovrenda!

Ankaŭ Eterna Rima preparas surprizon por la venonta monato, kaj konfirmas la ĉeeston
de hiphopo en la vasta kantmuzika horizonto en esperanto. Li ofertas kaptindan
ekskluzivaĵon dum la tuta monato majo.

Malsupre ni prezentas kelkajn videofilmojn kaj muzikeltiraĵojn, kaj ankaŭ novan
aŭskultindan retradion.

Ni esperas ke vi pasigos agrablan momenton de senstreĉiĝo!


********************************************************************


Vinilkosmo-Novaĵoj


******************************


Originoj - Zhou-Mack Mafuila - vkkd 110



Zhou-Mack Mafuila jam diskrete aperis en nia katalogo kun la bando FreeMagniZhou sur VK-Kompil II en 1996 ; nun finfine li proponas al ni sian unuan tutesperantan albumon.

Se Zhou-Mack estas nur je sia unua verko komplete dediĉita al la Internacia Lingvo, li tamen delonge ne plu estas komencanto, ĉar li jam havis multajn muzikspertojn kun konataj personoj kiaj Chico Freeman, Archie Shepp, kaj Ravy Magnifique, inter multaj aliaj, inkluzive tre fruktodonan vivsperton kun la bando La Fève.
Ankaŭ lia unua kontakto kun esperanto datas de lia infanaĝo, ĉar tiu lingvo estis jam integrita en la tradicion de lia dekses-infana familio, same kiel la muziko, jam ĉiomgrava kiam li estis nur knabeto. Lia renkontiĝo kun Jah Lucky, konga rasta muzikisto vivinta en Francio, estis baza influo por Zhou-Mack. Kaj la senĉesa kunesto kun tiu iniciatinto al regeo dum li studadis literaturon kaj regule ludis zairan rumbon kun de infanaĝaj amikoj, certe vekis lian scivolon kaj precizigis la filozofion kaj la artan sentemon de Zhou-Mack, kiu de tiam neniam ĉesis strebi al idealo.

De lia naskurbo, Kimpese en Zairo, ĝis en Eŭropo, trairante Nederlandon, Belgion, Francion, kaj multnombrajn spertojn tiel sur homa kiel sur arta niveloj, la vivvojo de Zhou-Mack al tre persona vidmaniero pri la vivo povis nur inspiri lian kosmopolitan kaj miks-etnan manieron komponi kaj ludi; kaj bedaŭrinde por la kulturaj `administrantoj', inkluzive tiujn de Mobutu, se Zhou-Mack konsideras muzikon unuavice kiel liberecon !

Tra simbiozo de nordaj kaj sudaj ritmoj, kaj kondenso de bonaj vibroj, Originoj estas laborfrukto de pluraj jaroj kun multnombraj ĉiuflankaj kunlaborantoj; kaj kiu, kiel indikas sia nomo, kondukos vin al la originoj de tiu varma, kolorplena, kaj originriĉa muziko.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi la KDon :





********************************************************************

Originoj rete


****************************

Kiel decas, Zhou-Mack ja ĉeestas ankaŭ rete kun sia nova albumo, Originoj, prezentita tuj sube.
Unue, la bit-albumo (cifereca albumo) estas aĉetebla per elŝuto laŭ formatoj mp3 kaj ogg ĉe:




aŭ laŭ formato flac ĉe:



Videofilmeto de Zhou-Mack estas elŝutebla ĉe:

http://www.vinilkosmo-mp3.com/videos-video-clip-zhou-mack-mafuila-originoj-vkkd110-p-1348.html

Kaj ankaŭ du eltiraĵoj:
www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/382253


********************************************************************

Eterne Rima -- duobla albumo



*****************************



La dua albumo de Eterna Rima, Taglibro de brutulo, estas nun finota kaj estos disponebla komence de majo 2012. Ĝi ofertiĝas kiel "duobla pako" (double pack), t.e. duobla albumo kun kaj la nova albumo kaj ankaŭ la antaŭa, Samideano (VKKD101). Ĉi tio estas tute nova propono ĉe Vinilkosmo dum la tuta monato majo, do ne maltrafenda!



********************************************************************

Patric la okcitano

*******************************


Komence de marto, la montpeliera okcitana kantisto Patric (Prononci Patrik) enstudiiĝis por registri albumon en esperanto, helpata kaj arte direktata de JoMo, kun tekstoj tradukitaj de Ludmila Novikova de Moskvo kun helpo de André Andrieux. La projekto estos finita kiam korusoj estos registritaj por kvar kantoj ĝis junio 2012. Do, jen nova kodisko ekskluzive en esperanto estos baldaŭ sur via diskbreto!




********************************************************************


Radio MUZAIKO

****************************
Radio Muzaiko rete elsendas depost la pasinta somero kun tuttagaj programoj kaj muziko ekskluzive en esperanto... el kiu neneglektebla procento de artistoj el la Vinilkosma katalogo. Muzaiko kaj Vinilkosmo partnere agadas pour pli vasta disvolvigo de esperanta muzikkulturo en reta radiofonio.

Vi povas aŭskulti Muzaikon per via komputilo aŭ per via poŝtelefono pere de la programo Android. Vi povas aliri Muzaikon per ĝia retejo:


http://muzaiko.info (Por aŭskulti la radion, nur klaku "aŭskultu".)

Vi povas uzi ankaŭ ĉi tiun programon por Android:

https://play.google.com/store/apps/details?id=dk.nordfalk.esperanto.radio

aŭ alian programon laŭ via elekto.

Muzaiko funkcias pere de servilo Radionomy, kiu gastigas plurajn aliajn radiojn. Pro tio, Muzaiko devas havi grandiĝantan nombron da aŭskultantoj por ke Radionomy daŭrigu la elsendkontrakton.

Do, ni kalkulas je vi por aŭskulti Muzaikon kaj subteni kreskantan elsendadon de via preferata muziko!



********************************************************************


Fajro en Donneville, sekvo

*******************************


Post la fajro en niaj ejoj fine de la pasinta jaro, kaj dum kvinmonata necerteco kiam Vinilkosmo restis sen asekuro por la provludejoj kaj registrejo, ni fine trovis solvon.

La ejoj estas denove asekurataj de post la 1-a de aprilo 2012. Tio eblas nur pere de la asocio Eurokka, ĉar neniu asekurkompanio akceptis kovri la konstruaĵojn sekve de la fajro en pastinta septembro.

Vinilkosmo kontraktis tra EUROKKA ĉe la nova asekurkompanio por fari la riparojn kaj fari ĉiujarajn kontrolojn pri la kontraŭfajra kaj elektra instalaĵoj pere de oficialaj fakuloj. Ĉi tiuj konformigoj kaj kontroloj estas farataj, kaj en februaro kaj marto Vinilkosmo komencis malkonstrui la brulintan ejon.

La konstruistan entreprenon ĵus komencis la rekonstruadon en la unua semajno de aprilo per la mono de la antaŭa asekurkompanio. Bedaŭrinde, ĉi tiu kompanio rifuzas repagi la tutan laborkoston, ĉar, laŭ ĝi, la ejo estis kaduka.

Vinilkosmo estos konstrutereno dum pluraj monatoj, sed tamen ne forgesos la nombrajn aktualajn muzikprojektojn nek la orelojn de siaj legantoj!