Vinilkosmo         "Esperanto-Muzik-Prod." Published on October 31, 2009
by Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro

Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."'s blog

Browse posts
new Virtualaj albumoj Premiere ĉe Vinilkosmo-mp3.com
Posted on November 26, 2009
3 comments (latest 2 days ago)
Vinilkosmo en Pola Radio (Intervjuo)
Posted on November 12, 2009
2 comments (latest 11 days ago)
Novaĵoj de Zhou Mack
Posted on November 1st, 2009
1 comment (latest 7 days ago)
Ne estu pirato ĉe Ipernity !
14 comments (latest 6 days ago)
Informletero de Vinilkosmo n-ro 25
Posted on October 20, 2009
1 comment (latest 5 weeks ago)
Hej homoj, vidu !
Posted on October 6, 2009
6 comments (latest 6 days ago)
Granda Premiero : la albumo de KAJ TIEL PLU jam disponeblas ĉe la mp3-servo !!!
Posted on September 24, 2009
3 comments (latest 2 months ago)
Gravaj muzikinformoj !
Posted on September 19, 2009
Videosesio kaj Tiel Plu - Surplacen venu vi
Posted on September 17, 2009
1 comment (latest 2 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 161 times

Ne estu pirato ĉe Ipernity !

Saturday October 31, 2009 at 11:52AM

Ni konstatis ke multegaj homoj uzas muzikojn kun kopirajtoj en siaj paĝoj ĉi tie en Ipernity sen malpermesi la elŝutadon.

Inter ili estas multaj esperanto-muzikoj memeldonitaj de la artistoj aŭ/kaj de Vinilkosmo...

Tio malhelpas kaj la muzikan agadon de la artistoj kaj de la eldonejoj kaj endanĝerigas la produktadon de esperanto-muziko kiu jam estas tre fragila...

Tio estas malpermesata kaj kontraŭleĝa ĉar estas piratado !

Se homoj volas elŝuti esperanto-muzikojn ili povas fari tion tute leĝe en la elŝutretejo de Vinilkosmo ĉe www.vinilkosmo-mp3.com aŭ mendi diskojn en la libroservoj aŭ ankaŭ en la diskoservo ĉe www.vinilkosmo.com

Ni invitas vin relegi la ĉi suban artikolon en kiu estas klarigite kiel agordi la paĝojn de viaj dokumentoj por ke la muzikoj ne plu estu elŝuteblaj.

Ne estu pirato!

Ni volas atentigi vin pri tio ke, se vi aldonas en via paĝaro muzikojn kun kopirajtoj, ne sufiĉas indiki ĉe la muzikoj “ĉiuj rajtoj rezervitaj”, sed vi ankaŭ devas malebligi ilian elŝutadon.

Ankaŭ ni konsilas kiam eblas, peti la permeson al la eldonejoj kaj indiki la titolojn kaj la artistojn… kaj eĉ se eble ligon al la eldonejo kie eblas akiri la muzikojn...

Legu ĉi sube la indikojn de Paŭl Peeraerts por parametri la muzikojn kun rezervitaj rajtoj :

Eblas rimarki ke kelkaj Esperanto-parolantoj tie ĉi alŝutas al sia paĝaro plurajn muzikojn de diskoj, kaj krome permesas, ke aliaj denove elŝutu (=kopiu) ilin. Tio kompreneble estas kontraŭleĝa, sed povus esti, ke la koncernaj membroj eĉ ne konscias, ke ili tiel ebligas piratan kopiadon.
Se vi senrajte alŝutas muzikojn de diskoj, vi riskas nuligon de via konto.
Zorgu, ke tiujn kelkajn muzikaĵojn oni ja povu aŭdi, sed ne kopii kaj ĉefe ne meti la plenan titolon sed nur fragmenton..

Laŭleĝe estas permesite meti fragmenton de maksimumo 45 sekundoj por muzikoj kopirajtaj.

Kiel procedi por ke neniu povu kopii la muzikon, kiun vi alŝutis?

Unue necesas diri ke por spertuloj ĉio kio troviĝas en interreto estas alŝutebla tamen estas maniero por la nespertuloj malfacili la kopiadon jene ...

1) Vi iru al la menuo Mia spaco, poste al la menuero Agordoj kaj fine al la ligilo Originaloj kaj EXIF-informoj kaj tie elektu ĉie la eblon Nenio speciala. Tio signifas, ke neniu vizitanto havas apartajn rajtojn pri tio, kion vi alŝutis.

2) Poste vi iru dekstre de ĉiu dokumento kie vi vidas la frazon "Kunhavigoj kaj dokumentoj (ŝanĝi?)". Alklaku la vorton ŝanĝi. Poste elektu la duan karton Permesilo. Tie vi elektu la supran eblon "Neniun". Tion vi faru por ĉiu muzikaĵo, kiu estas kopirajta.

Precizigo :

La unua etapo de la agordado ne nepre damaĝas la ceteron. La dua permesilo havas prioritaton super la unua. Do se al viaj propraj originaloj vi donas la permesilon "Libera" aŭ iun ajn atribuon, kaj al la kopirajtitaj muzikaĵoj, kiuj ne estas viaj, neniun permesilon, tiam ĉio perfekte funkcias.

Ĉiu ajn povos elŝuti la originalon de viaj propraj fotoj, filmetoj kaj sonaĵoj sed la muzikaĵoj kopirajtitaj ne estos elŝuteblaj.

Kaj se vi ne bone komprenis kun tiuj detalaj klarigoj, jen :

Kiel procedi paŝo post paŝo :


A - unua agordo aplikenda nur unu foje por via tuta konto :
1) Iru tute malsupre de via paĝo en la griza parto kaj tie alklaku ĉe "Mia konto"
2) En ĉapitro "Dokumentoj kaj arkivoj" dekstre vi alklaku ĉe "Originaloj kaj Exif-informoj"
3) Tie marku la cirkleton en ĉiuj lokoj "Nenion el tiuj tri"
4) Tute malsupre klaku la bluan butonon "Tuj apliki"


B- dua agordo aplikenda al ĉiu kopirajta dosiero :
1) Vi iru al la paĝo de via dokumento (ekzemple unu el viaj muzikoj, videoj aŭ fotoj)
2) Tie dekstre malsupre de la paĝo iru al "Kunhavigoj kaj komentoj" kaj alklaku ĉe "Ŝanĝi"
3) Tie alklaku supre ĉe "Permesilo"
4) Marku la unuan cirkleton "Neniun (ĉiuj rajtoj rezervitaj)"
5) Malsupre klaku la bluan butonon "Konservi"

Atentigo :
Se vi ne aplikis la unuan agordon la dua ne povas funkcii, tamen la dua agordo havas prioritaton super la unua kaj pro tio vi povas laŭ bezone "malpermesi" "liberigi" elŝutadon de viaj dokumentoj per tiu dua agordo !

Jen tiel via dosiero ne plu estas elŝutebla nek kopiebla sed nur konsultebla (videbla se estas foto aŭ video kaj aŭskultebla se estas muziko).

Por kontroli ĉu la apliko bone funkciis vi devas elsaluti kaj reveni al via paĝo sen ensaluti (kiel se vi estus alia vizitanto) kaj vidu ĉu la muziko estas elŝutebla, ankaŭ vi povas peti al unu el viaj amikoj en Ipernity tion kontroli por vi..

Sukceson ..


14 Comments / add your comment?

Robin Rönnlundpro says:
http://www.piratpartiet.se

...por pli da interesa informo.
Posted 3 weeks ago. ( permalink / translate )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
Mi ne komprenas la svedan .... :-(
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Robin Rönnlundpro replies:
Nu, do, legu la tekston en la angla? :-)
http://www.piratpartiet.se/international/english
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
nek la anglan mi komprenas .. :-(
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Robin Rönnlundpro replies:
Nu, bone do – la sveda versio estas tradukiĝonta en la francan.
Posted 2 weeks ago. ( permalink / translate )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
Piratoj estas ĉefe produkto de kapitalismo, vi forigu kapitalismon kaj la ekonomian sistemon bazitan sur la financoj kaj piratoj ne plu havos kialon piratadi...
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Robin Rönnlundpro replies:
Jes, tute prave – sed kial do skribi tiun ĉi artikolon?
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
Mi skribis la artikolon ĉar simple ĉar pro la fakto ke ni ankoraŭ vivas en kapitalismo kaj ke produkti kaj eldoni esperanto-muzkon kostegas kaj do se ni volas daŭre kaj produkti kaj eldoni necesas ke homoj ne piratumu la muzikojn sen tio la eldonejo kolapsiĝos kja mortos..

Mi estos la unua liberigi la muzikojn kiam ankaŭ eblos havi ĉion libere eĉ la produktadon kaj eldonadon ...

Mi ne vidas kiel eblus registri en profesian studion kaj fabrikigi diskojn senkoste.. fakte la tuta sistemo devus ŝanĝi por sukcesi. Se nur eroj liberiĝas la cetero sufokigos ilin kaj pli granda liberigo ne eblos .. estas historiaj eventoj (ekzemple dum al Hispana revolucio de 1936 ĝis 1939) kaj la afero fiaskis ĉar ili estis solaj, aliaj ne subtenis kaj eĉ malhelpegis .. )..
Sed ja tio revenos kaj iam tio sukcesos , mi certas pri tio... ne estas alia alternativo... la sistemo ne povos daŭre funkcii tiel kaose...
Nu longega debato ....
Ĝis
@mike
Flo !
Posted 13 days ago. ( permalink )
La Pafklik- Hiphopa kompilo pretas ! http://bit.ly/hhk_vol1 says:
Cxu vi ne konas, ili gajnis unu segxo en la parlemento !
Franca sekcio: http://www.partipirate.org
Interesaj ideoj pri libereco cxefe...
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Robin Rönnlundpro replies:
Du seĝojn, fakte! :)
Posted 2 weeks ago. ( permalink / translate )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
Kial du seĝoj ?
mi ne bone komprenas ..
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Robin Rönnlundpro replies:
Ni gajnis du seĝojn en la eŭropa parlamento, Christian Engström (filo de esperantisto) kaj Amelia Andersdotter post ke ni ricevis 7,1% de la popolaj voĉoj.
http://fr.wikipedia.org/wiki/Parti_pirate_(Suède)
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
En ordo mi un komprenas ;-)
ĝis !
Posted 13 days ago. ( permalink )
Alex Rusenhack says:
Interessante o Artigo, concordo plenamente !
Posted 6 days ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...