Karaj geamikoj,
nia filo Samir mortis ĵaude vespere pro akcidento. Li plej verŝajne ne suferis, ĝis la fino, eĉ ne havis tempon senti ian timon.
Lia ĉerko estos hejme, marde posttagmeze, ĝis merkredo. Tiuj, kiuj deziras viziti lin/nin tiam, sentu vin liberaj tion fari. Estos loko hejme, por trinki kafon, ripozi senecese. Estos gastigado por ĉiuj, kiuj deziras veni. La enterigo okazos je la kvara kaj duono. Ni kunvenos en la preĝejo de Saint Avit-Saint Nazaire, kiu ajn estu ĉies kredo au nekredo.
Sentu vin sen ia ajn devo, sentu vin liberaj veni au ne veni. Estos mapo sendota per retmesaĝo.
Ni dediĉos nian tempon por plej esencaj aferoj. Tial ni eble ne respondos al viaj leteroj, mesaĝoj. Sed sciu ke ni akceptas ĉiujn kun emocio, kaj ke ili helpas nin travivi tiun momenton. Vi ĉiuj helpas nin multe pli ol vi imagas.
Koran dankon kaj ĝis baldaŭ
Tieri, Mari-elen', Jaso kaj Klara

Dimanĉe la 5a de aprilo 2009 19:22
Send a message
Search for members
Roberto Tresoldi says:
Azaŭak says:
Li estis gxojiga kunhomo, cxiam amika, spertoplena, muziktalenta, kaj posedis profundan senton de io nepriskribebla, kiu igis lin tuj simpatia. Apud li mi havis tre profundajn diskutojn kaj povis plene senti kiom li sxatis vivi kun ni cxiuj.
La eklerno pri lia forpaso trafis min hodiaux plej sxoke. Mi tre kore kunsuferas kaj deziras preni parton de la peno.
Plej grandan kuragxon mi deziras por vi en tiu malfacila tempo.
Emmanuel Bosquet
bjokac(cxe)gmail.com
Stanislao says: