About this blog

  • 72 posts
  • 29 673 visits
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 26, 2009

Virtualaj albumoj Premiere ĉe Vinilkosmo-mp3.com

Virtualaj albumoj premiere ĉe Vinilkosmo-mp3.com

Por unuafojo Vinilkosmo eldonas virtualajn albumojn laŭ FLAC kaj mp3 formatoj en sia elŝutretejo.
Virtuala albumo signifas albumo kiu ne estas eldonita sur KoDisko.

Inaŭguras tiun ĉi novan formon de eldono la du albumoj ĉi sekve :



Revolucio en pajleraro de Ale Kosabela la argentina fama artisto (Alejandro Cossavella kantas ankaŭ en du aliaj diskoj ĉe Vinilkosmo "La Porkoj kaj "Strika Tango".
La virtuala albumo aŭskulteblas kaj elŝuteblas alklakante ĉi tie : Revolucio en pajleraro



Temas pri ciferecigita kaj remastrigita malnova albumo..."62 Minutoj"; la unua elstara rokverko de Persone aperinta sur kasedo en 1987.

Dudek du jarojn poste, la albumo estas reeldonita kaj vi tiel povas malkovri aŭ remalkovri ĝin ĉe 62 Minutoj

La novaĵo ankaŭ estas ke por tiuj albumoj kiuj ne aperos sur KD, Vinilkosmo proponas KD kvaliton per FLAC formato (senperda formato) kio donos al la postulemuloj kontentigan kvaliton. Por instali FLAC legilon vi povas elŝuti diversajn liberajn programojn ... kiaj ekzemple Foobar www.foobar2000.fr
aŭ MediaMonkey www.mediamonkey.fr
aŭ ankaŭ Winamp, ktp...

Ne hezitu viziti pli amplekse la elŝutretejon www.vinilkosmo-mp3.com

Published at 12:50 ( 3 comments / 41 visits )
This post is public

November 12, 2009

Vinilkosmo en Pola Radio (Intervjuo)

Barbara Pietrzak de Pola Radio intervjuas Flo (Floréal) Martorell pri VINILKOSMO / EUROKKA.

Jen fragmento de la elsendo de la 29a de oktobro 2009.


Elsendo el la 29.10.2009
En nia hodiaŭa programo post komencaj aktualaĵoj aŭdiĝas interparolo kun Flo Martorell pri la lastaj novaĵoj de Vinilkosmo. Tiun interparolon akompanas du fragmentoj de la plej nova disko eldonita de Vinilkosmo - "Surplacen venu vi" surbendigita de Ktp.

Ne forgesu viziti la paĝojn: www.vinilkosmo-mp3.com kaj www.vinilkosmo.com

Por aŭskulti la tutan elsendon iru ĉe :

http://www.polskieradio.pl/eo/

aŭ en la podkasto de Pola Radio :

http://www.polskieradio.pl/podcasting/show/?nr=12&name=radiowe_polecane

kaj en ambaŭ elektu : · 29.10.2009 Elsendo el la 29.10.2009

Por kontakti la redakcion de Pola Radio : esperanto@polskieradio.pl






Published at 10:58 ( 2 comments / 170 visits )
This post is public

November 1st, 2009

Novaĵoj de Zhou Mack

Zhou Mack reaperas en novaj paĝoj ĉe Myspace http://www.myspace.com/zhoumackofficiel

kaj http://www.myspace.com/zhoumackbassist

kaj ĉe Facebook http://www.facebook.com/profile.php?id=785540437

La malnova paĝo de "Zhou Mack kaj la fabo" daŭre ekzistas ĉe http://www.myspace.com/zhoumacklafeve

Zhou Mack planas krei alian muzikan retpaĝon ĉe myspace kie oni povos aŭskulti liajn esperantlingvaj kantojn.
Nuntempe li estas ege okupita pro la preparoj de la dua albumo kiu aperos komence de la jaro 2010, sed ankoraŭ ne finiĝis ĝia registrado. La albumo devus esti preta meze de novembro.

Poste, li havos pli da tempo por la esperanta albumprojekto.

La apero de la nova albumo alportos por venonta somero multajn koncertojn en festivaloj kaj en plej diversaj koncertolokoj tra tuta Francio.





Published at 00:42 ( 1 comment / 131 visits )
This post is public

October 31, 2009

Ne estu pirato ĉe Ipernity !

Ni konstatis ke multegaj homoj uzas muzikojn kun kopirajtoj en siaj paĝoj ĉi tie en Ipernity sen malpermesi la elŝutadon.

Inter ili estas multaj esperanto-muzikoj memeldonitaj de la artistoj aŭ/kaj de Vinilkosmo...

Tio malhelpas kaj la muzikan agadon de la artistoj kaj de la eldonejoj kaj endanĝerigas la produktadon de esperanto-muziko kiu jam estas tre fragila...

Tio estas malpermesata kaj kontraŭleĝa ĉar estas piratado !

Se homoj volas elŝuti esperanto-muzikojn ili povas fari tion tute leĝe en la elŝutretejo de Vinilkosmo ĉe www.vinilkosmo-mp3.com aŭ mendi diskojn en la libroservoj aŭ ankaŭ en la diskoservo ĉe www.vinilkosmo.com

Ni invitas vin relegi la ĉi suban artikolon en kiu estas klarigite kiel agordi la paĝojn de viaj dokumentoj por ke la muzikoj ne plu estu elŝuteblaj.

Ne estu pirato!

Ni volas atentigi vin pri tio ke, se vi aldonas en via paĝaro muzikojn kun kopirajtoj, ne sufiĉas indiki ĉe la muzikoj “ĉiuj rajtoj rezervitaj”, sed vi ankaŭ devas malebligi ilian elŝutadon.

Ankaŭ ni konsilas kiam eblas, peti la permeson al la eldonejoj kaj indiki la titolojn kaj la artistojn… kaj eĉ se eble ligon al la eldonejo kie eblas akiri la muzikojn...

Legu ĉi sube la indikojn de Paŭl Peeraerts por parametri la muzikojn kun rezervitaj rajtoj :

Eblas rimarki ke kelkaj Esperanto-parolantoj tie ĉi alŝutas al sia paĝaro plurajn muzikojn de diskoj, kaj krome permesas, ke aliaj denove elŝutu (=kopiu) ilin. Tio kompreneble estas kontraŭleĝa, sed povus esti, ke la koncernaj membroj eĉ ne konscias, ke ili tiel ebligas piratan kopiadon.
Se vi senrajte alŝutas muzikojn de diskoj, vi riskas nuligon de via konto.
Zorgu, ke tiujn kelkajn muzikaĵojn oni ja povu aŭdi, sed ne kopii kaj ĉefe ne meti la plenan titolon sed nur fragmenton..

Laŭleĝe estas permesite meti fragmenton de maksimumo 45 sekundoj por muzikoj kopirajtaj.

Kiel procedi por ke neniu povu kopii la muzikon, kiun vi alŝutis?

Unue necesas diri ke por spertuloj ĉio kio troviĝas en interreto estas alŝutebla tamen estas maniero por la nespertuloj malfacili la kopiadon jene ...

1) Vi iru al la menuo Mia spaco, poste al la menuero Agordoj kaj fine al la ligilo Originaloj kaj EXIF-informoj kaj tie elektu ĉie la eblon Nenio speciala. Tio signifas, ke neniu vizitanto havas apartajn rajtojn pri tio, kion vi alŝutis.

2) Poste vi iru dekstre de ĉiu dokumento kie vi vidas la frazon "Kunhavigoj kaj dokumentoj (ŝanĝi?)". Alklaku la vorton ŝanĝi. Poste elektu la duan karton Permesilo. Tie vi elektu la supran eblon "Neniun". Tion vi faru por ĉiu muzikaĵo, kiu estas kopirajta.

Precizigo :

La unua etapo de la agordado ne nepre damaĝas la ceteron. La dua permesilo havas prioritaton super la unua. Do se al viaj propraj originaloj vi donas la permesilon "Libera" aŭ iun ajn atribuon, kaj al la kopirajtitaj muzikaĵoj, kiuj ne estas viaj, neniun permesilon, tiam ĉio perfekte funkcias.

Ĉiu ajn povos elŝuti la originalon de viaj propraj fotoj, filmetoj kaj sonaĵoj sed la muzikaĵoj kopirajtitaj ne estos elŝuteblaj.

Kaj se vi ne bone komprenis kun tiuj detalaj klarigoj, jen :

Kiel procedi paŝo post paŝo :


A - unua agordo aplikenda nur unu foje por via tuta konto :
1) Iru tute malsupre de via paĝo en la griza parto kaj tie alklaku ĉe "Mia konto"
2) En ĉapitro "Dokumentoj kaj arkivoj" dekstre vi alklaku ĉe "Originaloj kaj Exif-informoj"
3) Tie marku la cirkleton en ĉiuj lokoj "Nenion el tiuj tri"
4) Tute malsupre klaku la bluan butonon "Tuj apliki"


B- dua agordo aplikenda al ĉiu kopirajta dosiero :
1) Vi iru al la paĝo de via dokumento (ekzemple unu el viaj muzikoj, videoj aŭ fotoj)
2) Tie dekstre malsupre de la paĝo iru al "Kunhavigoj kaj komentoj" kaj alklaku ĉe "Ŝanĝi"
3) Tie alklaku supre ĉe "Permesilo"
4) Marku la unuan cirkleton "Neniun (ĉiuj rajtoj rezervitaj)"
5) Malsupre klaku la bluan butonon "Konservi"

Atentigo :
Se vi ne aplikis la unuan agordon la dua ne povas funkcii, tamen la dua agordo havas prioritaton super la unua kaj pro tio vi povas laŭ bezone "malpermesi" "liberigi" elŝutadon de viaj dokumentoj per tiu dua agordo !

Jen tiel via dosiero ne plu estas elŝutebla nek kopiebla sed nur konsultebla (videbla se estas foto aŭ video kaj aŭskultebla se estas muziko).

Por kontroli ĉu la apliko bone funkciis vi devas elsaluti kaj reveni al via paĝo sen ensaluti (kiel se vi estus alia vizitanto) kaj vidu ĉu la muziko estas elŝutebla, ankaŭ vi povas peti al unu el viaj amikoj en Ipernity tion kontroli por vi..

Sukceson ..


Published at 11:52 ( 14 comments / 159 visits )
This post is public

October 20, 2009

Informletero de Vinilkosmo n-ro 25

Oktobro 2009

Informletero de Vinilkosmo n-ro 25

pri aktualaj esperanto-muzikoj

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Estimata muzikŝatanto,

Ho ne! Ne pensu ke Vinilkosmo malaperis, for la ideon pri tio!
Se la novaĵoj iĝas maloftaj kaj ke oni devus paroli pri jara informletero, kulpis pri tiom longa silento la amasego da laboro plenumita dum tiu tempo....

Unue, kaj tio estas la granda novaĵo, laŭ la peto de multenombraj interretuloj kaj ankaŭ de artistoj, la MP3- kaj OGG-versioj por laŭleĝa kaj tuja elŝutado de kreskanta nombro de albumoj el nia katalogo estas jam disponeblaj en nia tiucela elŝutretejo, Vinilkosmo-mp3.com. Legu kelkajn klarigojn ĉi-sube atendante vian viziton kaj elŝutojn, kompreneble!

Tiu grandega laboro tute ne bremsis la produktadon nek la distribuadon de tiuj objektoj tuŝeblaj kaj enmanigeblaj kio estas la KDoj (KoDiskoj), DVDoj (DoVoDoj) kaj aliaj fizikaj sonportiloj, ne malpli ol sep novaj albumoj, inter kiuj unu DVD celanta la varbadon de esperanto al tiuj kiuj ankoraŭ ne parolas tiun lingvon... sed certe poste tion faros!

Notindas ke reveno de ĵomArt kaj Nataŝa kun nova albumo produktita de ilia propra eldonejo "ĴomArt's Studio", kaj la unua albumo de ilia filino, Carina, kiu certe garantios la posteularon de tiu dinastio naskiĝanta.

Kaj Tiel Plu kaj Espo-Despo (pasinte kaj parte Esperanto-Desperado), estas en la ĉefpaĝo de tiu ĉi letero pro po unu nova albumo. Tiu de Espo-Despo estas ankaŭ nova teknika sperto kiun ni invitas vin malkovri.

Kaj Kapriol kaj Tone, du novaj talentoj agnoskitaj kun la apero de iliaj unuaj albumoj, sed certe ne iliaj lastaj....

Dezirante al vi bonan esploradon de ĉiuj tiuj muziknovaĵoj, dankon al ĉiuj pro via pacienco kiun ni esperas rekompenci kiel eble plej bone per ĉi tiu nova numero!

Nia kompleta katalogo en nia diskoservo por la diskoj ĉe : vinilkosmo.com

Aŭ ankaŭ ĉi tiuj paĝoj por elŝutado de la disponeblaj albumoj.

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Vinilkosmo-Novaĵoj
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 94 " Collection JomArtaĵoj - 'La ruga albumo' "

ĴomArt kaj Nataŝa


ĴomArt kaj Nataŝa estas duopo kiu komencis kanti en esperanto en 1987 en Kazaĥio. Antaŭ tio, de 1983, ĵomart kantis unue sola, kaj poste kun sia esperanto-rokgrupo Kredo.
La duopo devenas el Kazaĥio, kie ili multe vojaĝis koncertante dum diversaj e-aranĝoj. Tie ili aperigis la plej unuan en tiama Sovetio vinilan diskon Somera mondo (1989). En la jaro 1991 la paro translokiĝis al Svedio kie ili eldonis tri kasedbendojn kaj 2 lumdiskojn Valso por amikoj (vkkd 28) en 2000, kaj Amu min (vkkd65) en 2003.

ĴomArtaĵoj - la Ruĝa albumo estas la unua KD el serio de tri planataj. ĝi celas reludon kaj rekantadon de ĉiuj iliaj plej ŝatataj kantoj iam registritaj el jam elĉerpitaj kasedoj kaj KDoj.
La plejparto de la kantoj sur ĉi tiu kaj planataj albumoj estos malnovaj, bone konataj kaj ŝatataj. Kelkaj kantoj ŝanĝiĝis survoje, ja ili kantas ilin jam dum pli ol 20 jaroj! Kompreneble la aranĝoj de la kantoj estas pli moderna kaj pli riĉa ol antaŭe. La registrado estas pure akustika kaj la intenco estas krei la saman varman kaj intiman etoson kiun oni sentas dum iliaj koncertoj. Jen do remalkovru, aŭskultu, kaj ĝuu la unuan KDon de la kolekto!

Por aŭskulti fragmentojn aŭ rekte elŝuti : ĴomaArtaĵoj - La ruĝa albumo
Por rekte mendi la diskon :

http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd94&lng=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 95 " Aventur' " KAPRIOL'

La unua albumo de Kapriol'! aperis okaze de ilia 3a koncerto por KEF (Danio).
La frisa bando Kapriol'! (Nederlando) estiĝis spontane dum balfolkaj (popolbalaj) vesperoj. La muzikistoj de la muzikgrupo jam ludis sur multaj festaj scenejoj.
Marita kaj Marian ludis dum longaj jaroj en la esperanto-grupo Kajto, kaj nun ili prezentiĝas en la duopo Marianta (flutoj, akordiono, kanto).
Ad kaj Rutger jam abunde meritis siajn spronojn en la bandoj Blue Tape Band, 60/60 (Ad), Kalis kaj Sjock (Rutger).
Kvarope ili formas la novan grupon Kapriol'! kiu prezentas svingan kaj varian programon kun balfolkaj (popolbalaj) dancmelodioj kaj kantoj, kiuj fontas el tradiciaj repertuaroj nederlandaj aŭ memfaritaj. Koncize dirite, ili ludas kaj malnovan muzikon per novaj muzikiloj kaj memfaritan muzikon per malnovaj muzikiloj. ĉion ili kombinas kun bela plurvoĉa kantado kaj plurkoloraj aranĝoj. Krom tio, improvizaĵo estas grava parto.

Ilia balfolka (popolbala) repertuaro konsistas el tradiciaj dancoj, skotiŝoj, polkoj, valsoj kaj mazurkoj, sed ankaŭ el viglaj dancoj kiaj bureo kaj andro, aŭ ankaŭ ronddancoj kiel la cirklo kaj la ĵigo, en kiuj la partneroj daŭre interŝanĝiĝas.

Por aŭskulti fragmentojn aŭ rekte elŝuti : Aventur'

Por rekte mendi la diskon :
http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd95&lng=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 96 " Carina kantas por vi en Esperanto "
CARINA



Ne tiom multnombras albumoj de porinfanaj kantoj en esperanto.
Tial la KD de Carina konsistas el kantoj registritaj de kiam ŝi estis ege juna ĝis 2009.

Carina komencis kanti esperante kiam ŝi estis 3-jara. La unuan fojon ŝi kantis de la scenejo antaŭ 400 partoprenantoj de la 3-a Azia Kongreso en Seulo (2002) kiam ŝi estis 6-jara.
La plej unua kanto, "Vojo al Luno", estis registrita en 2002, kaj aliaj kantoj sinsekve laŭ ilia apero. Tial la temoj, melodioj, kaj etoso de la kantoj estis elpensitaj kaj adaptitaj por preskaŭ ĉiu infanaĝo - de la malgrandaj infanoj ĝis adoleskantoj, ja Carina kreskis dumtempe. Kelkaj el la plej fruaj kantoj estis tradukitaj, sed plejparte estas origine verkitaj. ĉiuj 10 kantoj estis aranĝitaj de ĵomart kaj registritaj ĉe JomArt's Studio en Stokholmo. La KD ne estas nur por infanoj kaj iliaj gepatroj, sed por ĉiuj kiuj ŝatas bonan muzikon!

Por aŭskulti fragmentojn aŭ rekte elŝuti : Carina kantas por vi en Esperanto

Por rekte mendi la diskon :
http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd96&lng=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 97 " Esperante "
ESPO DESPO



Jen Esperante, la nova albumo de Espo Despo - mallongigo de la nova vizago de la bando Esperanto Desperado, vidu en la katalogo la albumojn BroKantaĵoj (Vkkd 34) kaj Hotel Desperado (Vkkd 72).

Tiu ci albumo estas frukto de preskau trijara eksperimentado de sonoj, ritmoj, tekstoj, kaj melodioj. Kvar amikoj, Amir, karl, kaj Laurent, plifortigitaj iom poste de Andrzej, membroj de la nova konsisto de Espo Despo, preparis la KDon ekde fino de 2005, malrapide sed persiste kaj entuziasme. Ili faris plurajn versiojn de ciu kanto, antau ol la arangoj, registrado, miksado, kaj mastrigado finigis - kaj nur post kiam la rezulto atingis kontentigan kvaliton por ciuj.
Tio klarigas la longdauran preparadon de la albumo kiu estis realigita per atento, plezuro, sopiro, amo, kaj espero.

La tekstoj de la kantoj priskribas temojn kiaj la vivo kaj amo, homaj eraroj, senespero, mondmizero, guo kaj sufero, perdo kaj trovo, milita sensenco kaj sensento, destino kaj libereco, steloj kaj maroj, dilemoj kaj homa espero.

Tekstojn de pluraj autoroj estis uzitaj, inter alie poemoj de klasikuloj kiel Adam Mickiewicz, Nikolai Kurzens, kaj Poul Thorsen. Muzike, la kantoj estas diversstilaj: mondmuziko de afro-europa origino kun elementoj de popo, roko, foje ec jazo.
Uzante originalajn muzikideojn, altkvalitajn tekstojn, kaj sugestivajn vocojn, la kvar despoanoj sukcesis unuigi genran diversecon en sia propra, originala stilo.

Pluraj gast-artistoj apogis la muzikverkon, inter kiuj Alejandro Cossavella (Ale Kosabela) kaj Jean-Marc Leclercq (JoMo), kiuj registris sian belegan vocon en po unu kanto. Krome, ankau audeblas belegaj sonoj de trumpeto de David-Emil Wickström, akordiono de Emir Bosnjak, kaj gitaro de Dino Pehilj.

Kaj premiero por esperanto-artisto: la albumo estis eldonita interrete tra elsutretejoj kaj sen muzikproduktejo. La fizika albumo estas presita malgrandkvante de la bando mem kaj distribuata per la Vinilkosmo-katalogo.

Por aŭskulti fragmentojn aŭ rekte elŝuti : Esperante

Por rekte mendi la diskon :
http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd97&lng=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 98 " Repe, Ritme , Sone... "
TONE



La Brazila artisto Tone (Antonio Moreira Filho) el San Paŭlo ekkonatiĝis en brazilaj aranĝoj kaj kongresoj ekde la jaro 2005-2006 per la furora "Nova kanto".

Tone estas talenta aŭtoro de repaj tekstoj kiuj esprimas lian ĉarmon pri la vivo pere de la esperanta lingvo laŭ bonegaj ritmaj repaj sonbatoj fare de brazilaj muzik-kunlaborantoj (Slim Rimografia, Dĵ Nato, kaj eĉ la bando NhôCuné).

Post longa laborado kaj strebado Tone finpreparis tiun ĉi 7-titolan albumeton por eŭropa turneo dum la somero 2009 kun koncertoj en KEF en Danio, IJK en ĉeĥio, UK en Pollando kaj FESTO en Germanio.

Repe, ritme, sone estas la nomo de tiu unua hiphopa verko de Tone.
La KD aperis al la publiko en julio ĝuste dum la Kultura Esperanta Festivalo - KEF 2009, en Helsinoro (Helsingør), Danio.

Laŭdo al Esperanto, Valorigado de la "ni", danco, paco, kaj amo estas temoj prezentataj en tiu laboro.

Tone invitas nin pensi pri ni mem. Ni devas estis ĉiam la kerno de ĉio. Ni estas pli ol io ajn. Ni, la homoj, estas la ĉefa afero en la mondo. Nenio estas pli grava ol ni mem kaj nia kara planedo Tero.

Por aŭskulti fragmentojn aŭ rekte elŝuti : Repe, Ritme, Sone...

Por rekte mendi la diskon :
http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd98&lng=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 99 " Surplacen Venu Vi "
KAJ TIEL PLU



Post "Sojle de la klara temp'" vkkd 32 (2001) kaj "Plaĉas al mi" vkkd 74 (2004), la kataluna bando Kaj Tiel Plu daŭre proponas vojaĝon tra la muzikoj de la mezepoko kaj de la tradicioj kataluna, okcitana kaj sefarda. Krome, reaperis la originala spirito de la bando kiu en sia komenco trinkis el internacia repertuaro, kaj proponas ankaŭ kantojn kaj dancojn el Kroatio, Kabilio, Danio kaj Anglio.

La unua disko estis pli mezepoka, la dua estis pli tradicia.
"Surplacen venu vi" estas pli direktata al dancmuziko kaj montras maturiĝon de la bando, kiu prezentas kantojn kaj dancojn per tre bunta kaj riĉa muzikilaro kiel gitaro, mandolino, kontrabaso, violono, flutoj, gambovjolo, akordiono, diversaj perkutiloj, koruso kaj ĉefa melodia voĉo.

La kantoj, tradukitaj al Esperanto, tute ne perfidas ties originalajn lingvojn. La libreto prezentas kaj la kantatan esperantaĵon kaj la kanton en la originala lingvo (okcitana, kataluna, judhispana, kroata, amaziga kaj hispana), sed male, utilas al diskonigo de la diversaj tradicioj, kaj atingas la korojn de tre diverspeca publiko.

Kiel en la duaj antaŭaj albumoj, la disko komenciĝas per mezepoka melodio kaj finas per tradicia kanto de la hispana civila milito.

Tiu KD inkluzivas 10 instrumentajn versiojn de la kantoj por karaokeo kaj videon pri la bando en la studio.

Por aŭskulti fragmentojn aŭ rekte elŝuti : Surplacen venu vi

Por rekte mendi la diskon :

http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd99&lng=e


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKDVD001 " Esperanto estas ... "

Esperanto estas...  DVD
Esperanto estas... DVD


La DVD « Esperanto estas » estas aktuala informfilmo pri esperanto direktata al la ne esperanta publiko.
La ĉefa celo estas prezenti esperanton de interne, vivantan, modernan kaj plene funkciantan kiel internacia lingvo kun multnombraj facetoj kaj karakterizoj.

ĉiu el la 6 partoj de la filmo montras diversan aspekton de la lingvo.

La originala versio estas en esperanto.

Sume la dublaĵoj de la voĉoj en la filmo estas en 6 diversaj lingvoj kaj en 20 subtitolitaj !

Jen filmo kiu evitos al homoj fari la stultan demandon : ĉu esperanto estas parolata? , aŭ, ĉu ĝi havas kulturon? , kiu parolas ĝin kaj kie? , ktp.

Nepre havinda en sia videoteko por ĉion scii pri esperanto!

Por rekte mendi : Esperanto estas ...

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Vinilkosmo-mp3.com lanĉiĝis oficiale ekde julio!

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Post longega preparado, finfine ni havas la plezuron anonci al vi ke ni malfermis publike novan retejon (MP3 kaj OGG-servo) komplementan al la jam konata Vinilkosmo.com kaj kiu ebligos al vi akiri laŭleĝe per elŝutado esperanto-muzikaĵojn. La retejo evoluos en la venontaj monatoj ĉar momente nur la kategorioj Popo - Roko - Hiphipo - Elektronik kaj Kanzono - Tradicia estas provizitaj per la eldonitaj albumoj de Vinilkosmo.

Sekve la ceteraj albumoj de la katalogo de Vinilkosmo estos iom post iom aldonitaj laŭ la interkonsentoj kun la artistoj.

Ankaŭ virtualaj albumoj neeldonitaj estas en preparado por ilia baldaŭa enretigo ("JoMo Afrikumas kun Mayoma", kompletigita albumo "Hej !" de la argentina Ale Kosebela, "Eterne Rima", ktp...), kaj estas planataj enretigo de malnovaj kasedalbumoj kiel ekzemple "62 minutoj" de Persone.

Ni invitas vin viziti kaj malkovri tiun ĉi novan servon de Vinilkosmo, kaj antaŭ ĉio por bone kompreni kiel funkcias la MP3-servo bonvolu legi la "Helpkonsilojn" en la maldekstra menuo malsupre ĉe "Informoj".

Ni esperas ke ĉi tiu nova retejo plaĉos al vi kaj ke vi venos ofte viziti ĝin kaj sekvi kiel ĝi evoluas, kaj malkovri la albumojn (aŭskultado de ĉiuj muzikaĵoj) kiu ankaŭ povas esti utila por elekti kaj aĉeti la KDojn ĉe Vinilkosmo.com.

Notu bone la adreson : www.vinilkosmo-mp3.com .

Bonan viziton!

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Vi povas amplekse disvastigi tiun ĉi informleteron.

Se vi deziras ricevi rekte la venontajn informeterojn, bonvolu inskribiĝi ĉi tie plenigante la formularon aŭ /kaj ĉi tie : http://www.vinilkosmo.com/?scb=&lng=e

Dankon pro via atento.
Plej muzikajn salutojn al ĉiuj legantoj !

Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton

Published at 00:08 ( 1 comment / 164 visits )
This post is public

October 6, 2009

Hej homoj, vidu !

Hej homoj, vidu !

La 3a KD de Kaj Tiel Plu ĵus aperis
La 3a KD de Kaj Tiel Plu ĵus a…

Jam haveblas la tria albumo de Kaj Tiel Plu ĉe http://www.vinilkosmo.com

Surplacen venu vi

kaj jam de pasintsemajne elŝutebla ĉe http://www.vinilkosmo-mp3.com

Ne maltrafu ĝin ĝi estas ege bona kaj tiuj kiuj jam aprezis la aliajn diskojn de Kaj Tiel Plu ĝuegos pro la danciga etoso de ĉi tiu nova albumo

Published at 16:44 ( 6 comments / 279 visits )
This post is public

September 24, 2009

Granda Premiero : la albumo de KAJ TIEL PLU jam disponeblas ĉe la mp3-servo !!!

Granda Premiero !

La nova albumo de Kaj Tiel Plu, "Surplacen venu vi" estas nun en fabrikado kaj aperos meze de oktobro. Eblos post kelkaj tagoj mendi ĝin en la retejo www.vinilkosmo.com.

Sed jam premiere la muzikoj kaj albumo per elŝutado estas disponeblaj en la MP3 / OGG-servo de Vinilkosmo.
Eblas ankaŭ aŭskulti ĉiujn muzikojn de la albumo kaj vidi la videofimeton...
Ĉio ĉi ĉe :
Venu do tuj malkovri la belegan kaj dancigan novan albumon de Kaj Tiel Plu !!!


Plej muzikajn salutojn
Flo !





Published at 14:20 ( 3 comments / 249 visits )
This post is public

September 19, 2009

Gravaj muzikinformoj !

karaj muzikamikoj,


Novaj diskoj estas nun disponeblaj per elŝutado en nia nova retejo laŭ mp3 kaj ogg formatoj kaj en nia diskoservo http://www.vinilkosmo.com .

1) La 7a Albumo de ĴomArt & Nataŝa - "ĴomArtaĵoj" - La Ruĝa albumo :
ĴomArtaĵoj - La ruĝa albumo" ĴomArt k Nataŝa
ĴomArtaĵoj - La ruĝa albumo" Ĵ…

2) La unua albumo de Kapriol' - Aventur' :
"Aventur'" KAPRIOL'!
"Aventur'" KAPRIOL'!

3) La unua albumo de Carina - "Karina kantas por vi en esperanto" :
"Carina kantas en Esperanto por vi" CARINA
"Carina kantas en Esperanto po…

4) La unua albumo de Espo Despo - "Esperante" :
"Esperante" ESPO DESPO
"Esperante" ESPO DESPO

5) La unua albumeto de Tone - "Repe, ritme, sone" :
"Repe, ritme sone... " TONE
"Repe, ritme sone... " TONE

6) La videosesio de Kaj Tiel Plu por la 3a albumo - "Surplacen venu vi" :



7) La nova albumo (3a) de Kaj Tiel Plu - "Surplacen venu vi" :

bonan esploradon !
Plej muzikajn salutojn !


Published at 21:01 ( 0 comments / 167 visits )
This post is public

September 17, 2009

Videosesio kaj Tiel Plu - Surplacen venu vi

Video de kaj Tiel Plu en la studio de Vinilkosmo / la Trappe

Jen eta raporto registrita dum la muzikistoj de Kaj Tiel Plu finpretigis sian trian diskon en la studio de Vinilkosmo. En tiu sepminuta filmeto, kajtielpluanoj prezentas sian trian albumon, la historion de la bando kaj la spertojn de la diversaj muzikistoj.
La video ankaŭ montras la laboron de la grupo, ĝian etoson kaj la kunvivadon de la muzikistoj en la studio, dum la vojaĝoj kaj en la koncertoj.
La disko estos akirebla tuj post apero en la venontaj semajnoj ĉe http://www.vinilkosmo.com kaj elŝutebla laŭ mp3 aŭ ogg formatoj ĉi tie : www.vinilkosmo- mp3.com




Ankaŭ eblas jam elŝuti altkvalitan version de la tuta video TIE ĈI !

Published at 15:12 ( 1 comment / 165 visits )
This post is public

August 27, 2009

Stefo - Filo (FESTO 2009 Zwingenberg)


Stefo esperantigis kaj ludis "Filo" dum FESTO 2009 en Zwingenberg. Originale: "Junge" far Die Ärzte.



Published at 01:58 ( 9 comments / 360 visits )
This post is public

August 22, 2009

Vinilkosmo ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi 2009

Vinilkosmo ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi 2009

Diplomo Onisaburo Deguĉi 2009 por Vinilkosmo
Diplomo Onisaburo Deguĉi 2009…
Transdono de la Diplomo Onisaburo Deguĉi 2009 al Vinilkosmo
Transdono de la Diplomo Onisab…

Okaze de la fermo de UK en Bjalistoko, Vinilkosmo la eldonejo starigita de EUROKKA ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi 2009, ankaŭ nomata "esperantista pacpremio", ĉar ĝin oni donas pro agado, kiu antaŭenigas internacian amikecon kaj pacon.

Vinilkosmo kontribuas al tio per muzikaj rimedoj -- tiel rezonis la estraro de UEA.

La premio konsistas el diplomo, kiun transprenis en Bjalistoko Jeanne-Marie Cash por transdoni al la respondeculo de Vinilkosmo kaj EUROKKA en Donneville (Tuluzo/suda Francio/Okcitanio). Krome, la premio konsistas el la sumo de 2000 € kiujn Vinilkosmo dediĉos por financi kaj novan projekton de albumo de esperanto-artisto kaj, tra EUROKKA, por financi esperanto-artistan programadon kadre de turneo aŭ kultura aranĝo aŭ festivalo en la venontaj monatoj.

La tuta teamo de Vinikosmo/EUROKKA dankegas la UEA-estraron pro la atribuo de la premio kaj akceptas kun granda plezuro kaj honoro tiun premion kiel agnoskon al la 21jara esperanto-muzika agado kiu strebas kontribui al paco kaj interkompreniĝo en la mondo per esperanto-muzika kulturo.

Floreal Martorell (Flo)

Respondeculo de Vinilkosmo kaj EUROKKA

Transdono de la Diplomo Onisaburo Deguĉi 2009 al Vinilkosmo
Transdono de la Diplomo Onisab…
Diplomo Onisaburo Deguĉi 2009 por Vinilkosmo
Diplomo Onisaburo Deguĉi 2009…



Published at 11:58 ( 11 comments / 316 visits )
This post is public

August 16, 2009

La HHK (HipHopa Kompilo), Libere elŝultebla nun!!! / La HHK (Compil Hip-Hop) en téléchargement libre !!!

Finfine la hiphopa kompilo (HHK) aperis sed en paralela libera projekto ekster Vinilkosmo fare de kolektivo de hiphopaj artistoj sub la gvido de DĴ Roĝer kaj Platano.

Ĝi enhavas hiphopajn / repajn artistojn de Eterne Rima ĝis Tone kaj la Pafklik kiel plej famaj repuloj sed ankaŭ estas aliaj malkovrindaj !

La HHK aŭskulteblas kaj haveblas ĉe HIPHOPA KOMPIL ĉi tie en Ipernity.

Ankaŭ eblas elŝuti la tutan kompilon el unu sola ZIP-dosiero ĉe :

HIPHOPA KOMPILO Vol.1

Aliĝu al la Hiphopa grupo ĉe Hiphopo-Repo en Esperanto

Albumo de La Pafklik elŝuteblas en la MP3-servo de Vinilkosmo

Published at 22:59 ( 3 comments / 308 visits )
This post is public

July 15, 2009

Intervjuo de Le Punk en KisTv

Intervjuo de Le Punk el Madrido pri la esperanto-kanto "La lukto estas perdita"

Published at 13:13 ( 1 comment / 361 visits )
This post is public

July 14, 2009

Memoraĵoj de KEF 2009

Vidu pliajn memoraĵojn de KEF 2009 ĉe :

http://kef.saluton.dk

Televida raportaĵo de dana televido spekteblas ĉe :

http://www.tv2lorry.dk/moduler/nyheder/showregvideo.asp?dato=07-07-2009&cID=1&vId=492621

kaj kelkaj fotoj ĉe nia albumo : http://www.ipernity.com/doc/39007/album/75226

Published at 15:58 ( 2 comments / 373 visits )
This post is public

Published at 14:33 ( 2 comments / 381 visits )
This post is public

June 29, 2009

www.vinilkosmo-mp3.com lanĉiĝas oficiale !


vinilkosmo-mp3.com
vinilkosmo-mp3.com

www.vinilkosmo-mp3.com lanĉiĝas oficiale !

karaj ŝatantoj de esperanto-muziko,

Post longega preparado finfine ni havas la plezuron anonci al vi ke ni malfermas publike novan retejon (MP3-servo) komplementa al la jam ekzistanta kaj konata www.vinilkosmo.com, kiu ebligos al vi akiri laŭleĝe per elŝutado esperanto-muzikojn.

La retejo evoluos en la venontaj monatoj ĉar momente nur la kategorioj “Popo – roko – hiphopo - elektronik” kaj “kanzono – tradicia” estas provizitaj per la eldonitaj albumoj de Vinilkosmo.

Sekve la ceteraj albumoj de la katalogo de Vinilkosmo estos iom post iom aldonitaj laŭ la interkonsentoj kun la artistoj.

Ni invitas vin viziti kaj malkovri tiun ĉi novan servon de Vinilkosmo kaj antaŭ ĉio por bone kompreni kiel funkcias la MP3-servo bonvolu legi la Helpkonsilojn en la maldekstra menuo malsupre ĉe “Informoj”.

Mi esperas ke tiu nova retejo plaĉos al vi kaj ke vi venos ofte viziti ĝin kaj sekvi kiel ĝi evoluas ...

Notu bone la adreson :http://www.vinilkosmo-mp3.com

bonan viziton ...

kaj espereble ankaŭ ĝis revido tre baldaŭ en la someraj festivaloj KEF en Helsinoro (Danio) http://www.kef.saluton.dk

kaj

FESTO en Zwingenberg (Germanio) http://esperanto-jeunes.org/Programo-de-Festo-2009

Informo disvastigenda kiel eble plej amplekse..

Antaŭdankojn !

Plej muzikajn salutojn

Flo !



Published at 09:35 ( 10 comments / 586 visits )
This post is public

June 15, 2009

Riĉa kultura programo en KEF 2009

www.kef.saluton.dk



Afiŝo de  KEF 9a
Afiŝo de KEF 9a

Kun inter alie koncertoj de :

La Pafklik, Tone, Hotel Desperado, Ĵomart kaj Nataŝa, Espo Despo, La Perdita Generacio, Zhou-Mack, Martin kaj la talpoj, JoMo, Kapriol' !, Solotronik, Inicialoj DC....


KEF 7-12a julio 2009 en HelsingØr (Danmark / Danio)

www.kef.saluton.dk

Legu pri la evento ĉe :
www.facebook.com/inbox/readmessage.php?t=1014046839438#/event.php?eid=26503775317

Por aliĝi kaj vidi la kompletan programon iru tuj ĉe www.kef.saluton.dk

Published at 14:54 ( 0 comments / 331 visits )
This post is public

May 14, 2009

FESTO 2009 (Tuj aliĝu !)



FESTO 2009
FESTO 2009

En Zwingenberg (Germanio) de la 8a ĝis la 15 de aŭgusto 2009

La programo de FESTO pretas.. certe ĝi allogos vin !

Jam tuj aliĝu ! ĉe : Aliĝilo FESTO 2009

Afiŝo FESTO 2009
Afiŝo FESTO 2009

Vespera PROGRAMO :

8an: Stefo, interkona vespero

9an: Gjom kaj karaokeo

10an:
(Roka vespero) Alles Franziska (germana roko), supernova (esperanto-peza roko, Brazilo)

11an: Zuzana

12an: kapriol'!
(Popoldanca vespero)

13an:
Tone, La Pafklik (Hiphopa vespero)

14an: Inicialoj DC kaj internacia vespero

Vidu pliajn detalojn pri La programo

Organizita de JEFO kaj GEJ kun helpo kaj kunlaboro de EUROKKA

Published at 07:42 ( 1 comment / 647 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 4 next →

( 72 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...