november 2007
  sun mon tue wed thu fri sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30    

Archives

june 2008 (1)
may 2008 (1)
march 2008 (2)
december 2007 (2)
november 2007 (7)
october 2007 (4)

November 5, 07

Lucca komiksoj kaj ludoj 2007

90.000 vizitantoj. Tiomaj estis la partoprenantoj, de la 1 -a ĝis la 4 -a de novembro, en Lucca, Toskanujo (Italio), al la jara fojo de "Lucca Comics and Games" (Lucca komiksoj kaj ludoj).

Tiu estas la plej grava itala ekspozicio de bildstrioj kaj de ĉio kion komprenas la komiksa mondo, kiel bildstrioj, kartunkinaĵoj, ludoj (rolaj, tablaj, kartaj), imagarmondo, fantascienzmondo.

Ĝi okazas sur areo de pli ol 30.000 kvadratajn metrojn, kies pli ol 15.000 dediĉitaj al la ekspozicioj.

Al ĝi partoprenas ĉiuj la plej gravaj fakaj operaciantoj.

Ĉi tiun jaron, por la unua fojo, ankaŭ­ la IEF (Itala Esperanto Federacio), pere de siaj lucca -anoj, partoprenis en tiu ekspozicio per stando, eta sed bone lokita.

Nia stando estis vizitita de kelkaj miloj de partoprenantaj al la ekspozicio. Kaj ankaŭ­ de multaj roluloj de la bilstria mondo, kiuj bone akceptis esti fotitaj ĉe nia tablo (vidu fotojn).

Okaze de la ekspozicio estis prezentita al publiko de pasiuloj, la unua numero de la bildstrio Rat-ulo (Ratman tradukita en Esperanto), kun la ĉeesto de la aŭ­toro kaj desegnisto Leo Ortolani, tre famega inter la junaj pasiuloj, kiu, dum unu horo, autografiis la ekzemplerojn de la bildstrioj.

© Published at 16:33 / 2 comments / 229 visits
This post is public

November 15, 07

Mi ne mortos!

Eĉ sin ĵetu sur mi
la fajrita akra fulmo
kaj estu renversita etero de la ŝtorma tondro
de la vento plej sovaĝa
kaj la ruiniganta blovo skuegu la radikojn
de la enega tero.
Kaj el la oceano la ondo bruegante
ruldetruu la universon kaj la vojon de la steloj
kaj la akra destino ĵetegu mian korpon
en la nigran Tartaron: mi ne mortos!

(libera traduko el Esĥilo ("La Prometeo ĉenita" versoj: 1043 - 1053)

© Published at 14:40 / 0 comments / 68 visits
This post is public

November 16, 07

Biso!

Estis iam, en nia vilaĝo, kamparano tre laborema, kaj pro bezono li laboradis de la ektagiĝo ĝis la sunsubiro.

Bedaŭrinde li sciis nek legi nek skribi ĉar neniu lin instruis.

Lia ĉiutagaj manĝoj estis ĉiam la kutimaj: boligita farunon je tagmezo (el maizo aŭ el kaŝtanoj) kaj vespere, tutcerte, li manĝis legomsupon.

Iun tagon, kiu scias la kialon, li devis aliri al la urbon kaj li pensis ke, apenaŭ estus libera de la engaĝiĝoj, farus finfine manĝaĵon malsaman ol kutime tiel, kiel li iufoje aŭdis paroli.

Do li eniris en gastejon, eksidis kaj rimarkis, al la apuda tablo, ulon, kiu estis gustumanta sukeman bifstekon.

Ekvenis kelnero kun menuo. La kompatinda homo, nesciante legi, hazardis, kaj demetis fingron sur la menuo: tio estas vere troa ..... trafis ekzakte la legomsupo!

Li ekmanĝis kontraŭvole kaj post iom da tempo rimarkis ke sia najbaro finis bifstekon kaj vokis la kelneron dirante: BISO!

Post iom da tempo la kelnero revenis al li portante plian bifstekon.

Nia amiko, je tiu momento, kuraĝiĝis kaj supozante kompreni kiel havi sukan bifstekon, englutis sian legomsupon kaj, vokante la kelneron ekkriis solenrole: KELNERO, BISO!

Mi ne diros al vi ke, post iom da tempo, li troviĝis antaŭ la nazo plenplenan teleron el fumanta legomsupo!

© Published at 13:34 / 0 comments / 89 visits
This post is public

November 16, 07

Serenado

Malmulte da kuko sufiĉis al mi,
amforon da vino mi sekigis.
Nun al mia morbida etulino
dolĉe mi agordas mia serenado.


(libera traduko el Anacreonte)

© Published at 21:54 / 2 comments / 77 visits
This post is public

November 28, 07

Vivu libereco!

Mi apenaŭ venis de aĉeti komputilon por mia laboro. Mi devis aĉeti devige komputilon kun "Vista", ĉar ŝajnas ke nun la ĉiuj komputiloj estas faritaj nur kun tia mastruma sistemo. Do, se vi bezonas aĉeti iun komputilon de iun ajn firmon, vi devas aĉeti ankaŭ la mastruman sistemon "Vista", kaj pagi la rilatan prezon. Mi, do, devis pagi "Vista" al Microsoft , poste nuligi ĝin, poste aĉeti kaj pagi alian mastruman sistemon kaj elŝuti ĝin.

Vivu libereco!

© Published at 12:02 / 3 comments / 256 visits
This post is public

November 29, 07

La bela hararo

Alportante mirtan tigon

ŝi ludis kun hela rozo.

Sur la ŝultrojn kaj sur la dorson malsupreniris

la bela hararo.

 

(libera traduko el Arkiloko)

© Published at 00:44 / 0 comments / 130 visits
This post is public

November 29, 07

La fato

Jam blankajn mi havas la tempiojn

jam blankan la hararon:

jam la dolĉa junaĝo estas fora.

Flavajn mi havas la dentojn.

Mi ploras.

La tempo ke de la vivo

restas al mi

jam kurtas:

mi plorsingultas,

temante la Tartaron,

ĉar terura estas Hadesabismo.

Amara estas la vojo. Vin atendas

senkompate la Fato:

Plu ne supreniras, tiu kiu subeniras!

 

(libera traduko el Anakreonto)

© Published at 01:11 / 0 comments / 107 visits
This post is public

( 7 posts )