Mi estas kiel anemon'

nemorosa

kiu okulumas

neĝoblanka

tra la verdkolor'

intensa

de l' herbejo,

kaj ondiĝas

pro ĉiu ventblovet'

alhokiĝanta

en ĝiaj verdfoliaj

puntoj.

 

 

Mi estas kiel papili'

blankega

kiu cirkaŭflugas

facile

tra l' aromplena briz'

de l' vespero,

kaj flirtas

kaj dancas

kaj revenas

ĝis, laca, sterniĝas.

 

 

Mi estas kiel sunradi'

printempa

kiu karesas

delikate

la purkora neĝborul'

kaj varmigas

apenaŭe

ĝian helbrilan korolon.

 

 

Mi estas kiel ros'

matena

kiu brilas kaj flagras

 

 

dum antaŭeniĝas

la tago.