La ekbruligo de la olimpika torĉo estis okazo de sensacia protesto. La amaskomunikiloj skribas ke tiun proteston ne povis vidi la ĉinanoj ĉar la ŝtata ĉina televido malpermesis tion. Mi volus scii se ĉi sciigo estas vera aŭ malvera. Se ĝi estus vera ..... pravas la Radikala Partio kiam asertas: Libera Tibeto en libera Ĉinio! Mi opinias ke la homoj rajtas ricevi rektan informadon: tio ankaŭ estas homrajto! Nur per rekta informo la homoj fariĝas rektan konscion. Se iu regado havas nenion por kaŝi, kial do li mem malpermesas liberan informon?
Ankaŭ ŝajnas ke tailanda torĉoportantino ne portos la olimpika torĉon por protesti kontraŭ la ĉina registaro!
Send a message
Search for members
Zhang Xuesongpro says:
>La amaskomunikiloj skribas ke tiun proteston ne povis vidi la ĉinanoj ĉar la ŝtata ĉina televido malpermesis tion. Mi volus scii se ĉi sciigo estas vera aŭ malvera.
Tio estas tute malvera raporto, niaj amaskomunikiloj ankau raportis pri tio, jen ekzemplo en Londono:
Jen raporto pri la okazaĵo en Grekio (en china lingvo):
news.xinhuanet.com/sports/2008-03/27/content_7868697.htm
>Mi opinias ke la homoj rajtas ricevi rektan informadon: tio ankaŭ estas homrajto!
Mi tre konsentas kun vi!
Massimo Ripani replies: