La napola muziko, aŭ estas amata aŭ estas malamata. Ne ekzistas la mezvojo. Mi ja amas ĝin.

La napola muziko estas kiel la Vezuvo, la napola vulkano: dolĉa kaj plaĉa ekstere, maldolĉa kaj malplaĉa ene. Kiel la Vezuvo inspiras beleĉon, harmonion, vidĝojon ekstere, tiel la napola muziko, ispiras kaj sugestas armonion, dolĉecon, rideton, vivoĝojon, pro siaj melodioj leĝeraj kaj flirtantaj. Kaj kiel la vulkano interne, tial la napolaj kanzonoj, per vortoj, sugestas kaj priskribas doloron kaj morton, suferojn kaj mizeron. La morton, suferon kaj mizeron de popolo, kiu de ĉiam estis dominita: estis dominita de la romianoj, estis dominita de la regantoj de la Orienta Romana Imperio, estis dominita de la normanoj, poste de la aragonanoj, de la francaj angio -anoj, ktp. Ĝis la Savojaj kaj la italaj regantoj.

Alia aspekto de la napola kanzono estas lia baza filozofio: iu kanzono tiel diras: "Sufiĉas tia suno, sufiĉas tia maro ..............kiu havis, havis; kiu donis, donis; forlasu ni la paseon, ni estas el Napolo, samurban'!" Nome: ne memoru plu tion kion ni suferis. Nun ĉio pasis. Klopodu vivi kiel eble plej bone.

Kaj finfine: multaj versoj de la napolaj kanzonoj estas ege romantikaj kaj la muziko estas ege melodieca: ĉu vi iam ajn estis en Napolo, sidantaj ĉe la marbordo kune kun via amato/ino dum malprexime iu kantas aŭ ludisto ludas mandolinon? Provu por kredi! Alia kanzono: "Tiu estas la lando de la suno, tiu estas la lando de la maro, tiu estas la lando en kiu la ĉiuj vortoj, eĉ dolĉaj eĉ amaraj, estas ĉiam vortoj de amo".