| June 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
Ja ankaŭ mi bezonus
kisojn,
ja ankaŭ mi bezonus
karesojn.
Sed male mi iras
renkonte al nebulo
matena.
| June 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
Ja ankaŭ mi bezonus
kisojn,
ja ankaŭ mi bezonus
karesojn.
Sed male mi iras
renkonte al nebulo
matena.
Mi estas kiel anemon'
nemorosa
kiu okulumas
neĝoblanka
tra la verdkolor'
intensa
de l' herbejo,
kaj ondiĝas
pro ĉiu ventblovet'
alhokiĝanta
en ĝiaj verdfoliaj
puntoj.
Mi estas kiel papili'
blankega
kiu cirkaŭflugas
facile
tra l' aromplena briz'
de l' vespero,
kaj flirtas
kaj dancas
kaj revenas
ĝis, laca, sterniĝas.
Mi estas kiel sunradi'
printempa
kiu karesas
delikate
la purkora neĝborul'
kaj varmigas
apenaŭe
ĝian helbrilan korolon.
Mi estas kiel ros'
matena
kiu brilas kaj flagras
dum antaŭeniĝas
la tago.
La ekbruligo de la olimpika torĉo estis okazo de sensacia protesto. La amaskomunikiloj skribas ke tiun proteston ne povis vidi la ĉinanoj ĉar la ŝtata ĉina televido malpermesis tion. Mi volus scii se ĉi sciigo estas vera aŭ malvera. Se ĝi estus vera ..... pravas la Radikala Partio kiam asertas: Libera Tibeto en libera Ĉinio! Mi opinias ke la homoj rajtas ricevi rektan informadon: tio ankaŭ estas homrajto! Nur per rekta informo la homoj fariĝas rektan konscion. Se iu regado havas nenion por kaŝi, kial do li mem malpermesas liberan informon?
Ankaŭ ŝajnas ke tailanda torĉoportantino ne portos la olimpika torĉon por protesti kontraŭ la ĉina registaro!
Bedaŭrinde pri tio mi ne vidis neniun novaĵon en ĉi tiu reteĵo.
Kio okazas?
Hieraŭ en Italio la Radikala Partio, tiu kiu manifestaciis ankaŭ kontraŭ la Iraka milito, kontraŭ la Bush-a politiko, kontraŭ la militarisma politiko generale, tiu kiu iniciatis la kampanion pro la internacia moratorio pri la mortpuno, organizis gravan manifestacion ankaŭ kontraŭ la perfortoj en Tibeto kun la jena slogano:" Libera Tibeto en libera Ĉinio", al kiu partoprenis multajn personojn, kaj asociojn, kaj politikistoj.
Ankaŭ la amaskomunikiloj parolas pri tio.
Ĉimatene mi legis komunikaĵon de Amnesty International en kiu oni invitas la ĉinan registaron permisi la disvolviĝon de sendependa enketo de la Unuiĝintaj Nacioj pri la okazaĵoj de la lastaj semajnoj en Tibeto, pri la kialo la ĉina registaro tie malpermesas la eniron de la gazetistoj, kaj pri la malobservo de la homaj rajtoj kiuj tie okazis jam de longe.
Ĉu iu el vi konas pli ekzakte la aferon?
Okaze de la Kristnaska kaj de la jarfina festoj mi bondeziras al ĉiuj ĝoioplenajn tagojn!
La napola muziko, aŭ estas amata aŭ estas malamata. Ne ekzistas la mezvojo. Mi ja amas ĝin.
La napola muziko estas kiel la Vezuvo, la napola vulkano: dolĉa kaj plaĉa ekstere, maldolĉa kaj malplaĉa ene. Kiel la Vezuvo inspiras beleĉon, harmonion, vidĝojon ekstere, tiel la napola muziko, ispiras kaj sugestas armonion, dolĉecon, rideton, vivoĝojon, pro siaj melodioj leĝeraj kaj flirtantaj. Kaj kiel la vulkano interne, tial la napolaj kanzonoj, per vortoj, sugestas kaj priskribas doloron kaj morton, suferojn kaj mizeron. La morton, suferon kaj mizeron de popolo, kiu de ĉiam estis dominita: estis dominita de la romianoj, estis dominita de la regantoj de la Orienta Romana Imperio, estis dominita de la normanoj, poste de la aragonanoj, de la francaj angio -anoj, ktp. Ĝis la Savojaj kaj la italaj regantoj.
Alia aspekto de la napola kanzono estas lia baza filozofio: iu kanzono tiel diras: "Sufiĉas tia suno, sufiĉas tia maro ..............kiu havis, havis; kiu donis, donis; forlasu ni la paseon, ni estas el Napolo, samurban'!" Nome: ne memoru plu tion kion ni suferis. Nun ĉio pasis. Klopodu vivi kiel eble plej bone.
Kaj finfine: multaj versoj de la napolaj kanzonoj estas ege romantikaj kaj la muziko estas ege melodieca: ĉu vi iam ajn estis en Napolo, sidantaj ĉe la marbordo kune kun via amato/ino dum malprexime iu kantas aŭ ludisto ludas mandolinon? Provu por kredi! Alia kanzono: "Tiu estas la lando de la suno, tiu estas la lando de la maro, tiu estas la lando en kiu la ĉiuj vortoj, eĉ dolĉaj eĉ amaraj, estas ĉiam vortoj de amo".
Jam blankajn mi havas la tempiojn
jam blankan la hararon:
jam la dolĉa junaĝo estas fora.
Flavajn mi havas la dentojn.
Mi ploras.
La tempo ke de la vivo
restas al mi
jam kurtas:
mi plorsingultas,
temante la Tartaron,
ĉar terura estas Hadesabismo.
Amara estas la vojo. Vin atendas
senkompate la Fato:
Plu ne supreniras, tiu kiu subeniras!
(libera traduko el Anakreonto)
Alportante mirtan tigon
ŝi ludis kun hela rozo.
Sur la ŝultrojn kaj sur la dorson malsupreniris
la bela hararo.
(libera traduko el Arkiloko)
Mi apenaŭ venis de aĉeti komputilon por mia laboro. Mi devis aĉeti devige komputilon kun "Vista", ĉar ŝajnas ke nun la ĉiuj komputiloj estas faritaj nur kun tia mastruma sistemo. Do, se vi bezonas aĉeti iun komputilon de iun ajn firmon, vi devas aĉeti ankaŭ la mastruman sistemon "Vista", kaj pagi la rilatan prezon. Mi, do, devis pagi "Vista" al Microsoft , poste nuligi ĝin, poste aĉeti kaj pagi alian mastruman sistemon kaj elŝuti ĝin.
Vivu libereco!
Malmulte da kuko sufiĉis al mi,
amforon da vino mi sekigis.
Nun al mia morbida etulino
dolĉe mi agordas mia serenado.
(libera traduko el Anacreonte)
Estis iam, en nia vilaĝo, kamparano tre laborema, kaj pro bezono li laboradis de la ektagiĝo ĝis la sunsubiro.
Bedaŭrinde li sciis nek legi nek skribi ĉar neniu lin instruis.
Lia ĉiutagaj manĝoj estis ĉiam la kutimaj: boligita farunon je tagmezo (el maizo aŭ el kaŝtanoj) kaj vespere, tutcerte, li manĝis legomsupon.
Iun tagon, kiu scias la kialon, li devis aliri al la urbon kaj li pensis ke, apenaŭ estus libera de la engaĝiĝoj, farus finfine manĝaĵon malsaman ol kutime tiel, kiel li iufoje aŭdis paroli.
Do li eniris en gastejon, eksidis kaj rimarkis, al la apuda tablo, ulon, kiu estis gustumanta sukeman bifstekon.
Ekvenis kelnero kun menuo. La kompatinda homo, nesciante legi, hazardis, kaj demetis fingron sur la menuo: tio estas vere troa ..... trafis ekzakte la legomsupo!
Li ekmanĝis kontraŭvole kaj post iom da tempo rimarkis ke sia najbaro finis bifstekon kaj vokis la kelneron dirante: BISO!
Post iom da tempo la kelnero revenis al li portante plian bifstekon.
Nia amiko, je tiu momento, kuraĝiĝis kaj supozante kompreni kiel havi sukan bifstekon, englutis sian legomsupon kaj, vokante la kelneron ekkriis solenrole: KELNERO, BISO!
Mi ne diros al vi ke, post iom da tempo, li troviĝis antaŭ la nazo plenplenan teleron el fumanta legomsupo!
Eĉ sin ĵetu sur mi
la fajrita akra fulmo
kaj estu renversita etero de la ŝtorma tondro
de la vento plej sovaĝa
kaj la ruiniganta blovo skuegu la radikojn
de la enega tero.
Kaj el la oceano la ondo bruegante
ruldetruu la universon kaj la vojon de la steloj
kaj la akra destino ĵetegu mian korpon
en la nigran Tartaron: mi ne mortos!
(libera traduko el Esĥilo ("La Prometeo ĉenita" versoj: 1043 - 1053)
90.000 vizitantoj. Tiomaj estis la partoprenantoj, de la 1 -a ĝis la 4 -a de novembro, en Lucca, Toskanujo (Italio), al la jara fojo de "Lucca Comics and Games" (Lucca komiksoj kaj ludoj).
Tiu estas la plej grava itala ekspozicio de bildstrioj kaj de ĉio kion komprenas la komiksa mondo, kiel bildstrioj, kartunkinaĵoj, ludoj (rolaj, tablaj, kartaj), imagarmondo, fantascienzmondo.
Ĝi okazas sur areo de pli ol 30.000 kvadratajn metrojn, kies pli ol 15.000 dediĉitaj al la ekspozicioj.
Al ĝi partoprenas ĉiuj la plej gravaj fakaj operaciantoj.
Ĉi tiun jaron, por la unua fojo, ankaŭ la IEF (Itala Esperanto Federacio), pere de siaj lucca -anoj, partoprenis en tiu ekspozicio per stando, eta sed bone lokita.
Nia stando estis vizitita de kelkaj miloj de partoprenantaj al la ekspozicio. Kaj ankaŭ de multaj roluloj de la bilstria mondo, kiuj bone akceptis esti fotitaj ĉe nia tablo (vidu fotojn).
Okaze de la ekspozicio estis prezentita al publiko de pasiuloj, la unua numero de la bildstrio Rat-ulo (Ratman tradukita en Esperanto), kun la ĉeesto de la aŭtoro kaj desegnisto Leo Ortolani, tre famega inter la junaj pasiuloj, kiu, dum unu horo, autografiis la ekzemplerojn de la bildstrioj.
Mia patro estis marmorministo,
li havis siajn manojn
el karno kaj el fero,
li havis siajn manojn
el karno kaj el marmorsplito.
Mia patro estis marmorministo,
li havis la koron
el suno kaj el luno,
el vento kaj el glacio.
Mia patro estis marmorministo,
la rokon el la roko li eldisigis,
la haŭton el la haŭto,
kelkfoje ankau la karnon
li eldisigis el sia korpo.
Mia patro estis marmorministo,
korbele supre la korbelroko
kun la okuloj lumblindigitaj far la suno
kun la manoj eroditaj far la ŝtala ŝnuro
kiu kunligis lin kun la vivo.
Mia patro estis marmorministo.
Kaj nun li ripozas
kun la montopintoj antaŭ siaj okuloj.
(19/12/2006)
Sombrajn
ellasas la sonorilo
sonoradojn en la aero.
Estas la Nokthoro.
Timemaj
la vojirantoj
enhejmiĝas haste.
Lantaj
la sonoradoj
enŝoviĝas en la koron:
tremo el konsterniĝo
trairas la vejnojn.
La Reaparantoj
serpentumantaj
invadas la vojojn
senhomajn
lividajn
ĉe la malheliĝo
kaj ĉirkauas magie
noktajn silentojn.
Estas la horo de la fantomoj:
estas Nokthoro.
Spirpulsantajn kaj ardajn la sinojn
kaj la spurmemorojn de via amkorpo
mi sopiras.
Pasiiĝante mia haŭto
viajn karesojn
atendas.
Gustumante
la plezurtremon
de nur revita kiso .....
..... malrapide
la nokto forfluas.
La vivon
mi foroferis al vi.
Sufero enpikita en la koro
malebligas al mi sopiri.
Mi mortos atendante
ununuran
aman penson.
(21/11/2001)
Latest posts
-
Subscribe to the latest posts of Vinicio