Explore
Sign up!
Sign in
Viktoro
Photos
Albums
Articles
Docs
Groups
Contacts
Viktoro's articles
Archives
January 2013
(1)
December 2012
(1)
November 2012
(2)
October 2012
(2)
September 2012
(3)
August 2012
(3)
July 2012
(2)
June 2012
(1)
May 2012
(3)
April 2012
(4)
March 2012
(6)
February 2012
(5)
voir plus
January 2012
(4)
December 2011
(10)
November 2011
(9)
October 2011
(9)
September 2011
(10)
August 2011
(8)
July 2011
(9)
June 2011
(11)
May 2011
(13)
April 2011
(10)
March 2011
(10)
February 2011
(10)
January 2011
(10)
December 2010
(14)
November 2010
(9)
October 2010
(9)
September 2010
(8)
August 2010
(14)
July 2010
(3)
June 2010
(4)
May 2010
(5)
April 2010
(4)
March 2010
(3)
February 2010
(4)
January 2010
(6)
December 2009
(6)
November 2009
(6)
October 2009
(5)
September 2009
(3)
August 2009
(4)
July 2009
(3)
June 2009
(4)
May 2009
(3)
April 2009
(2)
March 2009
(2)
February 2009
(2)
January 2009
(1)
November 2008
(5)
October 2008
(4)
September 2008
(5)
July 2008
(2)
June 2008
(1)
Latest published
Articles concerning specific people
Most appreciated
The most read
Most commented
Search by keywords
Search by date
See also...
Viktoro's favorite articles
All articles concerning Viktoro
La knabino de kataj okuloj
-
4 months ago
-
8 comments
La samklasanoj de mia infana kaj knaba lernejo planas organizi renkontiĝon post amasego da jaroj. Mi ne vidis multajn el ili de longege, do, la kunveno estos interesa. Mi jam imagas la demandojn, kiujn ni faras unu la alian: kiom da gefiloj vi havas, kiu estas via profesio? kiom da fojoj vi eksedziĝis?... Tamen, ankaŭ estas malagrablaj aferoj: kelkaj el niaj samklasanoj jam mortis. Hieraŭ, Cesca (‘seska’), kiun mi ne vidas de kiam ni estis deksesjaraj, sendis retmesaĝon al mi, ĉar mi donis la…
Blogo de travivanto
-
December 2, 2012
-
11 comments
Mi ekkonsciis pri la fakto, ke vivo ne estos facila afero, kiam mi malkovris, ke ni homoj ŝatas panon mola kaj biskvitojn sekaj, kvankam vivo tuj sekigas la panon kaj moligas la biskvitojn. Post tiu unua frapo, venis aliaj eĉ pli kruelaj. Sed mi, jam avertita, pli-malpli sukcesis ilin travivi. [ aliaj blogoj ] [Bonvolu korekti miajn erarojn]
Blogo de retumanto
-
November 24, 2012
-
10 comments
La unuan fojon, kiam mi ekkonsciis pri tio estis, kiam enirinte faman interretan librovendejon aperis antaŭ mi, reklame, kelkaj libroj, kiujn fakte, mi jam volus aĉeti. Ĉu hazarda afero? Kompreneble, unue mi kredis tion. Sed, iom post iom mi konvinkiĝis, ke temas pri tute antaŭaranĝita programo. Tio estas, laŭ la libroj, kiujn mi jam aĉetis, la informadika sistemo ekscias, pri kiuj temoj mi interesiĝas, kaj, kiam mi ensalutas la retpaĝon, ĝi tuj montras al mi tion, kion ĝi kredas, ke mi ŝatos.…
Interesa C1-kurso de Esperanto!!!
-
November 5, 2012
-
1 comment
Ankoraŭ eblas aliĝi al tiu interesa Esperanto-kurso gvidota de tre kompetenta instruistino, Maria Majerczak!!
Blogo de malfidela kliento
-
October 31, 2012
-
14 comments
Hieraŭ mi iris al mia frizistino. Ĉar mi ne vizitis ŝin de antaŭ la pasinta somero, dum ŝi lavis al mi la kapon, ni ekparolis pri niaj spertoj pri la preskaŭ forgesita estinta libertempo. Ni jam estis parolantaj pri la vetero, kiam ŝi, armita per iloj tonda kaj komba, komencis "analizi" mian hararon. Ŝi eksilentis. Per la spegulo, mi konsciis, ke dum sufiĉe longa malkombado, ŝi mienis, mienadis. – Kiu tondis vian hararon? ĉu maŝino? – Ne maŝino, sed homa estaĵo. – Ĉu vi certas pri tio?…
Prelego pri Esperanto en Universitato
-
October 28, 2012
-
26 comments
La pasintan 23an de oktobro, kadre de studoj por plenkreskuloj de la Politeknika Universitato de Katalunio en vilaĝo Castelldefels (apud Barcelono), mi prelegis pri Esperanto. Antaŭ pli ol cent ĉeestantoj, mi parolis pri kelkaj el la ĉefaj trajtoj de la internacia lingvo por klarigi, kial Esperanto estus bona solvo por internaciaj rilatoj. Inter tiuj karakterizaĵoj mi parolis pri ĝia neŭtraleco (kultura, politika kaj socia), facila aliro, povo de la lingvo (esprimivo, fleksebleco kaj precizec…
Kiam mi estis infano...
-
September 24, 2012
-
10 comments
Kiam mi estis infano, ni loĝis en fora kvartalo de vilaĝo. Tiutempe, ne estis proksimaj vendejoj kaj ĉiutage venis ĉe ni per kamioneto homo por vendi bazajn manĝaĵojn. Mia patrino, kutime sendis min kien li parkis por aĉeti panon, laktukon, lakton, ktp., sed mi estis nur kvinjara kaj ankoraŭ ne scipovis legi. Pro tio, ŝi kutime faris por mi specialan aĉetliston pere de desegnoj kaj danke al tiuj bildoj, mi sukcesis peti al vendisto niajn bezonataĵojn. Foje, mi devis aĉeti laktukon, sed mi ne m…
Impona manifestacio en Barcelono
-
September 12, 2012
-
20 comments
Hieraŭ estis historia tago en Katalunio. Unu miliono kaj duono de katalunoj (la plej granda renkontiĝo neniam okazinta en Barcelono) partoprenis manifestacion por la sendependeco de nia lando. La 11an de septembro de 1714, Katalunio perdis siajn rajtojn pro kruela internacia milito, kaj nun, 300 jarojn poste, eble estas la momento, ke ni mem decidos, ĉu iĝi nova ŝtato ene de Eŭropo. La vojo ne estos facila, kaj certe Hispanio klopodos malhelpi ĉiujn paŝojn, sed nuntempe, se popolo demokratie k…
Titoloj
-
September 1, 2012
-
21 comments
Antaŭ ne longe, mi rimarkis, ke estas malsamaj kulturaj kutimoj, kiam temas pri skribi la titolon de libro en ĝia spino. Ekzemple, la eldonistoj en la angla ĉiam skribas la titolon de la supra parto malsupren, sed la eldonistoj en la franca, la kataluna kaj la hispana preskaŭ ĉiam agas male. Povas ŝajni stultaĵo, sed kiam oni havas malsamlingvajn librojn en la sama breto, oni devas ade kapklini dekstren kaj maldekstren por bone legi la titolojn. Amiko mia, multe pli lerta ol mi, metas la anglajn…
Armstrong
-
August 25, 2012
-
8 comments
Hazarde, kiam Lance Armstrong ĵus reaperis en la ĵurnaloj pro sia (ebla) dopado, oni anoncis la morton de alia fama samnomulo: Neil Armstrong. La forpaso de la astronaŭto okazigis (-as/-os) la neeviteblan ripetadon de lia fama frazo pri homo, la homaro, paŝo kaj la luno. Sed mi volus memorigi al vi, ke Neil Armstrong paŝonte sur nian sateliton diris misteran frazon: " Bonŝancon, sinjoro Gorsky! ".
Blogo de sanktulo
-
August 15, 2012
-
16 comments
En mia vojo al la sankteco, mi devas suferi kaj superpasi amason da tentoj, kiel ĉiu homo, kiu elektas tian vivon. Tamen, mi havas specialan teorion pri peko kaj tento, kaj laŭ ĝi mi klopodas vivi. Se vi ne bone konas iun konkretan pekon, vi ne meritas sanktecon pro ne fali en ĝian tentadon. Do, sankteco estas koni la pekon, suferi la tenton kaj heroe venki ĝin. Permesu al mi doni stultan sed facile kompreneblan ekzemplon: mi tre ŝatas pistakojn, kaj estas relative facile ne manĝi tiun delek…
5a Somera Esperanto-Studado
-
August 3, 2012
-
20 comments
En slovaka urbo Nitra, inter la 21a kaj la 29a de julio, okazis la 5a Somera Esperanto-Studado (SES) organizita de Edukado@Interreto (E@I, la organizo kiu ankaŭ respondecas pri la retpaĝaro lernu.net). En bonega etoso kaj sufiĉe varma vetero, 250 partoprenantoj el 23 landoj grupiĝis en 10 klasĉambrojn laŭ 6 niveloj (A1, A2, B1, B2, C1, C2). Ankaŭ okazis la kurso por instruontoj Flugiloj de malfacila vento (kiun mi ĉeestis) gvidita de Xosé Conde kaj Konstantin Tichomorov. Kutime, en tiu ara…
Somera Esperanto-Studado 2012
-
July 20, 2012
-
3 comments
Morgaŭ mi veturos kun mia filo al la urbo Nitra (Slovakio) por partopreni la Someran Esperanto-Studadon 2012 . Estos mia kvara partopreno en tiu aranĝo kaj mi esperas renkontiĝi kun kelkaj ipernitianoj. La listo de aliĝintoj estas longega, do certe temos pri bunta renkontiĝo. Ĝis!
Intuicio kaj gramatiko
-
July 9, 2012
-
23 comments
La kataluna lingvisto Joan Solà (1940-2010) ĉiam diris en siaj universitataj lecionoj, ke gramatiko estas klopodo por ekspliki intuicion. Laŭ li, do, teorio estas nura derivaĵo. Kaj pro tio, neniu parolanto, kiu kreskiĝis ene de pure lingva etoso (li parolis ĉefe pri la kataluna), devas permesi, ke gramatikaĵo korektu sian intuicion. Tute male: kiam ili kolizias, oni devas poluri la gramatikon, rafini ĝin, por akcepti tion, kio ŝajnas escepto. Korekti intuicion gramatike estas kiel diri, ke la…
Subordigitaj propozicioj
-
June 3, 2012
-
17 comments
Kutime oni diras, ke ne bonas, ke teksto havu subordigitajn propoziciojn, ĉar tio malhelpas la legadon de averaĝa homo. Tiuj, kiuj tion diras, celas, ke la skribado ne estu elita. Laŭ ili, eblas verki por ĉiuj, ne nur por la pli kleraj homoj. Pro tio, multaj verkistoj (ĵurnalistoj, ekzemple) klopodas skribi per mallongaj frazoj kaj malmultaj ke-frazoj kaj aliaj subordigitaj propozicioj. Kurioze, tiaj propozicioj estas kerna punkto de la lingva teorio de Chomsky . Laŭ li, la fakto, ke ĉiuj…
8a Internaciisma Renkontiĝo Canet de Mar 2012
-
May 29, 2012
-
2 comments
Fine de junio, Kataluna Esperanto-Asocio organizas la 8an Internaciisman Renkontiĝon en marborda vilaĝo Canet de Mar (apud Barcelono). Tiuj datoj, de 29an de junio ĝis 1an de julio, okazos ankaŭ la vilaĝaj festoj, do, estas taŭga aranĝo ne nur por ĝui esperanton sed ankaŭ por koni katalunan vilaĝon dum la plej interesaj tagoj de la jaro. Jen la programo:
Libera folio
-
May 28, 2012
-
4 comments
Ĉu iu el vi scias, kio okazis al Libera folio? Jam de kelkaj tagoj tiu retejo ne estas alirebla. Estus bedaŭrinde, ke tiu grava retpaĝaro malaperus. liberafolio.org
Rilataj konceptoj
-
May 13, 2012
-
9 comments
Mia nevo Joan estas tri jara kaj malgraŭ ke li tre bone esprimas sin, ankoraŭ ne komprenas kelkajn kernajn kialojn de la vivo. Mia frato, lia edzino kaj iliaj tre gefiloj loĝas en fora vilaĝo kaj havas etan korton taŭgan por legomĝardeno. Tamen, ili pensis, ke estus bone havi ankaŭ kokinojn. Do, la pasintan monaton, ili ĉiuj veturis al najbara urbo, kie estas agrokultura foiro kaj tie aĉetis tri kokinojn. Joan estis tre emociita pro la aĉetado de la novaj amikinoj, sed antaŭ ol eniri la veturi…
previous
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
…
17
next
RSS feed
Latest articles
- Subscribe to the latest articles of Viktoro
ipernity © 2007-2013
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct
|
Group guidelines
|
Privacy Policy
|
Terms of service
ipernity mobile
|
ipernity for iPhone & iPad (soon)
Facebook
Google +
Twitter
Find us on:
Language
English
Català
Čeština
中文
Deutsch
English
Español
Esperanto
Ελληνικά
Français
Galego
Italiano
Nederlands
Português
Polski
Svenska
Русский
More...
ipernity requires FLASH Player version 9 or above
Your browser seems too old or javascript is deactivated.
Please use a recent browser:
Mozilla Firefox
Google Chrome
Safari
Internet Explorer 9