Lapenna, Ivo: Retoriko. Rotterdam, 1971 / (Parizo, 1950 / Rotterdam 1958)

Mi estas leganta ĉi tiun interesan libron.

Mi kopias kelkajn frazojn:

La gesta lingvo restis ankoraŭ dum longa tempo la ĉefa komunikilo, sed gi estis ĉiam pli helpata de la sona lingvo, tio estas de sonaj simboloj signifantaj ankoraŭ tre nebulajn, kompleksajn, faskajn konceptojn pri multnombraj objektoj, fenomenoj, situacioj, agoj, ĉio ĉi depende de la vivmaniero de la koncerna homgrupo. Tiel, ekzemple, "mano" signifis ne nur mano, sed ankaŭ forto, forta, potenco, esti potenca, riĉaĵo, dio, racio. . . .
Precipe grava estas ĝia signifo de racio. Tiun ĉi sencon la vorto mano havas en pluraj lingvoj, ekzemple en la armena, kartvela kaj rusa. Ĝi montras gis kiu grado la prahomo ligis sian menson al la mano. (p.47-48)
[…]
La unua demando estas kie troviĝas la limo inter homo kaj nehoma animalo. […] La vere decida kriterio estas la ekuzo de intence faritaj unuaj laboriloj kaj, en ligo kaj paralele kun tio, la kreo de lingvaj rudimentoj. "La mano kaj la lingvo: jen la homaro" - diras Henri Berr en la Antauparolo al la verko de J. Vendryes Le Langage.
(p.50-51)

Tiu rilato inter la mano kaj la menso memorigis min la belan artikolon ke la hispana filozofo Emilio Lledó verkis en 1987, El ánfora y el ordenador ('La amforo kaj la komputilo', El País 20/12/1987). Mi citas belan paragrafon, unue en la hispana versio, kaj sube mi klopodas traduki ĝin (mi, klare, ne regas sufiĉe bone la lingvon, bonvolu helpi min korekti tiun tradukon):

Las míticas figuras de todas las ánforas simbolizaban la superación del pobre tiempo humano, que fluye a la medida de nuestro corazón y que se consume, irreversiblemente, en cada uno de sus latidos. Sus figuras no se agotaban nunca, como se agota el agua que encierra la arcilla. [...] Moldear el ánfora era recrearse en la materia y, sobre su tensa curvatura, tensar también recuerdos, sueños, deseos, y acariciarlos con esa fuerza que sale de los hombres, que se remansa en la mano -origen del pensamiento- y que se entretiene, juega, inventa la inquieta belleza.

"La mitaj figuroj de ĉiuj amforoj simbolis la superecon de la malriĉa homa tempo, kiu fluas laŭ la mezuro de nia koro kaj, nereturneble, konsumiĝas en ĉiuj korbatoj. Iliaj figuroj neniam elĉerpiĝis, kiel elĉerpiĝas la akvo kiun enfermas la argilo. Muldi la amforon estis ĝui(?) la materion kaj, sur ĝia streĉa kurbaĵo, ankaŭ streĉi memoraĵojn, revojn, dezirojn, kaj karesi ĝin per tia homa forto kiu trankviliĝas en la mano -origino de la pensado- kaj amuzas, ludas, elpensas la malkvietan belecon."

Mi tre ŝatas tiun ideon: la mano faras ilojn, lingvo estas pensilo.