En mia lasta artikolo Perfida amiko, mi jam parolis pri la interesa nova vorto de Laszlo, salamandri. Li forte kritikis la parolantojn kiuj salamandre mistrafas. Mi kunvenas kun li.
Sed, aliflanke, mi kelktempe pensis pri tio, kaj mi alvenas al la konkludo ke salamandreco povas esti fonto de novaj esprimoj. Ekzemple, kiam mi unue legis la esprimon: “mi fajfas pri tio”, mi ne komprenis la sencon de tiu frazo, kvankam mi jam konis la unuan senson de “fajfi”. Mi ne scias, sed ne malfacilas dedukti ke tiu esprimo devenas de alia lingvo. Se mi certas, tiu esprimo estas salamandraĵo el tiu lingvo, ĉu ne?
En la grupo ELIRO mi legis interesan diskuton pri la boneco de tiuj amuzaj esprimoj (Dirmanieroj en Esperanto). Unuflanke, ili riĉigas la lingvon, sed, aliflanke, ili malfaciligas ĝin. Mi ne scias ĉu Esperanto devas pliriĉiĝi per tiaj rimedoj. Eble tio ne akordas kun lingvo bazita de kunmetitaj radikoj kiuj neniel ŝanĝas iliajn sencojn.

Sed, ĉu oni povas krei lingvon sen uzi tiaspecajn amuzajn metaforojn?