Lastsemajne, mi legis interesajn artikolojn pri (pli-malpli) la sama temo. Unue, mi trovis artikolon pri falsaj amikoj en esperanto (de Belgabirdo). Due, mi legis artikolo de Tonyo pri la sama temo. Aldone, mi malkovris la blogon de Laszlo Istvan Toth kaj mi tre ŝatas lian novan radikan kreaĵon: salamandri

"Salamandri signifas uzi fremdan lingvon sub forta influo de la patrina lingvo, aŭ de la ĵus plej bone regata etnolingvo. Esence ĝi manifestiĝas per laŭvorta traduko de etnolingvaj idiomaĵoj al iu fremda lingvo."

Mi volus proponi novan koncepton, sed, antaŭ, mi deziras rakonti al vi amuzan falsamikan anekdoton inter la kataluna kaj la hispana. Tio okazis kelkajn jarojn antaŭ, kiam la hispana reĝo oficiale vizitis la katalunan parlamenton. La tiutempa parlamenta prezidanto ĉiĉeronis la reĝan viziton. La prezidanto, ilustrita homo katalunlingvano kiu bone regas la hispanan, poste montri la ĉefajn dependaĵojn al la reĝo, falsamike eraris per la uzo de vorto. Li, hispane, diris al la reĝo: “Y arriba, majestad, tenemos las golfas”. “Golfa” estas kataluna vorto kiu signifas “mansardo”-n (subtegmenta ĉambro), do la prezidanto volis diri “Kaj supre, via moŝto, ni havas la mansardojn”. Ne malkutima frazo kiam gastiganto montras sian domon al la gasto. Sed en la hispana, “golfa” estas preskaŭ sinonimo de putino, do la reĝo ne komprenis la menciitan sencon, sed “Kaj, supre, via moŝto, ni havas la putinojn”. La amuzita reĝo respondis, “¡ah, veo que aquí tienen de todo!” (“Mi vidas, ke ĉi tie vi havas ĉion!”).

La novan koncepton ke mi volus proponi (eble ĝi jam ekzistas sed mi neniam aŭdis pri ĝi) estas simila al falsamikeco kaj al salamandreco. Oni povus diri ke ĝi troviĝas inter tiuj du konceptoj. Ofte, ajnlingve, vorto havas kelkajn aŭ multajn sencojn, t.e., la semantika kampo de tiu vorto estas granda. Sed tiu semantika kampo ne nepre devas esti la sama en aliaj lingvoj. Mia nova koncepto temas pri kiam oni uzas iun tradukitan vorton kiun ŝajne havas la saman semantikan kampon sed, vere, nur havas kelkajn komunajn partojn de tiu semantika kampo. La fakto, ke ekzistas komunaj partoj inter la semantikaj kampoj de la du lingvoj, plifortigas en la parolanto, la senson ke oni korekte uzas la vorton, sed kiam oni jam estas sekura, uzas tiun vortojn ĝuste en la parto de la semantika kampo kie ne rajtas. Ekzemple, kelklingve, la vorto kontroli regas la semantika kampo de konfirmi, inspekti, reguli, vigli (kiel en Esperanto) kaj ankaŭ havas la sencon de moderigi, reteni, regi, ktp. Do, kiam oni esperante uzas la vorto kontroli en tiuj lastaj sencoj, tio ne ekzakte estas falsa amiko ĉar en la aliaj sencoj ĝi estas vera amiko, ĝi funkcias nur tiukaze (aŭ kelkkaze) falsa amiko. Kiam amiko foje estas kaj vera kaj falsa, ne povas esti nek vera nek falsa amiko. Mi proponas nomigi ĝin perfida amiko.

Falsa amiko, ŝajnas amiko, sed baldaŭ oni komprenas ke ĝi neniam estas amiko kaj ke ĝi, kompreneble, ne devas esti plu uzita (kiel amiko). Sed perfida amiko, ne nur ŝajnas vera amiko sed multkaze funkcias kiel vera amiko.

La perfidamikeco estas malpli facila afero ol la falsamikeco aŭ la salamandreco ĉar la lernanto de nova lingvo devas, unue, kompreni ke ĝi ekzistas, due, bone analizi la semantika kampo de la vorto sialingve (normale, oni neniam avertis tion) kaj, poste, bone uzi ĝin alilingve.

[Mi estas komencanto, bonvolu pardoni miajn erarojn]