Tiu aktoro kaj pianisto nomiĝis Dudley Moore (en.wikipedia.org/wiki/Dudley_Moore).

Li estis granda muzikisto, ĉar –laŭ mia opinio– nur granda muzikisto sukcesas verki humuran muzikon. En ĉi tiu filmeto, vi povas kaj aŭdi kaj vidi kiel li parodias Beethoven-an stilon per fama kina melodio. Li kapablas aranĝi tiun melodion (Ponto super Kwai) kiel eble Beethoven mem farus.

Ankaŭ li humuras pri la preskaŭ senfinaj finaĵoj de la fama komponisto.