Mi ĵus finlegis la tre legindan romanon La princo ĉe la hunoj fare de Eugène de Zilah.
Ĝi estas interesa verko, kiu bonege priskribas kiel estis la vivo de tiuj azianoj, kies atakoj al la ĉinoj kaŭzis, ke tiuj lastaj konstruis la Grandan Muron.
La aŭtoro prezentas la vivajn trajtojn de la hunoj sen montri sian moralan vidpunkton. Estas interese, kiel finfine oni alkutimiĝas al la fakto, ke viroj havas plurajn edzinojn, ke oni havas gesklavojn kaj rabas alitribajn knabinojn, ktp.
La romano estas sufiĉe longa (600 paĝoj) kaj havas amason da roluloj. Kelkfoje oni bezonas konsulti la rolulan indekson, ĉar foje estas duboj, ĉefe kiam temas pri (por mi) tute fremdaj nomoj.
La lingvaĵo de Zilah estas sufiĉe neologisma, sed multaj el la vortoj, kiujn mi devis serĉi vortaren, fakte estis fakaj vortoj pri rajdado, pelto, brutbredado, ktp.
Surprizis min la uzado de nova sufikso (nova por mi, kompreneble). Temas pri “im”, kies signifo mi kredas, ke estas simila al “aĵ” sed iomete pli preciza: eble ĝi signifas “bato de...” aŭ “frapo de...” ofte metafore. Mi notis kelkajn el ili: vipimo, gongimo, generimo, rigardimo, sabrimo. Sed eble, estas pli bone, ankaŭ skribi la frazon, kie la verkisto aperigas ilin por pli bone kompreni ilian signifon:


[p.373] … diris intendanto Lin ankaŭ alveninta pro la gongimo.
[p.378] Ŝi konsentis kaj ĉesis reciti la magiajn vortojn post generimoj, por ne naski ‘vintran infanon’.
[p.424] Baltu simple kapjesis post rigardimo al la du falditaj folioj...
[p.466] Same, sabrimo horizontala, celanta gorĝon, frapas la ringon kaj ne kaŭzas vundon.
[p.579] Preterpasante, per malforta vipimo li vekis sian kamaradon dormantan en selo...


Ĉu vi jam vidis aliloke tiun sufikson? ĉu vi taksas ĝin interesa?