Mi, studanto (studinto, kaj studonto) de la angla, preskaŭ havas la definitivajn pruvojn pri la komploto, kiun tre sekreta brita departemento (akorde kun Usono kaj aliaj anglalingvaj landoj) kaŝe fifaras kontraŭ la mondo. Laŭ miaj informoj, tiu departemento ĉiu monate iomete komplikas la lingvon. Ĝia celo estas klara: ju pli komplika estas la angla, des pli da tempo ne anglalingvanoj bezonas por lerni ĝin. Kaj pli da tempo estas, kompreneble, pli da mono: instruistoj, kursoj, libroj, kino, oficialaj ekzamenoj kaj nepraj vojaĝoj al anglalingvaj landoj por plibonigi la akĉenton.
La devizoj de tiu departemento estas:
-ne tuŝu tion, kio jam estas tre komplika
-kompliki aliajn (komplikeblajn) aferojn
Ekzemplo de la unua devizo estas la freneza rilato inter skribado kaj elparolado. Neniu komprenas ĝian logikon. Pro tio, ili forte defendas tion kaj klare agas kontraŭ iu ajn ŝanĝsigno. Proponu en iu foro, ke la angla ortografio devus esti pli facila (ne nur por la fremduloj, ankaŭ por la anglalingvaj infanoj), kaj baldaŭ, armeo da opiniantoj kontraŭos vian ideon per ridige stultaj argumentoj. Mi facile detektas tiun, kiu el tiu armeo estas dungito de la sekreta departemento. Li ekbruligas la fajron kaj poste, kiam sufiĉe da naivuloj jam defendas lian tezon, diskrete malaperas.
Pri la dua devizo mi certas, ke ili periode kreskigas la nombron de “phrasal verbs”. Ne eblas, ke natura lingvo havu tiom da frenezaj kombinaĵoj inter verboj kaj prepozicioj. Necesas, ke iu perversa menso artefarite kreu ilin. Mi ja imagas kiel povus funkcii la afero. Sinjoro W (la nomo ne estas reala, kompreneble) prezentas al la aliaj fakuloj de tiu sekcio tabelon kiel la sekva:
[ x = jam ekzistas O = ankoraŭ ne ]
…kaj ekas debato: ĉu ni kreu “put from”, aŭ “get about”? kaj kion diable ili povus signifi?
Post kelkaj diskutaj horoj (kaj kelkaj litroj da biero) ili finfine pretigas proponon kaj tiu propono preskaŭ ĉiam estas aprobita por la departementestro kaj aŭtomate, oni aperigos tiujn novajn kombinaĵojn en la libroj kaj ekzamenoj pri la angla.
Mi nur esperas, ke baldaŭ wikileaks konfirmos miajn suspektojn...
[bonvolu korekti miajn erarojn]
Bonvenon al la mondo de ĝermanaj lingvoj. Ĉio estas natura kaj konsistigas la esencon de la lingvoj, kvazaŭ brikaj strukturoj, aŭ ĉarpento, kie la lignaĵo havas apartajn enprofundiĝojn tenantajn alian lignaĵon.
Por parolanto de latinida lingvo, via kapskuado estas tute komprenebla.
Tamen imagu ke apud vi sidas ekz. germana lernanto. Por li via tabelo signifos nemulton da ŝvito, La samo aŭ io tre simila ekzistas en lia propra lingvo.
Li senesperiĝos vidonte la tute nekompreneblan vorton kiel ekzemple "immediately". Kion signifas tiu latinidaĵo? Kie estas mia vortaro? Kion volis diri la anglusonaj komplotantoj per tiu nekomprenebla vorto?
Kaj ĝuste tiam vi, parolanto de la latinida lingvo, sentos vin "surĉevale".
Viktoro has replied to Milokula KatoNeniu sekreta ofico, neniuj sekretaj decidoj kontraŭ iu ajn.
Kompreneble, kara MK, mi nur ŝercetas.
M. Strid #ЄЭ# has replied to ViktoroVjaĉeslav Slavik Iva… has replied to Milokula KatoViktoro has replied to M. Strid #ЄЭ#Viktoro has replied to Vjaĉeslav Slavik Iva…Viktoro has replied to AnteoM. Strid #ЄЭ# has replied to AnteoViktoro has replied to M. Strid #ЄЭ#Ekzistas du specojn de angla lingvo: tiu, kiun oni uzas en la angla-lingvaj landoj, kaj tiu, kiu oni uzas por internacia komunikado.
* Se vi interesiĝas nur pri internacia komunikado, multaj el la strangaĵoj de la angla senutilas (hazarde prenu du personoj, kies denaska lingvo ne estu la angla, kaj ili devenas de du diversaj landoj; kiu vere konas ĉiun anglan frazan verbon? Ĉu ili tamen sukcesas interkomuniki angle? Jes, nur sufiĉas, ke ili uzas la bazan anglan - kiun oni povas uzi eĉ sen tiujn frazajn verbojn; ĉu unu el ili ne memoras, kian estas la neregula formo de estinteco de la verbo "buy"? Nenia problemo: ili povas uzi la neĝustan "buyed" anstataŭ la korekta "bought", kaj ĝis ili interkompreniĝas, ĉio funkcias).
* Se vi interesiĝas ankaŭ aŭ nur pri la anglanoj, tiam vi devas memori la tutajn strangaĵojn. Tamen tio okazas por ĉiu lingvo.
Multaj el tiuj, kiuj uzas la anglan lingvon, kiel internacia komunikilo, ne devas respekti la tutajn regulojn de la angla lingvo: nur sufiĉas, ke la komunikado funkciu. Fakte la angla lingvo (tiu uzita de neanglanoj) estas ŝanĝiĝanta. Mi ne mirus, se okazus en malmulta tempo, ke naskiĝu nova kontrolanto de la angla lingvo, kiu ne estu nek sub Britio nek sub Usono, sed sub internacia aro tute sendepende de ili.
Ĉu neniam iu pensis, ke la "monda lingvo" povus naskiĝi nature, sen la helpo de iu ajn? Kaj, ke tiu natura lingvo povus esti filo de la nuntempa angla?
Viktoro has replied to KvantumoSed mi ne volas nur paroli angle kun japanoj, kompreneble. Mi dezirus ankaŭ kompreni la anglan, legi Shakespeare-n, ktp.
Unue, mi pensis ke Esperanto estas nur kiel tiu sengusta angla kiun vi tre bone priskribis. Sed baldaŭ mi vidis, ke Esperanto havas la animon, kiu ne havas tiun basic english. Mi ne havis okazon partopreni multajn esperantajn lecionojn, sed kiam mi povis ĉeesti iujn, baldaŭ la instruisto prezentis al ni poemon, novelon, ktp. En mia semajna leciono de la angla, tio estas tute ne pensebla. Oni nur deziras akiri business english aŭ airport-hotel english.
Kvantumo has replied to ViktoroFakte mi skribis artikolon antaŭ monato (mi ĵus eldoni ĝin ĉi tie), kies kerno estas la sekva.
Se oni volas komuniki internacie ĉe pli profunda nivelo ol peti ion al kelnero aŭ al taksiisto, aŭ se ni volas komuniki ekster la labora kadro, nu, tiam oni devus koni la internacia lingvo tre bone, tre profunde.
Tamen, la profundeco de la naturaj lingvoj kutime devenas de la kono de apartaj nerugulaĵoj, kiuj malklarigas la lingvon por ĉiuj tiuj, kiuj tiun lingvon ne uzas ĉiutage. Mi parolas pri mia denaska lingvo, la itala, kaj ĝi estas plena de popolaj dirmanieroj, kiuj kelkfoje donas al parolanto novajn ilojn por krei multajn nuancojn en sia konversacio.
Ne nur! Mi dirus, ke la plej granda parto de la tutaj voĉaj interparoladoj (kiuj estas ne longaj) de la personoj en komunaj kadroj estas plenumita per ĉi tiuj dirmanieroj. Efektive, la dirmanieroj plurfoje pli rapide montras niajn pensojn!
La granda apartaĵo de Esperanto estas, ke ĝi sukcesas akiri la saman profundecon per alia vojo: precize, uzante gramatikon, kiu permesas la kunmetitajn vortojn kaj alkutimigas siajn uzantojn pri la konstruado kaj kaptado de tiuj kunmetitaĵoj. Do, ĝis miaj spontanaj vortaĵoj estas klaraj al mia alparolanto, mi tute rajtas kontrui ilin.
Ĉi tiu libereco permesas la konstruo de vortoj, kiuj estas pli adaptitaj al niaj pensoj, ĉar niaj pensoj ne devas respekti la limoj de iu ajn lingvo. Esperanto, anstataŭe, forigas tiujn limojn (la plej parto de ili) kaj ĝi faras tion strukture.
Viktoro has replied to KvantumoSed la temo estas kiamaniere oni povas konvinki la neesperantistojn pri tio?
Kvantumo has replied to ViktoroViktoro has replied to KvantumoVjaĉeslav Slavik Iva… has replied to Viktoro„Deveni“ en Esperanto povus esti „falsa amiko“ de francparolantoj — ĝi signifas „havi radikojn en certa regiono aŭ etno“ („Mi estas kaŭkazidevena ruso“), ne „iĝi/fariĝi“, kiel en la franca devenir :)
Viktoro has replied to Vjaĉeslav Slavik Iva…Jens S. Larsen has replied to ViktoroSign-in to post a comment.