Hieraŭ mi konis persone al ipernitiano Kim Ribeiro. Li estas Brazilano kiu vizitis Barcelonon kaj hieraŭ ni promenis en la Parc Güell, parkon, kiun desegnis Antoni Gaudí antaŭ cent jaroj, la fama kataluna arkitekturisto, kiu ankaŭ projektis la Sagradan Familion kaj aliajn konatajn konstruaĵojn.
La parko estis unue planita kiel ĝardena kvartalo por riĉuloj. La afero ne sukcesis pro diversaj kialoj, kaj finfine, la urbestraro aĉetis ĝin kaj, bonŝance, iĝis publika parko.
En la foto, ni sidas sur la benko, kiu serpentume ĉirkaŭas la ĉefan placon de la parko.
La promenado estis tre bona, ni amuze miksis lingvojn, ĉar la amiko de Kim (kiu faris la foton) ne estas esperantisto, kaj ni ĝuis bonegan veteron, mirindaĵojn de la parko, kaj, post la piedirado, ni regalis nin per malvarma biero.