Foje, la plej teruraj aferoj okazas tute neatendite. Tiukaze mi estis kafumante kun mia bofrato Jan. Li estas lerta kaj vigla homo malgraŭ ke li ne havas universitatajn studojn. Ni parolis, kiel kutime, pri ĉio kaj nenio kaj li faris komenton pri kranoj. Antaŭe mi neniam timis kranojn. Sed li komentis, ke kranoj laboras kiam estas fermitaj. Nur kiam ili estas tute malfermitaj, ili ne laboras. Kompreneble! Mi neniam rimarkis tion, sed li pravegas: la akvopremo devigas la fermitan kranon labori por malhelpi kaj la etan likadon kaj la akvan fluadon.

Ekde tiu momento, mi malfide rigardas kranojn. Mi ne kredas, ke ili ĉiam deziru labori. Statistike parolante, ne povas esti ke tio funkciu. Eĉ eta procento de iloj malfunkcias. Se oni aplikus tiun procenton al la ĉiam laborantaj kranoj, la katastrofo estus neevitebla.


Kiu kreis tiun strangan ilon, kiu la plejparto de la tempo devas labori?


Mi timas kranojn.



[bonvolu korekti miajn erarojn]