Nuntempe mi legas na Australia Felix (IEM, Vieno, 1999), novelaro de Trevor Steele.
En ĝia dua novelo, La sunleviĝa ceremonio, bone surprizis min la aŭtoro per la stilo de la rakontanto.
En ĉi tiu novelo, la ĉefrolanto estas Brad, juna knabo, kaj la rakontanto ne estas tiu knabo, kiel montras tiu frazo:
"Apenaŭ dudek metrojn antaŭ li la granda rufa hundo de Kirby ekgraŭlis. La nukharoj de Brad ekstaris..." [p.20]
Do, ni klare vidas, ke la rakontanto estas "ento", kiu vidis ĉion kaj ĉion rakontas al ni. Sed tre surprizis min la daŭrigo de tiu lasta frazo:
"La nukharoj de Brad ekstaris, li ne povis ne memori tiun scenon el la filmo, en kiu romiaj soldatoj puŝis kristanojn en futbalejon, kie atendis malsataj leonoj."
Ĉu "futbalejon"? ŝajnas al mi, ke tio estas genia stilaĵo de la aŭtoro: la rakontanto uzas la knaban vorton, la knaban vidpunkton. Por tiuaĝa knabo, la malnova romia cirko estas nur speco de futbalejo.
Poste, Brad troviĝas spione kaŝita, rigardante homojn. La rakontanto priskribas la homojn ankaŭ laŭ la knaba vidpunkto, do la plej grava afero estas, ĉu la priskribitoj bone ludas kriketon aŭ futbalon.
En la sekva citaĵo, oni povas vidi kiel la aŭtoro miksas la rolon de rakontanto kaj la rolon de ĉefrolanto:
"Daŭris iom da tempo, antaŭ ol Brad sukcesis decidi, ke la figuro maldekstre estas tiu de Roger Carrick. Paĉjo diris, ke Roger estas tute nefidinda rilate virinojn — kion ajn tio signifu. Roger estis nemalbona kriketludanto, sed senkuraĝa ĉe futbalo." [p.25]
De la dua frazo, la rakontanto ŝajnas esti Brad mem.
Ĉu vi konas la nomon de tiu stilaĵo?
[bonvolu korekti miajn erarojn!]
Send a message
Search for members
Szabi says:
Viktoro says:
Laŭ mia kompreno, la nerekta stilo signifas, ke la rakontanto ne estas rolulo de la teksto.
Viktoro says:
"Kelkaj aŭtoroj, kiel Dorrit Cohn kaj Humphrey, konsideras ankaŭ tipon de monologo tio, kion ĝenerale oni konas kiel libera nerekta stilo - rimedo, per kio la mensa fluo de rolulo estas prezentata kvazaŭ parto de la parolado de la rakontisto. Cohn nomas tiun proceduron kiel "rakontita monologo", Humphrey kiel "nerekta interna monologo"". (el artlkolo monologo de Vikipedio.
kaj ankaŭ mi ĵus trovis recenzon pri tiu verko:
"La tekstoj efektive fluis sub miaj okuloj tute senĝene, preskau ŝvebe. Steele bonege regas ĉiujn trukojn de la metio, de la arto verki, t. e. ludado per perspektivoj, lerta ekspluatado de la latentoj de esperanto, majstra uzado de la libera nerekta stilo, kurtaj aŭ longaj frazoj taŭgaj al aparta ritmo de ĉiu rakontaĵo, tre trafa personigado de la roluloj per nerektaj diroj, oportunaj karikaturigoj, ironio aŭ sarkasmo en la dialogoj ktp."
Antonio Valén
Paŭl Peeraertspro says:
Viktoro says:
Hodiaŭ mi komencis legi Neniu ajn papilio, ŝajnas bonega romano.