Mi ĉiam miris pri la infana lingvo. Infanoj ludas per lingvo kaj tiu ludo enhavas la eblon krei novajn vortojn. Fojfoje tiuj kreaĵoj estas pli logikaj ol la "veraj" vortoj (ekzemple, kiam infano ne uzas la neregulan formon de neregula verbo, sed la regula).
Mi memoras bonajn ekzemplojn de miaj gefiloj kaj nevinoj:
Mia nevino spertis, ke havi problemon kaj plori estis du aferoj tre kunligitaj. Do, ŝi kreis la vorton "ploremo" (en la kataluna estas "problema" kaj "plorar")
—Panjo mi havas "ploremon"… (Mare, tinc un "plorema"…)
diris duonplorante.
Alia nevino pensis, ke diri "praavino" ("besàvia") estas stultaĵo kaj kreis la vorton "pliavino" ("mesàvia", "més"=pli), pli logika almenaŭ en la kataluna, ĉar fakte, praavino estas pli ol simpla avino.
Mia madrida kuzineto pensis, ke "las sandalias" (la sandaloj en la hispana) estis "las andalias", kompreneble! "andar" estas "piediri" en la hispana, do ŝi trovis taŭgan vorton, simile al "piediriloj".
Ofte, la infanoj kreas novajn vortojn per sufiksoj (tre simile al la esperanta maniero, sed aliaj lingvoj ne estas tiom flekseblaj). Kiam mia filo sidante sur sia infana seĝo, volis ke mi proksimigis lin al la tablo, li petis "m'acostes?" (ĉu vi proksimigas min?), sed kiam li volas malproksimigi el la tablo li kreis la verbon "descostar" (malproksimigi!): "em descostes?", sed en la kataluna ne ekzistas tiu logika verbo, kaj oni devas uzi alian formon.
Metaforo estas la majstro de la lingvo, ĉu ne? Almenaŭ tiel agis mia filino, kiam ŝi ne sentis sin komforta en la lito ĉar "la pantalonaj manikoj de la piĵamo leviĝis". Ŝi nomis "maniko"-n la parton de la pantalonojn, kiuj faras la saman funkcion ol la manikoj.
Fakte, mi ne scias kiel oni diras esperante "la manikon de pantalono"!
[bonvolu korekti miajn plenkreskulajn malkreivajn erarojn :-( ]
Send a message
Search for members
Júnior Madrigal says:
Kiel oni dirus "em descostes" en standarda kataluna lingvo?
Viktoro replies:
Szabi says:
Okos - saĝa, kiam mi estis infano kaj ne volis diri: stulta (hülye) mi diris: okostalan (nesaĝa), sed la vorto "okostalan" ne estas "reala vorto" (-talan = ne-)
Aŭ készpénz - kontanta mono, laŭvorte: preta mono. Mi pensis, ke oni devas skribi ĝin: kézpénz, kiu signufus: manmono.
Kaj ofta problemo estas pri la vorto visszahang (retrosono) - eĥo, ĉar ni ne kutimas uzi "vissz-" nur la vorton "vissza", kaj ĝenerale oni pensas kaj diras (ankaŭ mi diras): vízhang (akva sono). Pro tio antaŭlonge mi pensis, ke la eĥo povas esti nur tie, kie estas akvo. :)
Viktoro replies:
Mi supozas, ke ne devas esti granda diferenco inter la prononco de kész-penz kaj kéz-penz. Sajnas al mi, ke "sz" estas same ol la esperanta "s", ĉu la hungara "z" estas ankaŭ la esperanta "z"?
Mi tre ŝatas vian konfuzeton inter preta kaj mana mono. Estas tre logika por infano, ke DEVAS esti manmono!
Aleksandro Horváth replies:
Viktoro replies:
Szabi says:
Jes, sz estas esperanta sz, kaj z estas z. Sed mi povas diri ambaŭ vortojn: készpénz. Antaŭ "p" mi kaj - mi pensas ke - la hungaroj ne povas diri z-on. Sed estas vortoj en kiuj estas skribitaj la voĉaj sonoj kaj ni diras ĝin per senvoĉa sono. (egészség (sano) oni devus prononci: egésŝég, sed fakte ni diras: egéŝŝég. Ĉar parolante rapide ni ne povas diri sz-n kaj s-n unu post la alia. Ni skribas ĝin tamen tiel pro la sukfikso egész|ség san|eco.
Viktoro says:
edukado.netpro says:
Maria says:
Viktoro replies:
Rikardo Albert says:
Mia plej aĝa filino, nun naŭ-jara, havis amason da lingvaj "strangaĵoj", kiam ŝi komencis paroli, eble pro la kontakto kun kvar diversaj lingvoj en la familio. La plej atentokapta trajto, kiam ŝi aĝis du kaj tri jarojn, estis prefikso ka- por nomi personojn: kapa (paĉjo), kama (panjo), kai (Ismael, ŝia pli juna frato). Mi pensas, ke tiu prefikso eble venis el la kataluna "que" (proksimuma prononco "ka"), kiu komencis preskaŭ ĉiun demandon de la patrino (¿Que vols aigua? ¿Que vols menjar? Ĉu vi volas akvon? Ĉu vi volas manĝi?).
Viktoro says:
Vi pravas, tiaj demandoj estas tre katalunaj.
Bedaŭrinde, ankaŭ ni diras tion kiam ni demandas hispane "Que quieres tomar algo?", ĉu ne?