Karaj amikoj (precipe hungaroj),
Mi nun pretas radian programon pri la Konĉerto por Orkestro de Bartók Béla. Mi trovis ie ke la unua melodio baziĝas en populara hungara kanto nomita: Idelátszik a temeto széle.
Mi trovis la hungaran tekston:
Idelátszik a temető széle; Abba nyugszik az én szemem fénye. A koporsó öleli helettem. Most tudtam meg, milyen árva lettem!
Laŭ la angla traduko kiun mi trovis, tiu kanto parolas pri la patrina morto. Tio estas interese ĉar Bartók perdis sian patrinon en tiu epoko. Do, verŝajne li volis komenci la koncerton per homaĝo al ŝi.
Ĉu iu povas helpi min trovi aŭdeblan version de tiun kanton (mp3 aŭ simila formato)?
Dankegon!
Mi alŝutis la bartoka komenco:

pri aliaj eraroj, mia kara edzino ja okupiĝas ;-)
Dankon!
helyettem (hejettem) - lau norma hungara
la teksto pli impresas, kiel se temus pri morto de amatino, sed mi ne povus tion pruvi ekzakte.
Eble temas pri amata virino, ĉu patrino, ĉu amatino...
V.
Pri la teksto...Blazio pravas, ni ne povas korekte ke la teksto parolas morto de kiu. .
Sen la amatino..."tre orfa' (eble).
Kvankam ni ne trovis la kanton, viaj informaĵoj estas tre interesaj por mi.
(ne aperas la nomon de la tradukisto de tiu kanto)
Jen la angla traduko:
From here is seen the graveyard's border
Where rests she who was the light of my eyes.
The grave holds her, whom I would hold.
Now only I know how throughly I am orphaned.
La aŭtoro trovis tiun kanton ĉi tie:
Lenoir, Folklore et trascendance, p.362
Bartäok, Hungarian Folk Music, no. 86
Sign-in to post a comment.