Mi ĉeestis en la interesa prelego pri novaj teknologioj dirita de Joan Carreras (ju'an ka'reras) por la laborantoj de Catalunya Música, la klasika musika radioelsendo de Katalunio (kie mi faras semajna programo).

Radio ne plu estos kiel antaŭe. Nuntempe radio bezonas bildojn ĉar parto el ĝiaj "aŭskultantoj" aŭdas (kaj vidas) ĝin per komputilo. Tio signifas ke nova radio devas havi videblajn informaĵojn. Ekzemple, se oni aŭdas pecan muzikon per la tradicia radio, oni devas atendi ĝis la fino por scii la verkan nomon. Kiam oni aŭdas radion per komputilo (aŭ mp4) oni povas legi la verka nomon, la komponiston, vidi komponistan bildon, ligo al la vikipedia artikolo pri la komponisto, partopreni en la programo per sendaĵo de mesaĝoj, ktp.

Li kuraĝigis nin uzi novajn interretajn rimedojn per plibonigi nian taskadon. Li asertis ke, antaŭe, oni diris: "kiu havas la informon, havas la povon", sed nuntempe li opinias ke kiu dividas la informon kaj siajn konojn estos kiu havos la veran povon, ĉar kiu dividas siajn konojn ankaŭ ricevos multajn konojn de aliajn kundividuloj.

Li informigis nin pri novaj iloj por dividi sciaĵojn: blogoj, sociaj retoj, RSS kaj Google Reader, delicious, ktp.

Mi jam konis ilin sed, tiu prelego kuraĝigas min ekuzi delicious-on. Ŝajnas al mi ke estas vera bonega ilo. Ĉu vi uzas ĝin?