About this blog

  • 280 posts
  • 62 094 visits
May 2012
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

Favorite blogs

Rikardo Albert Rikardo Albert's Blog
54 posts
Anteo Anteo's Blog
294 posts / 7 comments
Andreo Peetermans Andreo Peetermans' Blog
34 posts

May 13rd, 2012

Rilataj konceptoj

Mia nevo Joan estas tri jara kaj malgraŭ ke li tre bone esprimas sin, ankoraŭ ne komprenas kelkajn kernajn kialojn de la vivo.
Mia frato, lia edzino kaj iliaj tre gefiloj loĝas en fora vilaĝo kaj havas etan korton taŭgan por legomĝardeno. Tamen, ili pensis, ke estus bone havi ankaŭ kokinojn. Do, la pasintan monaton, ili ĉiuj veturis al najbara urbo, kie estas agrokultura foiro kaj tie aĉetis tri kokinojn. Joan estis tre emociita pro la aĉetado de la novaj amikinoj, sed antaŭ ol eniri la veturilon por reveni hejmen, subite lia mieno draste ŝanĝiĝis, kaj zorge kriis: “La ovojn! Paĉjo, ni forgesis aĉeti la ovojn!”.


[bonvolu korekti miajn erarojn.]
Published at 05:55PM ( 6 comments / 132 visits )
This post is public

April 29th, 2012

La princo ĉe la hunoj (2)

Mi daŭrigas la komentojn pri la romano La princo ĉe la hunoj fare de Eugene de Zilah.
En la antaŭa blogero, mi ĝenerale komentis la verkon. Nun mi fokusiĝos en tre interesa temo: skribo. …read more
Published at 05:53PM ( 12 comments / 288 visits )
This post is public

April 21st, 2012

La princo ĉe la hunoj (1)

Mi ĵus finlegis la tre legindan romanon La princo ĉe la hunoj fare de Eugène de Zilah.
Ĝi estas interesa verko, kiu bonege priskribas kiel estis la vivo de tiuj azianoj, kies atakoj al la ĉinoj kaŭzis, ke tiuj lastaj konstruis la Grandan Muron.
La lasta romano de Eugène de Zilah
La lasta romano de Eugène de Z…
La aŭtoro prezentas la vivajn trajtojn de la hunoj sen montri sian moralan vidpunkton. Estas interese, kiel finfine oni alkutimiĝas al la fakto, ke viroj havas plurajn edzinojn, ke oni havas gesklavojn kaj rabas alitribajn knabinojn, ktp.
La romano estas sufiĉe longa (600 paĝoj) kaj havas amason da roluloj. Kelkfoje oni bezonas konsulti la rolulan indekson, ĉar foje estas duboj, ĉefe kiam temas pri (por mi) tute fremdaj nomoj.
La lingvaĵo de Zilah estas sufiĉe neologisma, sed multaj el la vortoj, kiujn mi devis serĉi vortaren, fakte estis fakaj vortoj pri rajdado, pelto, brutbredado, ktp.
Surprizis min la uzado de nova sufikso (nova por mi, kompreneble). Temas pri “im”, kies signifo mi kredas, ke estas simila al “aĵ” sed iomete pli preciza: eble ĝi signifas “bato de...” aŭ “frapo de...” ofte metafore. Mi notis kelkajn el ili: vipimo, gongimo, generimo, rigardimo, sabrimo. Sed eble, estas pli bone, ankaŭ skribi la frazon, kie la verkisto aperigas ilin por pli bone kompreni ilian signifon:


[p.373] … diris intendanto Lin ankaŭ alveninta pro la gongimo.
[p.378] Ŝi konsentis kaj ĉesis reciti la magiajn vortojn post generimoj, por ne naski ‘vintran infanon’.
[p.424] Baltu simple kapjesis post rigardimo al la du falditaj folioj...
[p.466] Same, sabrimo horizontala, celanta gorĝon, frapas la ringon kaj ne kaŭzas vundon.
[p.579] Preterpasante, per malforta vipimo li vekis sian kamaradon dormantan en selo...


Ĉu vi jam vidis aliloke tiun sufikson? ĉu vi taksas ĝin interesa?
Published at 06:10AM ( 33 comments / 324 visits )
This post is public

April 10th, 2012

Blogo de televida spektanto: koloroj

Ne ĉiam sed sufiĉe ofte, nia rondo familia spektas filmon per televidilo. En la kataluna televidilo la fremdaj filmoj estas dublitaj, sed ĉiam eblas elekti la originalan version subtekstigitan. Mi ne scias, ĉu okazas same alilande, sed ĉi tie, tiu subteksto havas interesan koloran kodon: la ĉefroluloj havas blua kaj verda teksto, aliaj gravaj roluloj aperas flave kaj la negravaj blanke. Tio permesas al ni diveni, kio okazos. Ekzemple, se rolulo, kiu unue ne ŝajnas grava estas subtekstigita blue, verde aŭ flave, ni diras “tiu homo estos grava en la filmo”, kaj, se knabino, kiu aperas en la komenco de la filmo, parolas per blankaj literoj, ni jam pensas: “baldaŭ ŝi estos murdita” (se, aldone, ŝi estas belega kaj montras siajn mirindaĵojn en lita sceno, oni povas veti por tio).


[aliaj blogoj]

[bonvolu korekti miajn erarojn]

Published at 04:50AM ( 12 comments / 387 visits )
This post is public

April 4th, 2012

Sagaj vortoj

Devas esti konata rilato inter la akreco de sagpinto kaj la rapideco de ĝia flugado.
Sammaniere, viaj dolorigaj vortoj kaj via fulma rigardo ankaŭ trapafis mian koron, ankaŭ vundis min terure.
Published at 09:20AM ( 2 comments / 351 visits )
This post is public

March 31st, 2012

Kurso de Esperanto

Antaŭ iomete pli ol kvar jaroj, mi elŝutis la brazilan programon Kurso de Esperanto (“boneeeegeee”) kaj komencis studi Esperanton. La programo mem diras, ke vi sendu retmesaĝon por havi instruiston, kiu per via propra lingvo helpas vin. Bone, mi ne kredis, ke tio funkcios senpage kaj neniam petis tian helpon. Post kelkaj monatoj, mi konis la homojn, kiuj ja estis helpantoj de tiu programo, kaj, kiuj konfirmis, ke tio vere funkcias.
Nun, mi ĝojas, ĉar mi estas helpanto de Francesc, nova esperantisto, kiu ja sendis la retmesaĝon por peti instruiston.

Kurso de Esperanto
Kurso de Esperanto


[bonvolu korekti la erarojn de la tro nova instruisto]
Published at 05:35AM ( 10 comments / 324 visits )
This post is public

March 29th, 2012

Nur dekkvar jarojn poste...

Hodiaŭ mia filo dekkvarjariĝas.
Ni volis profiti la lastan semajnfinon antaŭ lia naskiĝo, kaj iris vilaĝen, sed ni devis kiel eble plej baldaŭ reveni al Barcelono, ĉar li decidis fruigi du semajnojn la aferon.
Ni ne estis tro for, sed la veturilo estis malnovega kaj amiko nia pruntedonis al mi sian poŝtelefonon por se ni havos problemojn. Tiutempe, en 1998, ne ĉiuj havis tiujn ilojn. Eĉ mi taksis ilin tute ne necesaj ĝis tiu momento. Ni rapidis al la urbo senprobleme, kaj kiam ni jam estis en la hospitalo, mi volis telefoni al amiko por sciigi, ke ĉio estas en ordo, sed mi tute malsukcesis.
Kompreneble, mi neniam uzis tiajn telefonojn, kaj mi ne sciis, ke oni ne devas atendi la aŭdsignalon (tuuuuuuuuuuuu...) antaŭ ol marki la celitan numeron. Do, mi stulte alklakadis ĉiujn klavojn kaj butonojn serĉante kiamaniere ŝalti la deziratan signalon.
Nur dekkvar jarojn poste, tio ŝajnas vera prahistorio!


[bonvolu korekti miajn erarojn]
Published at 09:16AM ( 3 comments / 328 visits )
This post is public

March 23rd, 2012

Blogo de naĝisto: pluvas, pluvas, pluvas...

Mi dufoje semajne iras al mia kvartala naĝejo. Hieraŭ estis pluva tago kaj tra la grandaj naĝejaj fenestroj oni povas vidi la homojn surstrate. Temis pri stranga sensacio: mi, tute malseka, sentis min komforta kaj sekura, tute male ol la piedirantoj. Post tiom da senpluvaj semajnoj, multaj forgesis (aŭ simple ne retrovis) sian pluvombrelon kaj la kompatindaj forgesemuloj rapide malsekiĝis.
Kompreneble, mi, naĝanta, estis pli malseka ol ili. Sed estas granda malsameco: mi malsekigis min konscie sed ili malsekiĝis nevole. Tia estas la nuanco inter la esperantaj esprimoj: mi malsekigis min kaj ili malsekiĝis, ĉu ne?
Tiu tikla gramatikaĵo trafe priskribis la situacion.
Post naĝado kaj duŝado, mi sekigante min per bantuko konsciis, ke ankaŭ mi forgesis mian pluvombrelon. Do, mi dubis, ĉu mi devus sekigi mian hararon, aŭ ne necesus, ĉar post tri minutoj kiel plejsupra parto de subpluva piediranto, ĝi denove malsekiĝos.

[aliaj blogoj]

[bonvolu korekti miajn erarojn]

Published at 06:27AM ( 21 comments / 445 visits )
This post is public

March 15th, 2012

Maria Julivert

La pasintan sabaton en la Muzeo de Esperanto de Subirats kadre de la Internacia Virina Tago okazis prezentado de reserĉa laboro pri Maria Julivert Aulés (1888-1968), virino el la vilaĝo El Vendrell (inter Barcelono kaj Tarragono), kiu dum la unuaj jardekoj de la dudeka jarcento ludis tre gravan rolon kaj en la historio de Esperanto en tiu urbo, kaj en la disvastigo de klereco inter virinoj, kaj en la defendado de ĝeneralaj virinaj rajtoj. La aŭtoro, Gisela Alcón Vidal, kies avino estis lernantino de Maria Julivert, bonege klarigis al la trideko da ĉeestantoj la ĉefajn trajtojn de ŝia vivo.

Tiuepoke, El Vendrell havis 4500 loĝantojn, ĝia ĉefa industrio estis teksa, kaj 69% de virinoj estis analfabetaj. Oni edukis malsame knabojn kaj knabinojn pensante, ke knabinoj nur bezonis bazajn sciojn pri legado, skribado kaj kalkulo, kaj krome, multaj knabinoj ne povis ĉeesti lernejon, ĉar devis resti hejme prizorgante pli junajn gefratojn. Maria Julivert, filino de entreprenisto, ja havis pli bonan edukadon ol la averaĝaj lokaj knabinoj. Ŝi estis tre inteligenta virino kun granda talento por skribi kaj pentri. Esperantiĝinte en 1911, kadre de la loka esperanta grupo Frateco, ŝi komencis instrui Esperanton jam en 1913, kiam aperis la unua grupo de lernantinoj. La lecionoj okazis kvar tagojn semajne inter la 9a kaj la 10a vespere, kaj krom Esperanto, estis ankaŭ konversacioj pri filozofio kaj literaturo ene de la grupo de junaj virinoj, kiuj plejparte laboris kiel kudristinoj en la lokaj atelieroj.
Bedaŭrinde, tiuj junulinoj iom post iom malaperis el la esperantaj rondoj, kiam ili edziniĝis. Nur la needziniĝintaj, kiel Maria Julivert mem, povis daŭrigi sian publikan vivon.

En la tre masklisma etoso de tiu epoko, ŝi havis eĉ postenon en la estraro de la grupo Frateco kaj ludis gravan rolon en la loka komitato, kiu organizis la Katalunan Kongreson de Esperanto en El Vendrell en la jaro 1933. Malgraŭ la respekto, kiun ŝi sukcesis inspiri al siaj samlokanoj, kiam ŝia frato kaj bofratino devis translokiĝi al Barcelono, ŝi, kiel orfa fraŭlino, ne rajtis loĝi sola en la vilaĝo, kaj devis forlasi ĉion kaj foriri kun sia familio al la granda urbo, kie oni ne trovis ŝiajn ŝpurojn en ajna esperanta agado.

Post la hispana milito, esperantismo preskaŭ mortis en Katalunio, kaj kiam ŝi kaj ŝia familio revenis al El Vendrell, en 1953, ankaŭ ŝi ne reprenis esperantan agadon, kaj mortis anonime en 1968.
Ni esperas, ke tiu reserĉa laboro premiita per la esporestipendio Jaume Ramon i Vidales (de la magistrato de El Vendrell) utilos por rememori la vivon kaj verkon de tiu elstara esperantistino.



Gisela Alcón
Gisela Alcón

(fotis Desespero)

[Artikolo publikigita en la retpaĝo esperanto.cat]
Published at 06:19AM ( 6 comments / 355 visits )
This post is public

March 10th, 2012

Blogo de estontulo (4): Nova operacia sistemo

Hieraŭ mi ĝisdatigis mian operacian sistemon. Mi ĝojas, ĉar sufiĉaj aferoj pliboniĝis kaj kelkaj gravaj taskoj nun estas pli facile fareblaj. Ankaŭ mi perceptas, ke ĉio iras pli rapide kaj glate. Aldone, estas menciinde, ke la ĝeneralaj procezoj estas pli efikaj kaj la baterio daŭras multe pli longe ol antaŭe.
Do, resume, mi ŝatas tiun novan version kaj mi povas diri, ke mi sentas min nova homo. Nur problemeto aperis: ŝajne estas programfuŝo en la kapablo rekoni vizaĝojn. Tio signifas, ke piedirante surstrate, mi povas trovi homon, kiu afable salutas min, kaj mi, momente, ne scias, kiu li aŭ ŝi estas. Ne multe gravas, ĉar mi povas ŝalti la aplikaĵon pri akirado de informo, kaj rapidege la sistemo mense diras al mi ŝian aŭ lian nomon kaj aliajn necesajn datumojn. Estas nur problemo de vizaĝa rekono, ĉar kiam mi jam scias la nomon de la trovita homo, mi bone memoras lin aŭ ŝin.
Ankaŭ en mia oficejo, pere de tiu aplikaĵo, mi ŝajnigas al ĉiuj, ke mi perfekte rekonas ilin, malgraŭ ke, unuavide, mi neniam scias pri kiu temas.
Do, mi atendos pacience, ke oni finu la novan operaciuman version, kiu eventuale solvos tiun problemeton, kiu, aliflanke, ankaŭ havas avantaĝojn: nokte, kiel kutime, mi malŝaltas la plejparton el la nenepraj aplikaĵoj (inter ili, tiu utila kaj tre uzata dum tiuj ĉi tagoj, kiu donas al mi informon pri trovitaj homoj). Tio signifas, ke ĉiu nokte mi enlitiĝas kun nekonata virino. Kompreneble, mi racie scias, ke ĉiam temas pri mia edzino, sed estas kvazaŭ mi kuŝus kun nova amorantino ĉiunokte. Mi ĝuas tion (ŝajne, ankaŭ ŝi ĝojas), sed morale, mi dubas… Ĉu vi kredas, ke temas pri adulto?

[aliaj blogoj]

[bonvolu korekti miajn erarojn]

Published at 06:34AM ( 8 comments / 518 visits )
This post is public

March 3rd, 2012

Blogo de najbaro (5): lifta babilado

Kutime, en konstruaĵoj homoj havas liftajn konversaciojn, tio estas, (ofte) stultaj babiladoj, kiuj plenigas la tempon, dum preskaŭ nekonataj najbaroj devas malkomforte kundividi tro etan spacon.
Sed miadome la afero estas mala. Ni ja havas liftajn konversaciojn sed alisence: ni parolas pri la lifto, ne en la lifto, ĉar oni konstruas ĝin. De ses monatoj, la plej malbona lifta kompanio el la tuta mondo (malbonŝance ĝia sidejo estas en nia urbo) klopodas konstrui normalan ilon, kiu teorie devus porti nin al nia etaĝo.
Ili ruinigis preskaŭ ĉion en nia ŝtuparejo: ŝtupojn mem, pordojn, muron..., ankaŭ la elektra sistemo frakasiĝis… Krome, la "homoj", kiuj "laboras" ĉe ni estas malpuraj, maldecaj, mallaboremaj, mal-ĉio.
Nia lifto jam ekzistas, sed ankoraŭ ne uzeblas. "Nur detaloj mankas", ili diras. Sed tiujn detalojn ili ne finas.
Ĉu vi komprenas, kial mi ŝategus havi normalajn liftajn konversaciojn kun miaj najbaroj? Kiel bone devus esti babili pri vetero ĝis la unua etaĝo, pri futbalo ĝis la dua, pri aliaj najbaroj ĝis la tria… Ho, lifta klaĉado nun ŝajnas al mi ĉiela muziko!

[aliaj blogoj]

[bonvolu korekti miajn erarojn]

Published at 07:18AM ( 17 comments / 537 visits )
This post is public

February 26th, 2012

Anoreksio

Hodiaŭ mi vizitis lernantinon mian, kiu troviĝas en speciala malsanulejo. Ŝi havas anoreksion. Terura malsano, kiu afekcias ĉefe knabinojn. Oni malfacile povas kompreni, kial okazas tiaj aferoj. Ŝi estas inteligenta, bela, alta, jam dudekjara, do, kio okazis al ŝi?


Ŝi ne rajtas eliri el la konstruaĵo, kiu malgraŭ la lukso estas vera malliberejo. Ankaŭ ne rajtas iri al necesejo laŭvole. Estas difinitaj horoj por tio kaj ĉiam ŝi devas esti akompanita de flegistino.
Kiam mi estis tie, alvenis la necesejan horon, kaj ĉiuj knabinoj, kiuj estis kun siaj vizitantoj, devis iri al la necesejo kaj nur revenis post dudek minutoj. Aliaj gravaj momentoj estas dum manĝado. Ili devas manĝi ĉion, kio estas en la plado. Eĉ la plej etajn panajn pecetojn ili devas formanĝi. Kaj poste la terapiistoj devas kontroli, ke neniu el ili vomas.


Ŝi rakontis al mi, ke se la evoluo estos bona, ŝi baldaŭ rajtos eliri kelkajn horojn. Momente, ŝi nur promenas iomete finsemajne sed ĉiam akompanita de flegistoj.


La vivo jam estas sufiĉe malfacila, komplika, ĉu vi povas imagi havi tiajn problemojn familie?
Published at 11:13PM ( 13 comments / 397 visits )
This post is public

February 18th, 2012

Blogo de edzo (2): generativa lingvokapablo

Noam Chomsky famiĝis pro sia teorio pri generativa gramatiko, tio estas, ke ni ĉiuj, pro genetikaj kialoj, kapablas krei novajn neantaŭdiritajn frazojn nialingve. Aldone, la aliaj parolantoj povas kompreni tiujn ĵusbakitajn esprimojn senprobleme (se tiu dua parto ne plenumiĝus, mi sincere kredas, ke la teorio de Chomsky ne estus tiel grava).
[Marĝene: ni ankaŭ kapablas krei novajn frazojn de ne-lingvo, kiel la fama lingvisto stulte taksis la zamenhofan.]
Ankaŭ estas konata fakto, ke virinoj pli bone regas lingvojn ol viroj. Mi ne scias, kio okazas ĉe familio Chomsky, sed miahejme tio estas la vera vero. Ne nur mia edzino parolas pli ol mi, ŝi ankaŭ parolas pli bone, mi agnoskas tion. Sed mia kara edzino ne nur povas diri freŝnovajn frazojn, ŝi ankaŭ kreis novajn gramatikajn kategoriojn, pli precize: novan verban modalon(*) kaj novan uzon de la pronomo "ni". Mi ne estas fakulo pri lingvoj (nek pri edzinoj) sed oni povus nomi tiun novan modalon: volitivo “ni -us”.
Pri kio temas tiu nova modalo? Ĝi miksas volitivon kaj kondicionalon. Oni scias, ke volitiva modalo povas esti iomete kruda, kaj la uzanto de tiaj esprimoj povas ŝajni ordonema. Do mia edzino trovis solvon elpensante tiun novan esprimmanieron, kie la volitivo estas maskita pere de la ĉiam pli afabla kondicionalo. Mi pli bone klarigos la aferon danke al kelkaj ekzemploj.

Kiam ŝi diras al mi:

Ni devus farbi la domon”
Ni devus ripari la koridoran lampon, delonge ne funkcias”

tio klare signifas:

“Farbu la domon!”
kaj
“Riparu la koridoran lampon”

Mi devas agnoski, ke temas pri bona kreaĵo: se ŝi komencus frazon per rekta volitivo, tio inklinigus min al malakceptado aŭ al serĉado de savanta ekskuzo. Tamen, tiu “ni devus…” sufiĉe bone mildigas la aferon, kaj oni (do, mi) ŝafe akceptas la “ordonon” kiel ĝi ne estus ordono mem.
Bone, mi devas fini la artikolon ĉi tie, ĉar nun, senprokraste, ni devus munti nian novan bretaron.


(*) Verbaj modaloj estas indikativo, kondicionalo, volitivo, subjunktivo...


[aliaj blogoj]

[bonvolu korekti miajn erarojn]

Published at 05:38PM ( 12 comments / 553 visits )
This post is public

February 11st, 2012

Blogo de ĵurnalisto: la ĉiutaga artikolo

Kiel mi skribis hodiaŭ miaĵurnale, mi neniam kredis, ke ĵurnalisto kapablas skribi interesan artikolon ĉiutage. Oni povas ja skribi interesajn artikolojn. Oni povas skribi artikolon ĉiutage. Sed ambaŭ asertoj ne povas esti samtempe veraj.
Eĉ la plej bonaj skribistoj, kiam oni dungas ilin por ĉiutaga publikigado, malsukcesas. Kaj tiu, kiu skribis bonegan semajnan artikolon, finfine verkas 7 malbonetajn artikolojn semajne.
Mi komprenas tion. Estas terure verki originalan kaj interesan artikolon lunde, marde, merkrede, ĵaŭde... La vidpunkto de tiu terurigita homo draste ŝanĝiĝis. Li aŭ ŝi, jam ne vidas surstratajn aferojn, nur vidas artikolajn temojn. Jam ne legas ĵurnalojn, nur fontigas novajn temojn. Ne plu naive babilas kun geamikoj, nur serĉas ideojn por venontaj artikoloj. Kaj, kiam la kolumnisto finfine trovas temon, la maŝinara tekniko ekas kaj skribas neeviteble ĉiam la saman artikolan ŝablonon, plenigita per malsamaj temoj.
Kiel mi diris en mia hieraŭa artikolo, talento ne sufiĉas, oni ankaŭ bezonas tempon, sperton, kaj, kompreneble, 24 horoj ne kapablas plenigi tiajn postulojn.
Mi parolos pri tio en mia morgaŭa ĵurnala artikolo!

[aliaj blogoj]

[bonvolu korekti miajn erarojn]

Published at 07:23AM ( 7 comments / 535 visits )
This post is public

February 7th, 2012

Dekstrema urbestraro forigis la nomon de esperantisto

Mia unua kontakto kun Esperanto estis en 1983, kiam mi ĉeestis prelegon fare de elstara esperantisto, Ramón Fernández Jurado. Li estis tre speciala homo. Naskiĝinte en Andaluzio en malriĉa familio, baldaŭ ili translokiĝis al Katalunio, kie li lernis la katalunan kaj sian metion. Li, kiel lingnaĵisto, ĉiam deziris klerigi sin mem, kaj inter aliaj aferoj lernis Esperanton kaj instruis ĝin al la aliaj laboristoj. Post la hispana milito (1936-39), li estis enkarcerigita kaj poste devis foriri al aliaj landoj. Kiam revenis al Katalunio, li ĉiam agis favore al la demokratio kaj la laboristaj rajtoj. Li estis poeto en la kataluna, la hispana kaj Esperanto. La lastajn tagojn de sia vivo, li loĝis en Castelldefels, urbo apud Barcelono, kie li estis ankaŭ magistrato pri kulturo. Post lia morto, antaŭ pli ol 25 jaroj, la urbestro donis al la nova biblioteko la nomon Ramón Fernández Jurado.
La nuna magistrato de Castelldefels estas la dekstrema kaj hispannaciisma Partido Popular (popola partio), kiu ankaŭ regas en Hispanio. Tiu partio ne kondamnas la diktaturon de Franco (1936-1975), kaj ĉiam (kaŝe aŭ malkaŝe) reagas kontraŭ ĉiu homo, ideo, asocio aŭ organizo kontraŭstaranta la frankismajn ideojn. Pro tio, kaj ankaŭ danke al la honta helpo de la katalunisma partio CiU, la nuna urbestraro ĵus decidis forigi la nomon de tiu elstara homo.
Nia asocio, Kataluna Esperanto-Asocio, kaj mi persone, petas subskribi la peton redoni la nomon de la elstara esperantisto al la urba biblioteko, kiun vi trovos ĉi-tie.

Ramón Fernández Jurado (1980)
Ramón Fernández Jurado (1980)


(en la bildo aperas Ramón Fernández Jurado, maldekstre, en la inaŭguro de la strato Zamenhof en apuda urbo Vilanova i la Geltrú)

Dankon!
Published at 05:11PM ( 17 comments / 726 visits )
This post is public

February 4th, 2012

Blogo de estontulo (3): Mia "ĉina" edzino

Mi memoris, ke antaŭ multaj jaroj, mi ŝanĝis al la ĉina la ĉefan lingvon de mia televidilo (ĉu vi memoras tiun malnovegan aparaton, kiu nepre ĉefrolis en la ĉefa hejma salono?). Poste, mi nenion komprenis, kaj ankaŭ ne scipovis ŝanĝi denove la lingvon, ĉar, kompreneble, ĉiuj informoj pri tio (kaj pri ĉio) aperis nur ĉine. Finfine, mi solvis la aferon, veniginte hejmen la vendisto de la ĉina najbara superbazaro, kiu, tre rapide (sed ne senkoste) solvis la aferon.
Sed nun, ĉi foje, ne temis pri aparato sed pri mia propra edzino. Jes. Mi ŝanĝis ŝian defaŭltan lingvon, kaj nun ŝi parolas nur ĉine. Kiel okazis kun mia malnova televidilo, mi ne kapablas revenigi ŝin al la antaŭa kondiĉo.
Unue mi multe maltrankviliĝis, kaj mia unua pensaĵo estis denove venigi la ĉinan vendiston por ripeti la “operacion” (fakte, temis pri la filo de la tiama vendisto), sed mi ĵaluze timis, ke ili povus interparoli kaj elekti alian solvon sen mia scio. Do, mi atendis iomete da tempo, kaj mi vidis, ke nia vivo ne estas tiel malbona ol antaŭvidite: la kutimaj edzaj kvereloj malaperis, ĉar estas stulte disputi, kiam ni tute ne komprenas unu la alian. Kunmanĝado iĝis bonega sperto, ĉar, kiam mi kuiras, ŝi tre ĝuas miajn tradiciajn pladojn, kaj, kiam ŝi kuiras ankaŭ mi tre frande ĝuas ŝiajn ĉinajn kuiraĵojn. Aldone, nia amorado multe pliboniĝis, ĉar temas pri vere internacia kaj interkultura homa rilato, ĉu ne?
Nun mi deziras instrui al ŝi Esperanton. Sed nur iomete.


[aliaj blogoj]

[bonvolu korekti miajn erarojn]

Published at 06:56AM ( 9 comments / 543 visits )
This post is public

January 29th, 2012

Interesa ekspozicio en la Muzeo de Esperanto de Subirats

La 28an de januaro okazis en la Muzeo de Esperanto de Subirats la solena inaŭguro de la ekspozicio “Una setmana d’estiu després de la Setmana Tràgica” (‘somera semajno post la “tragika semajno”), kiun komisaris Josep Tubau kaj Rafael Hernàndez.


En julio 1909, en Barcelono, eksplodis popola ribelo kontraŭ la hispana registara decido sendi amason da junuloj al la Afrika milito. Teorie, tio afektis ĉiujn junulojn, sed praktike, la riĉaj familioj pagis specon de kotizo por eviti, ke siaj filoj iru militen. Do, nur la malriĉaj junuloj (tio estas, la plejmulto) devis iri kaj tre ofte morti aŭ serioze vundiĝi al tiu milito, kiu nur favoris la interesojn de la riĉuloj.
Ekis malordoj kaj la popolo, sen estro kaj sen klaraj celoj, komencis bruligi ekleziojn, ĉar la katolika eklezio havis amason da povo kaj estis taksita por la malriĉuloj, kiel helpanto de la povuloj.
Dum semajno, ĉio paraliziĝis en la urbo, brulis 80 eklezioj kaj mortis cento da homoj.
Post kelkaj tagoj, la armeo agis kaj finis la tumultojn. Baldaŭ ekis fortega subpremo kontraŭ ĉiu homo, kiu havis progresemajn ideojn, ĉar la registaro serĉis kulpulojn. Oni arestis milojn da homoj kaj eĉ ekzekutis 5 nekulpulojn.
Unu el la murditoj, la pedagogo Francesc Ferrer i Guàrdia, estis arestita, ŝajne, kiam li estis survoje al la Universala Kongreso de Barcelono (okazinta en setembro de la sama jaro). Fakte, la hispana registaro helpis la organizon de tiu kongreso (kie partoprenis Zamenhof mem) por montri al la ekstera mondo, ke la tumultoj finiĝis, kaj, ke ĉio estas en ordo en Barcelono.
Afiŝo de la Internacia Kongreso de Esperanto
Afiŝo de la Internacia Kongres…
Ĉion ĉi, tre bone klarigis al la kvindeko da ĉeestantoj la prelegintoj de la solena malfermo de la ekspozicio. Prezentis Rafel Hernàndez (la filo de Lluís Hernàndez, la fondinto de la muzeo) kaj bonege prelegis Antoni Dalmau (ekspolitikisto kaj fakulo pri la historio de tiu epoko) kaj Lluís Ràfols (kultura magistratano de la urbo). Fermis la aranĝon la urbestro de Subirats, Pere Pons.

Prelego de Antoni Dalmau
Prelego de Antoni Dalmau



[bonvolu korekti miajn erarojn]
Published at 03:39PM ( 8 comments / 547 visits )
This post is public

January 21st, 2012

Blogo de adoleskulo

Mi ne scias, kio okazas al la gepatroj, kiam ili havas adoleskan filon. Ili freneziĝas, neatendite kaj subite ŝanĝas sian karakteron: nun ridas, poste ploras, tiam koleriĝas kaj rapide trankviliĝas. Oni ne scias, kiamaniere reagi al tio.
Krome, la kulpulo de tiel strangaj konduktoj estas ĉiam la hejma adoleskulo, tio estas, mi. Fojfoje, eĉ ili portas MIN al la psikiatro, por ke la kuracisto solvu ILIAJN problemojn. Estas nekredeble.
Mi treege deziras, ke ili sukcese transpasu tiun vivetapon, ĉar, kredu min, ĝi ne estas facile eltenebla.


[aliaj blogoj]

[bonvolu korekti miajn erarojn]

Published at 06:55AM ( 9 comments / 625 visits )
This post is public


   ← previous   1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16   next →   

( 280 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Viktoro

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...