Lastatempe nur anglaj kaj rusaj sonlibroj mi aŭskultas, ĉar ĝis nun mi malsukcesis trovi iun litovan en la reto. Kompreneble ekzistas sonigitaj libroj en litova, tamen kvanto de ili estas ege malgranda. Pere mia konatino kiu havas malbonan vidpovon mi ekkonis pri la librejo de sonlibroj por la blinduloj kaj homoj kun malforta vidpovo. Tamen tio ja estas iom speciala librejo. La sama aŭ eĉ pli malbona afero estas pri esperanto. Pli malbona ĉar mi dubas, ke ekzistas ia profesie sonigita sonlibro. Amatore verŝajne estas. Tamen la plezuro de aŭskultado de sonlibro ege dependas ne nur de la aŭskultata materialo,sed ankaŭ de la soniganto, se tiu vorto ĉi tie taŭgas.
Kaj kiuj aŭtoroj? Miaopinie per aŭskultado "legi" plej taŭgas detektivoj kaj scienc-fikcia literaturo. La lasta aŭskultata de mi estas fama rusa verkistino de detektivoj Aleksandra Marinina. Dank al mp3 dosieroj mi trovis A.Belanin, kies ŝercaj detektivoj pri fabela lando Lukoŝkino ege plaĉas al mi. Sciens-fikcia verkisto Robert J. Sawyer kaj lia libro "The terminal experiment" estis la lasta el la  anglalingvaj sonlibroj.

Estas interese, ĉu la sonlibroj mankas nur por la lingvoj relative malgrandaj kiel litova?