Kuriozaĵo. Post kelkaj tagoj de obstina reĝisdatigo de Ubuntu 7.04 al 7.10 jen la rezulto: kaj Ubuntu, kaj Gimpo forgesis la esperanton. Scipovas nur la litovan kaj la aglan. Almenaŭ ĉe mi. Kion fari? Ni atendu, ja esperanto estas danĝera, tamen normala kaj facila lingvo...

 

Unue mi malfermas la dialogon de la modeloj: Dosieroj > Fenestroj >Modeloj kaj jen la fenestro:

modeloj

 

Mi dokas ĝin al la ĉefa fenestro. Nun se vi volas forigi iun modelon klaku ĝin per la dekstra klavo de muso kaj el aperinta menuo elektu Forigu Modelon. Vi ankaŭ povas elekti la forigon el sur la suba parto de la fenestro:

forigu

 

Se vi volas aldoni novan modelon klaku Nova modelo... en la suba parto de la sama fenestro aŭ elektu ĝin per la klako de dekstra klavo de muso. Kaj jen vi havas fenestron por kreado de nova modelo. Mi decidis krei modelon por la bildo 10,2 cm alto 15,2 cm larĝo kaj 300 bilderojn/in rezolucio:

kreu modelon

 

Post plenigo de ĉiuj opcioj mi klakas Akcepti kaj jen aperas modelo nomata 10x15

nova