Tio estas mia unua blogo en esperanto, kaj fakte la mia unua  blogo  entute. Neniam skribis blogon, kaj ekinteresiĝis pri ĉi tiu reta fenomeno nur antaŭnelonge.

Do iomete pri mi. Mi estas 38-jara viro, loĝanta en Litovio, urbo Kaunas. Profesie mi estas fotisto. Mi  parolas angle, ruse, kompreneble litove kaj esperante. Sufiĉe bone komprenas polan lingvon, tamen parolas tre malbone ĉar preskaŭ ne havas okazon uzi ĝin praktike. Antaŭ unu jaro vivis kaj laboris en Kimria urbo Swansea. Tie mi ekkonis pri interesa, egzotika kaj tute nekonata por mi kimra lingvo. Mi provis trovi tie esperantistojn, tamen sensukcese.

Antau kelkaj jarojn mi partoprenis en esperanta movado, tamen nuntempe pro diversaj kialoj uzas la lingvon nur praktike kaj tute ne partoprenas en e-ajn aranĝojn. Parte pro manko de  libera tempo, kaj parte pro perdo de intereso.

Aliaj miaj interesoj estas linukso (ubuntu), muziko, filmoj, budhismo, taoismo, ĝenerale orienta kulturo kaj arto.

Kaj tio estas ĉio por la unua fojo.