Pli ol foje, la nomo de Dong Ho kaj de ĝiaj gravuraĵoj returne eniras en kanzonojn kaj poemojn  plejamatajn de Vjetnamoj. Tio estas simpla kaj kolora stilo, kiu reproduktas ĉiutagajn scenojn de la kampara vivo.

 

Estas kvietaj gravuraĵoj kiel la koko kantanta, la kokino zorganta pri siaj idoj, la porko longiĝanta ĉirkaŭita de siaj grasetaj porketoj, la bubalo sin paŝtanta piede de bambutufo, la floroj de kvar sezonoj… kaj  vivantaj kiel ŝirkolektado de kokosoj, libera luktado, la malgranda gardanto de bubalo kun sia fluto, la fraŭlino teksanta… Ne forgesu komikajn scenojn devenitajn de iu popola anekdoto  kiel edziĝofesto de musoj, sceno de ĵaluzo… Per la subtileco de bildoj kaj brilo de koloroj, la gravuraĵoj de Dong Ho sensigas  tutan serenan kaj spontanan animon de la vjetnama kampara loĝantaro.

                                  Sekretoj malantaŭ bildoj

            Malnova ŝtona steleo antaŭgardita en komunuma domo de Dong Ho ( komunuma kunvenejo kaj kultejo konsekrita al Genio protektanto de vilaĝo ) atestas, ke tiu metio ĉiamiĝas ek de 500 jaroj. Malprovizitaj je kultiveblaj grundoj, antaŭ tre longe, la vilaĝanoj vivis el tiuj desegnaĵoj, kiujn ili serĉas diversigi kaj perfektigi laŭ tempa fluo. Laŭdire de maljunuloj, de post tempo nememorebla, Dong Ho vigliĝis alproksimiĝe al la Tetfesto ( Luna Novjaro ), sin transformigante en specifa bazaro. El ĉirkaŭantaj regionoj, multaj klientoj kaj vizitantoj venis tie, unuj por refari la dekoracion de siaj domoj, la aliaj por serĉi malkaŝi sekreton de metio aliloke netrovebla. Nombraj estis komercantaj ŝipoj kablofiksitaj en enŝipejo apud la vilaĝo. Per ilia perado, la popolaj bildo-komercaĵoj de Dong Ho foriris al kvar anguloj de la lando.

 

Por kontentigi tian alfluon, la metiistoj de Dong Ho tagnokte laboradis ofte kun la partopreno de la tuta familio. Ĉar la fabrikado de gravuraĵoj bezonas longan kaj kompleksan procezon, ek de la produktado de papero do ( rhamnoneuron ) kaj de pecten ( mara konko), ĝis la sekigado de desegnaĵoj, pasante per la kreado de modeloj de gravuritaj klisaĵoj, la preparado de diverskoloraj inkoj, la presarto de bildoj. Ĉiu ĉenero havas sian arton kaj sian sekreton.

            La vilaĝan portalon apenaŭ transpasinta, oni aŭdas la senĉesan bruon de pistiloj, kiuj dispremas la rhamnoneuron-an lignon aŭ la konkon de pecten-o. " Tio estas krudaj materialoj nepre necesaj por la fabrikado de papero do ", klarigas metiisto. Poste la papero estas kovrita je tavoleto da miksaĵo de konka polvo kaj de faruno de glueca rizo, por fariĝi rigida, ledmalmola, dura kaj kun opaleska koloro.

 

La preparado de inkoj estas ankaŭ tute eksterordinara. La koloroj, tre vivecaj, estas ekstraktitaj en la naturo, eltiritaj el diversaj plantoj. Ekzemple la nigra devenas de karbo de bambua folio, la verda de kajeputa folio, la flava de sofora floro, la ruĝa de sapanaj radikoj, la bruna de montaj ŝtonetoj, la blanka de pectena (pecten ) konko.

            Sed la subtileco de gravuraĵoj de Dong Ho kuŝas je grava parto, ŝajne, en gravuritaj kliŝaĵoj. Ĝiaj kreantoj devas esti talentaj metiistoj, por ne diri aŭtentikaj metiistoj. Krom siaj lertaj manoj, ili devas posedi iniciatemon, scipovon pri artoj, sencon de l'estetiko, senteman kaj malkaŝeman koron por povi kapti belecojn de la vivo sub diversaj anguloj , poste ilin traduki tra surligne gravuritaj majstroverkoj. La kliŝaĵoj subtile gravuritaj iafoje estas ĵaluze garditaj de generacio al generacio kaj en familia deveno.  Se la ĉenero de presarto estus konsiderata kiel la plej simpla, tiel ke oni ĝin nomas " infana ludo ", elekti kolorojn por ĉiu desegnaĵa detalo kaj praktiki sekigadon de la tabulo kontraŭe iĝas sekreto. Elbakitaj en serio, la gravuraĵoj de Dong Ho sin diferencias inter si. Krom la daŭra brileco de la koloroj.


 Ŝanĝaj travivaĵoj de gravuraĵoj

            Nuntempe en budoj de suveniroj tie-ĉi kaj tie, oni vidas gravuraĵojn de Dong Ho apud aliaj artaj objektoj. Sed oni ne plu trovas la distingan atmosferon de la arta vilaĝo de Dong Ho, kiu tiujn lastajn jarkekoj, orientiĝas al io pli profitodona: votaj objektoj. Kun siaj rigoraj principoj, la ekonomio de merkato jam pratikas ian influon sur vilaĝanoj, kiuj ĝis tie vivas el arto. Tamen tiu ekonomia ŝanĝo ne povas neniigi la tradician metion de Dong Ho, kiu ĉiamiĝas dank'al metiistoj amsopirantaj pri iliaj tradicioj.

 

Tio estas la momento doni la duan inspiron al vilaĝo de gravuraĵoj. Tiu deziro de metiistoj de Dong Ha estas subtenata de instancoj de la provinco Bac Ninh. Nguyen Dang Che esprimas sian ĝojon, eksciante ke lia provinco jam decidis subteni la restaŭradon de la tradicia merkato de gravuraĵoj. Aliloke kun helpo de la provinca Ofico de turismo, salono de popolaj artbildoj estos konstruita en vilaĝo mem, kaj la metiejo de Nguyen Dang Che duobliĝos per loko de vizito. Kaj kun konfido, nia metiisto revas: " Foje ke la gravuraĵoj retrovos sian klientaron, eĉ eksterlande, la vilaĝanoj de Dong Ha returniĝos al tradicia metio , pri kiu ili estas ĉiam fieraj. "

Esperantigis: Verda Petalo