Li naskiĝis en 1945, je la momento kiam malsatego furiozis en la tuta lando. Dum la tutaj siaj jaroj en Kanado, li neniam forgesis sian naskiĝvilaĝon Tap Ngai, distrikto Tieu Can, provinco Tra Vinh, malriĉa regiono de la vjetnama Sudo. Ĉe sia unua reveno en Vjetnamio en 1984, li sin sentis malĝoja antaŭ la malriĉeco de siaj proksimaj parencoj, embargo de la amerikana registaro, manko de ĉio, eĉ de ordinaraj medikamentoj. Tuj ĉe sia reveno en Kanado, li faris alvokon al membroj de Vjetnama Asocio en Kanado kaj post malmulte da tempo, multaj varoj estis senditaj al Vjetnamio. Poste li decidis en Vjetnamio labori kiel reprezentanto de kelkaj kompanioj de la Vjetnama Asocio en Kanado. Tiuj-ĉi entreprenoj jam sendis grandan nombron da varoj kiel medikamentoj, maŝinoj, materialoj kaj eĉ mono al loĝantoj en Sudo, celante al ili helpi superi iliajn malfacilaĵojn en tiu epoko.

 
La volonteco, morala forto kaj amo al lia naskiĝlando al li helpas sukcese realigi multajn projektojn
 
Ek de 1989, li haltis siajn aktivecojn en sino de la Vjetnama Asocio en Kanado kaj realigis siajn komercajn aktivecojn en Vjetnamio. Komence li starigas magazenon por ripari kaj konservi agrokulturajn maŝinojn en Can Tho, poste kunentreprenon de fiŝkaptado en Vung Tau, kompanion de komerco kaj turismaj servoj en Ho Chi Minh-urbo. Li estas unu el la 5 unuaj akciuloj de la hotelo 5 steloj Evaktora en Ho Chi Minh-urbo, komanditanto de la hotelo Plaza Sofitel en Hanojo kaj akciulo, fondinto kaj prezidanto de la administra konsilio de Akcia Kompanio de   Investadoj de Vjetnamai Elmigrantoj (CAIV)… Li estas ankaŭ unu el la fondintoj de Asocio de aferistoj inter vjetnamaj elmigrantoj (OVIBA) en Ho Chi Minh-urbo, unu fidinda adreso por centoj da entreprenoj Viet Kieu (vjetnamaj elmigrantoj)
 
Tri sekvantajn fojojn, li estis elektita prezidanto de CAIV. Laŭ li, vjetnamaj elmigrantoj ludos aparte gravan rolon en procezo de integrado de la Vjetnamio. Entreprenoj Viet Kieu servos kiel pontoj inter fremdlandaj investistoj kaj la lando por disvolvigi komercajn konjunkturoj. La eksa Ĉefministro Vo Van Kiet, kiu en 1999 gravparte kontribuis al la kreado de OVIBA, deklaris, ke “ OVIBA devus fariĝi kerno kaj ponto por mobilizi kaj valorigi la grandajn potencialecojn de la vjetnamaj elmigrantoj” . Por respondi al demandoj de informoj pri la leĝoj, kapitaloj kaj investado de eksterlande rezidantaj vjetnamoj, OVIBA jam esploris la investadan ĉirkaŭmedion de ĉiu provinco kaj provizi precizajn informojn al siaj entreprenoj-membroj. La oficejoj de OVIBA en landoj, kie loĝas granda nombro da vjetnamoj, jam provis persvadi grandajn ekonomiajn grupojn investi en Vjetnamio.
 
En 1989, ĉe sia vojaĝo en Vung Tau, li haltis en Saigono ponto kaj vidis scenon similan al sia naskiĝvilaĝo. Li decidis aĉeti preskaŭ ses hektarojn da tero por starigi zonon de ekologia turismo nomitan Lang Toi (Mia naskiĝvilaĝo). Tiam “Mia naskiĝvilaĝo” estis vastega inundita zono. Li devis investi multe da tempo, klopodo kaj mono por ĝin transformi en vilaĝon, kiu kunvenigas ĉiujn karakteraĵojn de vjetnama vilaĝo: kampoj, ĝardenoj, floroj, domoj retegmentitaj el stoplo, bandoj da flugantaj gruoj. Li diris: “ Lang Toi estas kvieta loko, kie ripozi bone estas. Ĝi ne estas farita por esti mondona sed nur por alporti feliĉon al vizitantoj”.
 
 
Verda Petalo.